Kongreso kaj somerkursaro 2024

Aŭstralia Esperanto-Asocio BALLARAT : 5 – 14 Januaro 2024 FEDERATION UNIVERSITY OF AUSTRALIA University Drive, Mt Helen, Ballarat VIC 3350 Google-mapo Tel: 1800 333 864 Por esperantistoj kaj lernantoj PROGRAMO inkluzivas: Klasoj de Esperanto Vespero de teatro kaj muziko Ekskursoj Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Ludvespero Jarkunveno La unua ero estos vespera kunmanĝo, vendredon, … Read more

Kion faru pacisto en tempo de milito?

Afiŝo verkita de Robert Nielsen en lia blogaro, Teo kaj Libroj, 30 Oktobro 2023 Ĉiu esperantisto jam multfoje aŭdis la kutimaj paroladoj pri paco dum esperantaj kongresoj. Ili estas tiel vagaj kaj banalaj ke ili vere signifas nenion. “Paco bonas, morto malbonas,” la prelegisto kuraĝe diras dum la spektantoj senemocie aplaŭdas kaj rigardas sian poŝtelefonon. … Read more

Kial mi voĉdonos “Jes” en la referendumo

Mi forte kredas, ke estos bone se la Konstitucio de Aŭstralio estu ŝanĝanta por agnoski la Indiĝenojn kiel la originalajn loĝantojn kaj posedantojn de la lando, kaj por starigi konstantan Indiĝenan Voĉon (al la parlamento kaj registaro). La ne-aktivuloj ne estas unuigita grupo. Je unu flanko estas tiuj, kiuj kredas (aŭ volas, ke aliaj kredu), … Read more

Matematikisto pensas pri Dio

Mia pli maljuna frato Christopher antaŭ nelonge verkis libron, The God Theorem: God seen through the eyes of a mathematician (La Dio-teoremo: Dio vidata per la okuloj de matematikisto), en kiu li eksplikas sian mondovidon kaj spiritan fidon, kaj diskutas iujn tiklajn demandojn pri la vivo, filozofio kaj moralo. Ĉar li estas matematikisto, lia aliro … Read more

Speciala T-ĉemizo

Inter la 8-a kaj la 12-a de januaro 2022, mi partoprenis retan Esperanto-kongreson (por Aŭstralio kaj Nov-Zelando, sed ni havis homojn el la tuta mondo). En la lasta tago okazis sesio nomata “Montru kaj rakontu”. Ĉiu, kiu volis, povus paroli pri objekto en sia hejmo, kiu havas ian personan signifon por si. Mia objekto estis … Read more

Tajpi Esperantajn literojn en MacOS

En freŝaj versioj de Mac OS (almenaŭ depost 10.5), oni povas tajpi la supersignajn literojn tre facile, sen elŝuti ion ajn aŭ uzi retejon, se la lingvo de via sistemo estas la angla. Por pretigi vian komputilon (bezonata nur unufoje): 1. Malfermu “System Preferences…” el la menuo Apple. 2. Klaku “Language & Text”, aŭ “International” … Read more

Ĉu vi (mi) vakciniĝu kontraŭ KOVIM-19?

AstraZeneca vaccine

Pluraj homoj, kiujn mi konas, parolas kontraŭ la nuna “vakcina devigo” (angle “vaccine mandate”), kiu estas la postulo, ke iuj privilegioj – ekzemple manĝi en restoracio – estu disponeblaj nur por tiuj, kiuj estas plene vakcinitaj. Tiuj argumentoj baziĝas sur tri ĉefaj punktoj: La devigo pri vakcinado estas diskriminacia, kiel ia medicina rasapartismo La vakcinoj … Read more

Argumento por la ekzisto de “la animo”

Ĉi tie, “animo” signifas ion ekster mia korpo, kiu tamen estas esenca parto de “mi”. Mi uzos la metodon Reductio ad absurdum (“redukto al la absurdo”): mi supozos la malon de tio, kion mi penas pruvi. Se tio gvidos al absurda rezulto, mi povos konkludi, ke la originala supozo estis falsa. 1. Supozo: Mi estas … Read more

Ĉu la granda debato pri klimat-ŝanĝo devas daŭri senfine?

bushfire, drought, cyclone

Ne mankas homoj, kiuj deklaras, ke klimat-ŝanĝo estas reala kaj, se ni ne agos rapide kaj decide, la mondo iros al nekontraŭigebla katastrofo. Aliflanke, ne estas malfacile trovi tiujn, kiuj kontraŭas tiun vidpunkton, ĉu skeptike (asertante, ke la pruvoj estas nekonkludeblaj) aŭ certe (asertante, ke tute ne ekzistas pruvoj). Interese, tiuj de ambaŭ flankoj diras, … Read more

Recenzo de libro “Complete Esperanto”

Kiam mi eklernis Esperanton en 1970, interretaj kursoj ne ekzistis. Por lerni lingvon, oni aŭ lernis vizaĝ-al-vizaĝe de instruisto aŭ uzis libron (eble kun akompananta vinila disko por prononco). Ĉar mi tute ne sciis, kie trovi iun, kiu povus instrui aŭ eĉ paroli Esperanton, mi lernis el libro, specife Esperanto de Cresswell kaj Hartley (2-a … Read more