Engaĝi la muzeo-vizitanton

Traduko de “Engaging the museum visitor: relevance, participation and motivation”, de Museums and Interactive Multimedia (Muzeoj kaj Interaga Plurmedio): Artikolaro de la Sesa Internacia Konferenco de MDA kaj la Dua Internacia Konferenco pri Hipermedioj kaj Interageco en Muzeoj, ICHIM 1993. Kembriĝo, Anglio, 20-24 septembro 1993. Archives & Museum Informatics, Pittsburgh, Pensilvanio, Usono 1993

Resumo

Oni ofte opinias, ke la speco de plurmedia sperto plej taŭga por novula muzeo-vizitanto estas strukturita, linia prezento en formo de vasta superrigardo, tamen sperta aŭ klera vizitanto estas plej bone servata per nelinia sistemo, kiu ebligas esploradon de pli profundaj, pli specifaj aferoj kaj temoj. Oni supozas, ke ĝi protektas la novulan vizitanton de “kogna (tro)ŝarĝo”.

Tamen tiu parigo de spert-nivelo kaj speco de prezentado baziĝas sur tri difektitaj supozoj. La unua estas ke viziti muzeon temas pri akirado de scio (t.e. la kogna domajno) (1). La dua estas, ke liniaj sistemoj (aŭ prezentoj) plej taŭgas por emociaj spertoj, dum neliniaj sistemoj taŭgas plej bone por kognaj procezoj. La tria estas, ke ĉiu vizitanto, de novulo ĝis klerulo, scias almenaŭ kiel “rigardi” nekonatan objekton aŭ bildon.

Ĉi tiu artikolo kontraŭas tiujn supozojn kaj argumentas, ke la plej grava celo por muzeo estas persona engaĝiĝo inter ekspoziciaĵo(j) kaj la novula vizitanto. Se tio ne okazos, la vizitanto neniam progresos al pli altaj komprenniveloj aŭ, eĉ pli malbone, neniam revenos!

Engaĝiĝo estas procezo, kiu komenciĝas per la spertoj kaj interesoj de la vizitanto en manieroj, kiuj konektas neminace kun sentojn. Tiuj principoj, kiel en viva interagado, aplikeblas ankaŭ al komputilaj interagaj sistemoj. Ekzemploj estas donataj pri kiel tio eblas en la praktiko.


La liverado de klerigaj servoj al nespertaj muzeaj vizitantoj dividiĝas en kvin ĝeneralajn metodojn:

  1. Ekspozicioj kaj etiketoj tiel aranĝitaj, por ”rakonti” (en artaj muzeoj, kutime art-historian rakonton).
    La malavantaĝoj de tiu metodo (la tiel nomata “rekta” ekspozicio) verŝajne estas sufiĉe evidentaj: Ĝi baziĝas sur grandaj supozoj pri la kapablo de la vizitanto kompreni la logikon de ekspozicia aranĝo kaj fari komparojn kaj konkludojn sen helpo.
  2. Ekspozicioj kaj etiketoj, subtenataj de etenditaj etiketoj kaj klarigaj paneloj.
    Tiu metodo estas nur iomete pli bona ol la unua. Ĝi supozas, ke la vizitanto bezonas nur, krom aliro al la ekspoziciaĵoj, iom da fona informo, ekz-e, “Rembrandt estis filo de muelisto”, aŭ “Magmaj rokoj estas formitaj de plutonaj procezoj.”
  3. Paroladoj kaj diskutoj kun malgrandaj grupoj antaŭ ekspoziciaĵoj (iam nomataj “gviditaj vizitoj”).
  4. Ilustritaj prelegoj liveritaj en muzea teatro, antaŭ spektado de ekspoziciaĵoj.
    (Tiuj lastaj du metodoj estas similaj, krom ke, en dua ne ekzistas tuja aliro al la fizikaj ekspoziciaĵoj. Kiel parta kompenso tamen, rilata materialoj ne alie haveblaj en la galerio – kiel bildoj el aliaj fontoj kaj segmentoj de filmo aŭ videaĵo – povas esti uzata.)
  5. Ekspoziciaĵoj kaj etikedoj, subtenataj de interagaj ekspoziciaĵoj (inkluzive de komputilo-kontrolita plurmedio).
    La interaga ekspoziciaĵo, kiel por la antaŭaj du metodoj, almenaŭ havas eblecon plenigi la bezonojn de nespertaj vizitantoj ĉar ĝi povas adaptiĝi al iuj el iliaj respondoj. Fakte ĝi povas esti la plej proksima anstataŭaĵo al reala, viva muzea klerigisto.

Inter la avantaĝoj de interagaj ekspoziciaĵoj (aŭ hipermedioj) super “vivaj” metodoj estas:

  • (Malgraŭ neanticipitaj problemoj) havebleco al la publiko dum la tutaj horoj de la muzeo, por akceptebla longtempa kosto, kaj
  • pli-malpli tuja aliro al vasta gamo de rilata materialo – kiel senmovaj kaj movaj bildoj, kaj sono.

Kvankam la terminoj “hipermedioj” kaj “hiperteksto” implicas la liberan senstrukturitan esploradon de ideo-spaco, multaj praktikaj aplikoj pli proksime similas al tre lertaj referencaj libroj – tio estas, vastaj kvantoj da informoj prezentitaj tiel, ke iuj specifaj temoj aŭ aferoj povu esti profunde esplorantaj se oni volas. La malantaŭa supozo estas, ke la informoj ĉiam alvenas konverĝe, tio estas, de la ĝenerala al la specifa.

Libera, senstrukturita esplorado = “ludado”

Lerta referenc-libro = “laboro”

 
Hipermedioj, tiel traktataj, estas klare ne por la novula vizitanto, sed prefere por la klerulo aŭ ekspertizisto: ‘Oni sugestis, kun iu kialo, ke hipermedioj estas pli taŭgaj por altnivelaj lernantoj ol novuloj, ĉar ĝi malkaŝas la kompleksan interkonektecon de informoj, kaj postulas juĝajn kapablojn signifplene navigi tra la informoj … Tamen pli simplaj interagaj programoj, kreitaj por bone strukturitaj sciaj domajnoj, povas servi novulojn.” – Alsford (1991), p. 10; Huston (1990), p. 338. “Ĉar”, la argumento daŭriĝus, “la novula vizitanto, ne havante ĝeneralan komprenon pri la kampo, al kiu rilatas la ekspoziciaĵoj, ne povis scii kiajn eblecojn ekzistas por esplori kaj verŝajne suferos de kogna (tro)ŝarĝo.”- vidu Oren (1990), pp 127-135.

Do kio okazas kiam novula vizitanto alfrontas originalan ekspoziciaĵon? Ni diru, ke la ekspoziciaĵo estas pentraĵo en arta muzeo kaj la vizitanto estas 14-jaraĝa knabo, kiu eĉ ne certas, kial li estas tie. Se oni povus vere vidi la procezon de interago, ĝi povus esti tia:

infano rigardas pentraĵon

Etendiĝante el la menso de la knabo estas multaj “fadenoj” kun malgranda buklo ĉe la pinto de ĉiu. Ĉi tiuj bukloj estas interesaĵoj kaj signifaĵoj por la knabo, ekzemple, manĝaĵoj, muziko, sporto, komputilaj ludoj, televido, konfliktoj kun gepatroj, ktp. Etendiĝante el la pentraĵo (helpata eble de plilongigita etiketo aŭ muzea klerigisto) estas multaj fadenoj kun hoko ĉe la fino de ĉiu. Ĉi tiuj hokoj estas aferoj, kiujn la pentraĵo devas proponi. Tradicie, tiuj estus estetiko, art-historio, teknikoj de pentrado, socia aŭ politika historio de la tempo, ktp. Ĉu iu povas miri, ke la 14-jaraĝa novula vizitanto foriros konfuze, sentante, ke la muzea sperto havis nenion por si?

Kio estas la solvo? Ĉu trejni la vizitanton kreskigi novajn “interes-fadenojn”, por ke la hokoj de la pentraĵo havu ion por kapti? Tio estas apenaŭ praktika; laŭ la ĉi-supra ekzemplo, eblas, eĉ probablas, ke li neniam revenos. Ne, la plej grava komenca rilato, aŭ “persona engaĝiĝo”, okazos nur se ekzistas ia maniero eltiri pliajn fadenojn el la pentraĵo. Ekzemple, la muzea klerigisto povus demandi la vizitanton, “Se tiu pentraĵo estus manĝo, kiel ĝi gustus? Ĉu kiel pico? Stufaĵo? Glaciaĵo? Dispremitaj bananoj? …” aŭ “Kian sporton ludus la homo en tiu pentraĵo? Ĉu luktado? Piedpilko? Badmintono? Ŝako? …” Komence, tiaj demandoj eble ŝajnas havi nenion komunan kun la pentrarto (fakte, laŭ art-spertulo, tiuj verŝajne estus “nerespektema”), sed tio, kion ili atingas, estas rilatoj kun la sentoj de la vizitanto per nerektaj manieroj, per la povo de asocio. Tiu nerekteco gravas ĉar plej multaj homoj, se oni demandus ilin, “Kiel vi sentas sin pri tiu artaĵo?” malfacilus respondi sen kliŝoj, aŭ fakte tute ne respondus. Krome, tiaj ludaj, absurdaj demandoj alportas la artaĵon/ekspoziciaĵon en la propran mondon de la vizitanto, anstataŭ provi atingi la inverson.

infano rigardas pentraĵon; ligoj okazas

Viziti muzeon estas, plejparte, pri (emocia) sperto, ne (kogna) esplorado. Kiel Allison kaj Gwaltney observis, en la kunteksto de teknologiaj ekspozicioj, ‘Plej multaj vizitantoj kolektas impresojn kaj spertojn, kiuj poste “havos signifon” kune kun aliaj spertoj kaj agadoj en siaj vivoj.’ – Allison kaj Gwaltney (1991), p. 69. La unua paŝo estas helpi la vizitanton efektive rigardi la ekspoziciaĵojn ĉar, nekredeble, plej multaj homoj ne scias kiel rigardi objekton aŭ bildon preter la supraĵa rigardo bezonata por identigi aŭ forĵeti ĝin (2). La plej bona rimedo por realigi tion por muzea vizitanto estas fari la objekton “ilia“.

Do, la tasko estas krei ekspoziciaĵon de hipermedioj, kiu donos al novula vizitanto (pozitivan) kortuŝan sperton (3). Kiun formon tia ekspozicio havos? Laŭ Alsford, ‘vica kaj relative tre programita sperto ne maltaŭgas por [la hazarda] vizitanto, kaj havos sian plej grandan efikon ĉe la emocia, pli ol la kogna, nivelo.’ – Alsford (1991), p. 10. Estas vere, ke vicaj plurmediaj ekspozicioj, kiel multaj popularaj filmoj, povas esti tre viglaj kaj kortuŝaj (t.e., funkciantaj ĉe la emocia nivelo), sed kortuŝado ne estas sama kiel persona engaĝiĝo. Kortuŝado funkcias sur la plej malalta komuna nivelo kaj estas efemera; persona engaĝiĝo, aliflanke, funkciante individue, havas bonajn eblecojn “planti radikojn” kaj esti vere viv-riĉiga.

Do, se la “malfermeco” de persona emocia engaĝiĝo ilustrita supre (ekz-e “Manĝigi tiun pentraĵon”) tradukiĝus en komputilan interaga-sistemon, ĝi postulus, ne vicecon, sed hazardludecon (4). Mi deklaras ke, por ke hipermedioj estu efikaj por la novula vizitanto kaj (re)akiru la sencon de ludemo implicita de sia nomo, programistoj de hipermedioj devos uzi kiel ŝablonon, ne la konverĝon kaj certecon de la referenca libro, sed pli ĝuste la diverĝo kaj relativa neantaŭvidebleco de superrealisma kabaredo (aŭ almenaŭ la viva galeria parolado!).


Piednotoj

1. Variaĵo de tiu supozo estas, ke por novulaj vizitantoj, vizito al muzeo temas pri emocia sperto, sed ke tiu sperto limiĝas nur ĝui eltrovi novajn sciojn (= kogna domajno).

2. ‘Iuj muzeo-klerigistoj kaj kuratoroj de artaj muzeoj akceptis, kiel parton de sia profesia respondeco, la taskon helpi muzeajn vizitantojn relerni kiel uzi siajn okulojn por vidi, kaj ankaŭ la pli kutimaan taskon transdoni art-historiajn informojn.’ – Newsom kaj Silver (1978), p. 77. Ĉi tiu aserto, kvankam farita en la kunteksto de art-muzeoj, povus apliki same bone al ĝenerala muzea klerigado.

3. Parenteze estas tente, kiam oni provas movi la sentojn de la vizitanto pri temo, fariĝi tro regema. Kiel Hoekema konsilas prudente, ‘Evitu opinidonadon kaj troan ĉarmecon. Ne diru al uzantoj kiel senti pri la informo, kaj evitu flankan aŭ memkonscian humuron, kiu distras la enhavon. Fidu vian materialon, kaj fidu ke, se vi elparolis ĝin efike, viaj spektantoj sincere interesiĝos pri la enhavo.’ – Hoekema (1989).

4. Jen iuj aliaj ekzemploj:
Art-muzeo – “Tiu foto nomiĝas ‘La Parado’. Donu al ĝi tri novajn titolojn; unu amuzan, unu tragikan, unu strangan. ” + “Imagu ke tiu skulptaĵo eskapos ĉi-vespere. Kiel ĝi movus? Krake? Serpentume? Glite? Trotkure?… ”
Historia domo – “Kiel tiu ĉambro ŝanĝiĝus se [Madonna] loĝus ĉi tie?” + “Kiel vi ŝanĝus tiun ĉambron se vi loĝus ĉi tie?”
Geologia muzeo – “Planu bongustan tri-partan manĝon por grupo de rok-manĝantaj eksterteranoj.”
Bestoĝardeno – “Ligu ĉiun el tiuj bestoj kun unu el tiuj famuloj.” + ”Kian sporton plej bone ŝatus ĉiu el tiuj bestoj?”
Transport-muzeo – “Kiel oni povus submarŝipigi tiun buson?” + “La kromnomo por tia tramo estis ‘rostpan-rako’. Kio estus bona kromnomo por tiu kamiono?”

Referencoj

Allison, David K. kaj Gwaltney, Tom 1991 How People Use Electronic Interactives: “Information Age – People, Information & Technology” Hypermedia & Interactivity in Museums, Archives and Museum Informatics, Pittsburgh, 7–16.

Alsford, Stephen 1991 Museums as Hypermedia: Interactivity on a Museum-wide Scale Hypermedia & Interactivity in Museums, Archives and Museum Informatics, Pittsburgh, 7–16.

Hoekema, Jim 1989 A Manual of Style for Interactive Media, Electronic document (version 1.0) metita de Forumo pri HiperTeksto de CompuServe.

Huston, Mary M. 1990 New media, new messages: innovation through adoption of hypertext and hypermedia technologies, The Electronic Library 8, 336–342.

Newsom, Barbara Y. & Silver, Adele Z. (eds) 1978 The Art Museum as Educator, University of California Press, Berkeley.

Oren, Tim 1990 “Cognitive Load in Hypermedia: Designing for the Exploratory Learner”, in Ambron, S. and Hooper, K. (eds) Learning with Interactive Multimedia: Developing and Using Multimedia Tools in Education, Apple Computer Inc./Microsoft Press Washington, 125–136.