Tajpi Esperantajn literojn en MacOS

En freŝaj versioj de Mac OS (almenaŭ depost 10.5), oni povas tajpi la supersignajn literojn tre facile, sen elŝuti ion ajn aŭ uzi retejon, se la lingvo de via sistemo estas la angla.

Por pretigi vian komputilon (bezonata nur unufoje):

1. Malfermu “System Preferences…” el la menuo Apple.
2. Klaku “Language & Text”, aŭ “International” aŭ “Keyboard” (laŭ via versio de OS X).
3. Klaku la langeton “Input Sources”, aŭ “Input menu”. Vi vidos longan liston da lingvoj (klav-aranĝoj, fakte). Se vi loĝas en Aŭstralio, “Australian” estas probable jam elektita.
4. Rulumu malsupren al “ABC – Extended” kaj elektu ĝin. (Laŭ via versio de Mac OS, tio eble estas “U.S. Extended”.)
5. Rulumu supren denove kaj malelektu “Australian” (aŭ iun ajn klav-aranĝon, kiun estis antaŭe elektita)*.
6. Fermu la fenestron.

Dialog box: keyboard input

Poste, por tajpi la supersignajn literojn, faru la jenajn:
Por ĉ, ĝ, ĥ, ĵ aŭ ŝ: premu option-6, kaj poste c, g, h, j aŭ s. (Tio ankaŭ funkcias por la majuskloj.)

Por ŭ: premu option-B, kaj poste u. (Tio ankaŭ funkcias por Ŭ.)

(La kialo por “option-6” ne surprizas, ĉar super “6” sur la klavaro estas “^”. “B” evidente signifas la anglan vorton “breve” = “hoketo”.)

* Vi povas reteni vian antaŭan klavar-aranĝon se vi deziras; sed se vi tiel faras, vi devos elekti tion aŭ “ABC – Extended / U.S. Extended” kiel bezonata, per tajpi -spacostango.