Mikro-kurso en Esperanto

Ĉi tiu esperanta traduko inkluziviĝas nur por kompleteco.
Legu la originalan version, en la angla.

Prononci


Literoj estas samaj kiel en la angla, krom…
c estas prononcata ts (ekz. cent estas prononcata tsent)
ĉ estas prononcata (t)ch (ekz. estas prononcata etch)
g estas ĉiam kiel g en la angla “go” (ekz. ega similas al eh-gah)
ĝ estas ĉiam kiel g en la angla “gent” (ekz. aĝo similas al ah-joe)
ĥ (malofta sono) estas la sono de ch en “loch” (ekz. ĥoro)
j estas prononcata y (ekz. jes estas prononcata yes)
ĵ estas la sono s en treasure (ekz. aĵo similas al ah-zhoh)
r estas ĉiam prononcata, prefere trile (ekz. karto similas al carr-toe)
s estas ĉiam kiel s en la angla “so” (ekz. emis similas al em-iss)
ŝ estas prononcata sh (ekz. ŝi similas al she)
a estas ĉiam kiel la a en father (ekz. kate similas al kah-teh)
e estas ĉiam kiel la e en bet
i estas ĉiam kiel la i en bit (ekz. filo similas al fee-loh – krom la ee estas mallonga)
o estas ĉiam kiel la o en forty (ekz. po similas al poor – sen sono de r)
u estas kiel la oo en moon (ekz. guto similas al goo-toh)
En vortoj kun pli ol unu silabo, la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo (ekz. rapide similas al rah-PEE-deh)

Ni kreu frazojn en Esperanto

1. Elektu subjekton:

mi; vi ; li; ŝi; kato; la kato; floro; la floro; la viro; la virino

2. Elektu verbon:

estas; estis; ŝatas; ŝatis; vidas; vidis; kuras; kuris; havas


3. Elektu objekton (por ŝatas, ŝatis, vidas aŭ vidis ):
(Same kiel subjekto, sed aldonu ‘-n’. Ekz. ‘la virino’ fariĝas ‘la virinon’.)
Elektu adjektivon (por estas or estis):
bela; malbela; granda; malgranda; rapida


4. Nun, kreu frazon (1 + 2 + 3):
Mi ŝatas vin.
Vi ŝatas min.

La floro estas bela.

Kato kuris.
Mi ŝatas la malgrandan katon. – Rimarku kiel la adjektivo ‘
malgranda’ ankaŭ prenas la ‘n’.
kreu demandon (simple komencu la frazon per ‘Ĉu’):
Ĉu vi ŝatas min?
Ĉu la floro estas bela?
Ĉu kato kuris?


5. Uzu la negativon (‘ne’ , antaŭ la verbo):
Vi ne ŝatas min.
La kato ne kuris.
La virino ne estas malbela.

6. Por pluraligi la substantivon, aldonu ‘-j’ – post la ‘o’ (sed antaŭ la ‘n’)
:
Katoj
Floroj

Mi ŝatas florojn.
En frazo, se substantivo estas plurala, tia ankaŭ estas iu ajn adjektivo asociita kun ĝi:
Malgrandaj katoj kuras.
La floroj estas belaj.
Ŝi havas belajn florojn. – Rimarku kiel la adjektivo ‘bela’ prenas kaj la ‘-j’ kaj la ‘-n’.


Ĉu vi rimarkis iun ripetadon en la vortlistoj?
Ekz.:
Se ‘Mi havas katon’ signifas ‘I have a cat’, kiel oni dirus ‘I had a cat’?
Se ‘malgranda’ signifas ‘small’, kio signifas ‘malrapida’?

Kontraste la anglan, kaj plejparto de aliaj lingvoj, tiuj ripetadoj – kaj multaj similaj al ili – estas tute koheraj. Verboj ĉiam finiĝas per ‘-as’ por la nuntempo kaj ‘-is’ por la estinteco. Se adjektivo havas malon, vi povas krei ĝin simple per meti ‘mal-’ antaŭ tiu adjektivo.

Ĉu vi volas lerni plu? Esploru senpagan retan kurson ĉe DuolingoLernu!.