Kion faru pacisto en tempo de milito?

3D rendering of a merged Israeli-Palestinian flag

Afiŝo verkita de Robert Nielsen en lia blogaro, Teo kaj Libroj, 30 Oktobro 2023

Ĉiu esperantisto jam multfoje aŭdis la kutimaj paroladoj pri paco dum esperantaj kongresoj. Ili estas tiel vagaj kaj banalaj ke ili vere signifas nenion. “Paco bonas, morto malbonas,” la prelegisto kuraĝe diras dum la spektantoj senemocie aplaŭdas kaj rigardas sian poŝtelefonon. Sed kion faru kiam paco ne plu estas nur slogano?

Dum mia tuta vivo, mi estis forta subtenanto de Palestino. Kiel adoleskanto mi staris en la strato kaj petis preterpasantojn subskribi peticiojn pri Palestino, kaj mi eĉ faris prelegon al miaj samklasanoj en la lernejo pri la krueleco de la okupado. Oni diras ke Irlando estas unu el la plej fortaj subtenantoj de Palestino en Eŭropo, ĉar la historio de Irlando ankaŭ estas rakonto de okupado kaj subpremado. En Nord-Irlando oni ofte vidas la irlandajn katolikojn sub la palestina flago dum la britaj protestantoj hisas la israelan flagon.

Sed la atakoj de Ĥamaso je la 7a de oktobro ŝokigis kaj naŭzigis min. Militistoj atakis israelajn urbojn kaj mortigis ĉiun homon kiujn ili trovis. Ili mortigis ĉirkaŭ 1 400 homojn kaj forkaptis pli ol 200 aliaj. La viktimoj ĉefe estis senkulpaj civiluloj, inkluzive centoj da homoj ĝuante muzikfestivalon. Oni trovis infanojn, eĉ beboj inter la kadavroj. Tiu ne estas milito, tiu estas buĉado. Oni diras ke ĝi estas la plej sanga tago por judoj ekde la Holokaŭsto.

Mi vidis multajn homojn interrete kiuj provas defendi la atakon. Ili diras ke Palestinanoj rajtas batali por libereco kaj rezisti la okupadon. Sed kiel la mortigo de homoj ĉe muzikfestivalo liberigos Palestinon? Klarigi al mi kiel la mortigado de infanoj estas “rezistado”? La glavo sangon soifanta ne portos liberecon, sed suferadon – por ĉiuj.

Se oni vere subtenas Palestinon, oni devas kondamni Ĥamason. La masakroj ne helpas Palestinon; fakte ĝi forpuŝas la eblecon de sendependa Palestina ŝtato por almenaŭ unu generacio. Neniu Israela registaro povos negoci kaj kompromisi kun Ĥamaso post la atako kaj pro tio vera paco ne eblos por jardekoj. Ĥamaso sciis ke la masakroj provokus fortegan reagon de Israelo; ili sciis ke pro la atako miloj da senkulpaj palestinanoj mortos. Sed ili ankoraŭ faris ĝin. La vivoj de civiluloj estas peonoj en sia ŝakludo.

Israelo respondis kiel ĝi ĉiam respondas, per fortega bombado de Gazo. Ok mil homoj jam mortis, sed tiu kreskas ĉiutage kaj kiam vi legas ĉi tiun artikolon, ĝi certe estos pli alta. Ne eblas precize bombi urbon tiel densa kiel Gazo, do la rezulto estas miloj da senkulpaj viktimoj, inkluzive tri mil infanoj. Israelo fortranĉis elektron, blokis la eniron de necesaĵoj kaj ordonis unu milionon da homoj fuĝu de siaj hejmoj, kiu kompreneble, ne eblas. La celo estas venĝo kaj la popolo suferos.

Mi rigardis multajn manifestaciojn ĉirkaŭ la mondo por simpatii al Israelo aŭ al Palestino, sed mi vidis apenaŭ iujn kiuj simpatiis al ambaŭ flankoj. Por multaj homoj, estas spaco en la koro nur por “mia flanko”. Mi vidas multajn homojn kiuj ploras por palestinanaj viktimoj sed silentas pri la israelaj. Estas homoj kiuj diskonigas informon pri la mortintaj – sed nur de unu komunumo. Se iu mortas, la unua demando estas “Ĉu tiu estis israelano aŭ palestinano?” ĉar se tiu estas de la ĝusta komunumo, oni laŭte krios pri maljusteco, sed se tiu venas de la alia komunumo, oni silentas.

Antaŭ kelkaj tagoj, bombo eksplodis kaj mortigis preskaŭ 500 homojn ekster malsanulejo. Sociaj retejoj plenigis je homoj kriante pri la krueleco de Israelo. Sed kiam nova informo aperis kiu sugestis ke eble la bombo fakte venis de palestinanaj militistoj, la kolero malaperis. La homoj kiuj kriis pri militkrimoj ŝanĝis la konversacion al aliaj temoj. Ili ne paŭzis kaj demandis ĉu eble ili havu la saman koleron al ĉiuj mortigantoj de civiluloj. Por iuj, la milito estas inter bonuloj kaj malbonuloj, kaj iuj faktoj kiuj kontraŭas tiun vidpunkton estas mensogoj aŭ propagando.

Jen la fieco de milito: oni ne plu zorgas pri la vero; nur gravas via flanko. Bonkoraj homoj sincere simpatias al la viktimoj kiuj havas la ĝustan naciecon, sed la simpatio malaperas por viktimoj kun la malĝusta nacieco. Ĉu judoj ne sangas same kiel islamanoj? Ĉu la palestinaj gepatroj ne ploras same por siaj infanoj kiel israelaj gepatroj? Ĉu ne eblas plori por ĉiuj viktimoj senkonsidere sia komunumo?

Do, kion faru pacemuloj? Ĉu esperantistoj staros por paco aŭ ĉu la malamo estas tro profunda ke eĉ komuna lingvo ne helpus? La Esperanto-Ligo en Israelo silentas, kaj ne estas iu aktiva esperantista grupo en Palestino aŭ iu alia araba lando. UEA, TEJO kaj ILEI faris komunan deklaron sed ĝi efektive diras nenion. Ĝi evitas paroli pri mortoj, militkrimoj, masakroj, blokado, protektado de civiluloj – fakte ĝi eĉ ne diris la nomojn de la landoj kie okazas la milito. Ŝajnas ke la temo estis tro polemika por diri ion, do anstataŭe oni diris nenion.

Sed la milito montras kiel gravas paco kaj ke ĝi estas pli ol bela vorto. Masakroj de hieraŭ venigas masakrojn morgaŭ. La mortigado de israelaj civiluloj ne liberigis palestinanojn – fakte ĝi nur kreskigas ilian suferadon. La mortigado de miloj da palestinanoj ne igos Israelon pli sekura, ĝi nur kreskigas novan generacion da militistoj dediĉite al venĝo. Ŝajnas ke Israelo nun preparas invadi Gazon, kiu ne solvos la konflikton sed nur multigos viktimojn, malamon kaj semas la radikojn de novaj militoj.

Do, mi ne svingas la flagon de Israelo aŭ Palestino, mi ne deziras justecon nur por unu komunumo. Eĉ se ĝi estas kliŝo, mi estas esperantisto kiu svingas la flagon de paco.