Arto

“Ne ekzistas malbonaj kialoj por ŝati pentraĵon; ekzistas [nur] malbonaj kialoj por ne ŝati pentraĵon.”
EH Gombrich, The Story of Art

Arto estas kontraŭdiro por multaj homoj. Unuflanke ĝi ĉiam ĉirkaŭas nin: plejmulte da domoj havas almenaŭ unu pentraĵon sur la muro, eĉ se ĝi estas nur reproduktaĵo; kaj unu artotipo aparte – fotado – ŝajnas esti ĉie ĉirkaŭ nin. Aliflanke, multaj homoj konsideras arton kiel misteran kaj raran, io por tiu speciala grupo de homoj: la “artemaj”. Petu, ke iu diru ion pri arto kaj la plej verŝajna respondo, kiun vi ricevos estos, “Mi ŝatas ĝin”, “Mi ne ŝatas ĝin”, aŭ indiferenta ŝultrolevo. Kial? Nu, eble multaj kredas, ke ili estas ne kompetentaj por diri ion lertan kaj ne volas aperi stultaj. Do, estas pli facile konstrui baron, en formo de mitoj inter oni kaj “Arto” (kun majuskla A). Jen kelkaj el la plej fortaj mitoj:

  • “Mi ne scias multe pri arto sed mi scias, kion mi ŝatas.”
    Fakte, mi ne scias kion mi ŝatas, kaj mi ne deziras tion fari. Mi volas esti surprizita. “Ŝati” signifas juĝi, kaj juĝi – tro facile – malhelpas ĝuadon. Fakte estas eble ĝui artaĵon sen ŝati ĝin.
  • “Arto devus esti bela.”
    Iuj (ekz-e art-historiistoj kaj -kritikistoj) malkonsentas – citante, ekzemple, multajn el la artaĵoj de Goja, aŭ ‘Guernica’ de Picasso – sed mi diras: ‘Ĉiu bonega arto estas bela, sed mia koncepto de “beleco” estas pli larĝa ol tiu de plej homoj’. Foje la plej bona maniero por vi aprezi “malfacilan” arton estas montradi ĝin al vi mem. Se ĝi havas iun valoron, iun daŭran kvaliton, via ŝato de ĝi verŝajne kreskos.
  • “Por ĝuste aprezi arton oni devas koni la historian fonon.”
    Fakte, fona informo eble iam malhelpas vin aprezi artaĵon. Ekzistas du tipoj de informoj pri artaĵoj: esenca kaj malesenca. Mia konsilo estas: preni unue kiel eble plej multe da esenca informo. Ekzemple, vi eble legis, aŭ aŭdis ĉiĉeronon diri, “Rembrandt estis filo de muelisto.” Kiel tio gravas? Ĉu ĝi vere helpas vin kompreni la arton de Rembrandt?
  • “Mi ne estas artema.”
    Ĉi tio kutime signifas, “Mi ne povas desegni kaj tial mi ne rajtas kompreni arton.” Certe, se vi ne estas pentristo vi probable ne scias ĉu la artisto uzis flavokron aŭ cinabron, sed tio estas nur la mekaniko de pentrarto. Mi ne povas ludi la violonon, sed mi povas ĝui kaj aprezi koncerton por violono.
    Ĉu artistoj fari arton por aliaj artistoj? Ne (nu, plejparte ne).
  • “Moderna arto estas rubo; infano povus fari ĝin.”
    Ekzistas du respondoj al ĉi tiu:
    a. Oni surpriziĝas kiel malfacila estas “facila” arto por fari.
    b. Unu el la malkovroj de moderna arto (esence de la 20-a jarcento kaj poste) estis “mallerni” la rafinecon de plenaĝeco.
    “Ĉiu infano estas artisto. La problemo estas kiel resti artisto kiam ni plenaĝiĝas.” – Picasso

La paĝoj en ĉi tiu sekcio estas skribitaj por helpi vin vidi arton en nova lumo, libere de ajnaj negativaj antaŭjuĝoj.

Vidi blogafiŝojn en la kategorio “Arto”