Kongreso kaj somerkursaro 2024

Aŭstralia Esperanto-Asocio

BALLARAT : 5 – 14 Januaro 2024

Federation University of Australia – Ballarat campus

FEDERATION UNIVERSITY OF AUSTRALIA
University Drive, Mt Helen, Ballarat VIC 3350
Google-mapo
Tel: 1800 333 864

Por esperantistoj kaj lernantoj

PROGRAMO inkluzivas:

  • Klasoj de Esperanto
  • Vespero de teatro kaj muziko
  • Ekskursoj
  • Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj
  • Ludvespero
  • Jarkunveno

La unua ero estos vespera kunmanĝo, vendredon, la 5an de januaro;
la lasta ero estos matenmanĝo, dimanĉon, la 14an de januaro.

Instruistoj

Orlando RaolaOrlando E Raola
Naskiĝinta en Havano (1955), Orlando estas doktoro, kemiprofesoro, kaj aktiva esperantisto. Li nun loĝas en Usono. Iama prezidanto de Esperanto USA kaj estrarano de UEA, kaj nuna membro de la Akademio de Esperanto.

Hoan TranHoan Trần (Ĝojo)
En 2011, Hoan komencis lerni Esperanton ĉe universitata klubo en Hanojo. Dum la lastaj 12 jaroj, ŝi laboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, okupis diversajn rolojn en Esperanto-organizoj, kaj nuntempe studas interlingvistikon en Pollando. En Vjetnamio, ŝi ĉefe instruas Esperanton kaj helpas alilandajn instruistojn.

Prezoj

Loĝado ĉe la kongresejo
Unuopa ĉambro kun komunaj necesejo kaj banĉambro, kun maten-, tag- kaj vespermanĝo:
$152 tage

Unuopa ĉambro kun komunaj necesejo kaj banĉambro, kun nur matenmanĝo:
$115 tage

Manĝaĵo – se vi loĝos aliloke
(Tag- kaj vespermanĝo)
$35 tage

Bankedo – sabaton, la 13an de januaro
$36

Aliĝkotizo
Plenkreskulo: $250 / $30 tage
Studento: $150 / $20 tage
Aliĝkotiza rabato de 10% se oni aliĝas kaj pagas antaŭ noktomezo, 31 oktobro 2023

Infanoj malpli ol 16-jara, akompanataj de plenkreskulo, aliĝas senpage.

Aliĝi

al info@esperanto.org.au.
RIMARKU: Se tiu retpoŝta butono ne funkcias, iru al la retpoŝt-ŝablona paĝo kaj sekvu la instrukciojn.

Pagi kaj donaci

Tri elektoj:
a. Kreditkarte per PayPal (vidu malsupren)
b. Ĝire al la bankkonto de AEA:
BSB: 063104; Konto-numero: 10477294; Priskribo: (Via familia nomo) Kongreso

Detaloj de pagoto – nur por internaciaj aliĝontoj:
Nomo: The Australian Esperanto Association Ltd
Adreso: GPO Box 2122, Melbourne, Victoria, 3001, Australia
Konto-numero (IBAN): 06310410477294
SWIFT-BIC-kodo de banko de pagoto: CTBAAU2S
Banko de pagoto/lando/urbo: Commonwealth Bank of Australia/Australia/Toowoomba
Respond-banko de banko de pagoto: Commonwealth Bank of Australia

c. Per ĉeko por:
“Melburno Esperanto AEA A/C” sendata al: Australian Esperanto Association C/- GPO Box 2122, Melbourne 3001


Pagu per kreditkarto tra PayPal:   

Nomo:

Retadreso:

Tuta kvanto (montru cendojn):


Konsultu je Heather, se vi volas kontribui al la programo:
info@esperanto.org.au03 9525 4295