Matematikisto pensas pri Dio

Kovrilo de libro: The God Theorem, Christopher CooperMia pli maljuna frato Christopher antaŭ nelonge verkis libron, The God Theorem: God seen through the eyes of a mathematician (La Dio-teoremo: Dio vidata per la okuloj de matematikisto), en kiu li eksplikas sian mondovidon kaj spiritan fidon, kaj diskutas iujn tiklajn demandojn pri la vivo, filozofio kaj moralo. Ĉar li estas matematikisto, lia aliro estas per sistemo de logiko. Kaj fundamenta koncepto de logiko kaj matematiko estas tio de aksiomoj.

Aksiomo estas aserto ne pruvebla, sed konsiderata kiel vera, por servi kiel premiso aŭ deirpunkto por pliaj rezonado kaj pruvoj. Multajn oni rigardas kiel memkompreneblajn (ekz-e, “Se a=b kaj b=c tiam a=c”) sed ne devas esti.

La teksto, kiu sekvas, estas mia traduko de (redaktita versio de) ĉapitro 3: “Mia Kredo”.


Mi traserĉis en mia menso, eble eĉ en mia koro, la fundamentajn aksiomojn, sur kiuj mi bazas mian mondovidon. Jen ili:

Aksiomo 1: Mi ekzistas.

“Mi pensas, tial mi estas,” skribis René Descartes. La brakoj kaj kruroj, kiujn mi vidas, kaj kiujn mi sentas kiam ili estas tuŝitaj, eble ne vere ekzistas. Mi povus esti tute “menso”. Sed estas klare, ke mi ekzistas.

Aksiomo 2: La ekstera mondo ekzistas.

Ĉu eble, ke la ekstera mondo estas nur iluzio? Homoj aŭdas voĉojn, kiuj ne ekzistas, kaj ili vidas viziojn. La fenomeno de fantomaj membroj post amputado estas bone konata. En sonĝoj, mi vidas kaj aŭdas aferojn, kiuj ne ekzistas. Mi foje havis sonĝon, en kiu mi vekiĝis kaj pensis, kun iom da trankvilo, “Dank’ al Dio, ke tio estis nur sonĝo.” Poste, iom poste, mi vere vekiĝis – sonĝo ene de sonĝo! Kio okazus se tio, kion mi nun nomas “reala vivo”, estas nur sonĝo? Eble kiam mi mortos, mi vere vekiĝos permanente. Tamen la vivo havas pli da senco, se mi akceptas, ke la ekstera mondo efektive ekzistas.

Aksiomo 3: Vi ekzistas.

Ne, tio ne estas nur konsekvenco de aksiomo 2. Mi povas vidi kaj aŭdi vin, kaj eble eĉ tuŝi vin. Per aksiomo 2, mi konsentas, ke via korpo ekzistas. Sed vi ne estas via korpo. Eble mi estas la sola homo, kiu havas konscion. Eble la cetero de vi estas nur robotoj.

Estas aserto, ofte farita de homoj, kiuj supozeble havas iom da scio pri la cerbo, ke iu komputila aparato kun pli ol iom da komplekseco aŭtomate konsciiĝas. Sed kiel oni povas decidi la veron de tia aserto? Mi eĉ ne povas pruvi, ke vi havas konscion! Do mi devas konsenti ĝin kiel aksiomon.

Aksiomo 4: Memoro estas kontinua.

Ni estas tio, kion ni memoras. Imagu se, dum la nokto, iu forviŝis miajn memoraĵojn kaj anstataŭigis ilin per tiuj de iu alia. Mi fariĝus tiu persono. Mi rigardus mian vizaĝon en la spegulo kaj supozus, ke iu faris al mi plastan kirurgion dum mi dormis. Kiu mi vere estus: la persono kies memoro sidas en mia cerbo, aŭ tiu, en kies cerbo tiuj memoroj nun loĝas, kaj en kies korpo sidas mia cerbo?

Kiel plej multaj el vi, mi kredas, ke miaj memoraĵoj estas sufiĉe ĝustaj. Mi povas akcepti kelkajn okazojn, kiam mi mismemoris iujn aferojn, sed mi estas tiu, kiun mi memoras esti.

Aksiomo 5: Logiko validas.

Mi akceptas norman logikon, per kiu aferoj estas aŭ VERA aŭ FALSA, logikon kun ‘KAJ’, ‘AŬ’, ‘SE’, ‘TIAM’, kaj ‘NE’. Almenaŭ mi akceptas ĝin, kondiĉe ke mi ne provas uzi memreferencajn asertojn kiel “ĈI TIU FRAZO ESTAS FALSA.”

Iuj logikistoj defiis tiun norman logikon kaj elpensis alternativajn versiojn. Sed mi rimarkis, ke kiam ili skribas pri siaj alternativaj logikoj, kaj en sia ordinara vivo, ili sekvas norman logikon.
Plej multaj homoj akceptas norman logikon subkonscie. Ili diras: “Vi certe ne lasis la ŝlosilon sur la tablo ĉar ĝi ne estas tie nun,” sed ne rimarkas, ke ili uzis la formon de rezonado konata kiel “pruvo per kontraŭdiro”.

Aksiomo 6: Estas io preter la materia universo.

Ĉi tie vi eble komencos malkonsenti kun mi. Same kiel ĉiuj supraj aksiomoj, mi ne povas pruvi ĝin. Tial mi nomas ĝin aksiomo. Materiistoj neas tiun aksiomon. Ili argumentas, ke ĉiu penso estas nur produkto de biokemiaj procezoj en la cerbo. “Amo” estas nur la biologia devo generi, kiu pelas evolucion. Kaj tiel plu.
Certe mi akceptas multon, kion ili diras. La devo generi certe estas grava faktoro por enamiĝi. Ĉu ĝi ankoraŭ klarigas la memdediĉon de geedzaj paroj en iliaj maljunaj jaroj, mi ne estas tiel certa.
La problemo pri la doktrino de la materiisto estas la konstato, ke iliaj kredindaj argumentoj estas nur produktoj de biokemiaj procezoj okazantaj en iliaj cerboj. Eble ili estas materiistoj nur pro sia genetiko?

Aksiomo 7: Ni ĉiuj havas liberan volon.

Mi intencis diri: “Mi havas liberan volon,” sed sekve de aksiomo 3, mi pretas fari ĝin pli ĝenerala. Mi estas la centro de la universo, sed ankaŭ vi estas.

Mi estas la unua, kiu agnoskas, ke tiu libera volo havas limojn. Mi ne estas tute libera, kaj ankaŭ vi ne estas. Eksteraj cirkonstancoj metas limojn al tiuj, kiujn ni povas elekti fari.
Do, kun tiuj kvalifikoj, mi kredas tiun aksiomon. Tio metas grandan respondecon sur min. Ĉu mi faros la ĝustajn elektojn? Mi devas povi antaŭvidi la konsekvencojn de miaj elektoj. Estus tiom pli facile, se oni ne respondecus pri siaj agoj. Se mi farus krimon – nu, mi estis programita fari tion. Mia moralo estus tre simpla – nur prizorgu min mem, ĉar mia elekto fari tion devas esti antaŭdecidita.

Aksiomo 8: Dio ekzistas.

La “io”, kio kreis la universon, iel estas estaĵo, persono, kapabla ami siajn estaĵojn kaj interagi kun ili. Tio estas la plej granda fido de ĉiuj. Kiel ĉiuj antaŭaj kredoj, mi ne povas pruvi ĝin. Sed nek oni povas malkonfirmi ĝin. Ĝi estas aksiomo.

Mi nur povas diri, ke kredo je persona Dio estas la fundamento por mondovido, kiu por mi havas sencon. Tial ni akceptas aksiomon. Ĝi helpas nin sencigi aferojn. Kompreneble ni ne akceptus iun kredon, kiun ni povas malpruvi, nur ĉar ĝi helpas nin doni sencon al la mondo. Sed se temas pri io nedecidebla – kiam ni devas elekti inter du alternativoj, kiujn ambaŭ ni ne povas pruvi – tiam la pli oportuna estu tiu, kiun ni elektas. Jen kion ni faras en matematiko, kial ne en la vivo?

Praaj homoj ĉiam kredis je ia dio aŭ dioj por ekspliki aferojn, kiujn ili ne komprenis, ekzemple fulmon. Sed nun, kiam scienco povas ekspliki tiajn aferojn, ni povas malhavi tiajn diojn kiel klarigon. Sed ĉar la amplekso de la neklarigeblaj malgrandiĝis, estas tente kredi, ke iam tio tute malaperos kaj ke scienco eksplikos ĉion.

Ke racia pensado povas ekspliki la eksteran mondon ne surprizas. Ke racia pensado povas ekspliki grandan parton da niaj internaj vivoj same ne mirigas. Ke racia pensado povas ekspliki la plej profundajn misterojn de racia pensado mem, ŝajnas esti tro multe cirkla argumento, por ke mi akceptu. Iu ajn edukita en matematika mondo scias, ke memreferenco kondukas al problemoj.

Do tio estas mia elekto. Vi rajtas malakcepti tiun aksiomon, se tio helpas vin kompreni la mondon. Kredo je Dio ne rilatas al intelekta kapablo. Estis grandaj pensuloj, kiuj estis ateistoj. Sed estis ankaŭ multaj grandaj pensuloj, kiuj kredis je Dio.

Mi bedaŭras diri, ke la kvalito de ateistoj malboniĝis dum la lastaj jardekoj. Grandaj pensuloj, kiel Friedrich Nietzsche kaj Bertrand Russell, povus starigi grandajn argumentojn, kiuj subtenis ateismon. Tamen multaj el la nuntempaj ateistoj uzis la taktikojn de nuntempaj politikistoj: ĵeti koton kaj uzi sloganojn.

Aksiomo 9: Kristanismo provizas fidindan kadron, per kiu koni Dion.

Kial ne judismo aŭ islamo? Kial ne budhismo? Mi supozas, ke la ĉefa kialo estas, ke mi elkreskis en kristana medio. Kristanismo montriĝis por mi tre kontentiga teismo, do ŝajnis esti neniu kialo iri aliloken.

Mi malakceptas la ideon, ke oni faru studon pri ĉiuj ĉefaj mondaj religioj por trovi la plej bonan. Mi ne sekvis tiun principon kiam mi elektis edzinon. Mi amas ŝin multe kaj ŝi estas ĉio, kion mi volus en edzino. Tamen prudenteco sugestas, ke ie mi eble trovus edzinon iomete pli taŭgan por mi. Sed la vivo estas mallonga. La viro, kiu pasigas sian tutan vivon rendevuante, por trovi la plej taŭgan edzinon, restos sola dum sia tuta vivo.

Se mi trovus min kreskanta el kristanismo, mi certe irus serĉi aliloke. Tamen mi kreskis al kristanismo kaj, dum tempo pasas, ĝi fariĝis pli kontentiga medio por ĉiuj miaj spiritaj bezonoj. Se mi estus naskita en juda aŭ islama familio, mi eble restus en unu el tiuj kredoj.

Tio ne signifas, ke ĉiuj religioj estas egalaj. Kiel kristano mi kredas, ke per Kristo mi ricevas pli klaran bildon pri Dio ol se mi estus juda aŭ islama. Sed eble se mi estus iu el tiuj, mi povus pensi same pri tiuj religioj.

Kion diri pri la vera religio? Ili ĉiuj pli-malpli veras. Ili vere ne kontraŭdiras unu la alian en iuj ajn el la fundamentoj. Ĉiuj tri “religioj de la Libro” (judismo, kristanismo kaj islamo) antaŭenigas amon al onia proksimulo, kaj plej multaj praktikantoj de ĉiuj tri religioj ŝajnas serioze provi konduki bonan vivon. Mi akceptas homojn de ĉiuj tri kiel kunvojaĝantoj. Estas nur persona elekto por mi resti kun kristanismo.


[Por elŝuti tiun libron, kaj aliajn de Christopher Cooper, iru al coopersbooks.net.]