Kial mi voĉdonos “Jes” en la referendumo

La Deklaro Uluru de la Koro


Mi forte kredas, ke estos bone se la Konstitucio de Aŭstralio estu ŝanĝanta por agnoski la Indiĝenojn kiel la originalajn loĝantojn kaj posedantojn de la lando, kaj por starigi konstantan Indiĝenan Voĉon (al la parlamento kaj registaro).

La ne-aktivuloj ne estas unuigita grupo. Je unu flanko estas tiuj, kiuj kredas (aŭ volas, ke aliaj kredu), ke statute protektata Indiĝena Voĉo donus al Indiĝenoj tro multe da povo, ke tio kaŭzus leĝan ĥaoson. (Kaj jes, bedaŭrinde, estas malgranda parto de tiu flanko, kiu estas rasista.) Je alia flanko estas tiuj, kiuj asertas, ke tia Voĉo farus nenion, ke ĝi estus kiel sendenta tigro. Iufoje unu flanko prunteprenas argumenton de la alia, ekzemple, ke la Voĉo estus alia tavolo de burokratismo, konsilo de la “kanbera elito”, kvankam tio estas la preciza malo de la ideo malantaŭ la Voĉo.

La memorebla frapfrazo de la ne-aktivuloj estas “Don’t know? Vote no” (Ĉu vi ne scias? Voĉdonu ‘ne’). Krom la fakto, ke la evidenta respondo al nescio estas ekscii, la bazo de tiu argumento estas, ke la Laborista registaro (kiel la ĉefa proponanto de la jes-voĉdono) ne donas sufiĉajn detaloj pri kiel la Voĉo funkcius. Tamen, tiu manko de detaloj estas esenca parto de la propono. La Konstitucio de Aŭstralio donas nur ĝeneralajn principojn de regado. La detalojn ellaboras la parlamento. Do, eĉ se la Laborista Partio priskribus detalojn pri, ekzemple, kiom da homoj estus en la Voĉo, kiel ili elektiĝus, ktp, la parlamento (kaj estontaj parlamentoj) decidus pri tiuj detaloj. Alivorte, iu nuna priskribo eble estus, aŭ ne estus, la realo. Multe surprizus min se la Koalicio de Liberalaj kaj Naciaj Partioj ne scius tion.

Tiu ideo (havi statute protektitan Indiĝenan Voĉon) ne estas nova. Pluraj aliaj landoj (inkluzive, ekz-e, Finnlando) havas tian sistemon dum multaj jaroj. Kaj iliaj sistemoj de regado ne falis en ĥaoson. Tiuj alialandaj voĉoj funkcias pli-malpli same kiel la nuna proponata skemo: la grupo faras petojn kaj sugestojn al la landa parlamento, kaj tiu parlamento aŭ akceptas aŭ malakceptas – aŭ parte akceptas – la rekomendojn. La ĉielo ne falis.

Eble, Indiĝena Voĉo ne multe aŭ rapide plibonigos la vivojn de Indiĝenoj (por “fermi la breĉon”), sed ĝi estus bona komenco. Do…

Voĉdonu “Jes”!