Spuroj de vivo

Preter individua lerteco, desegnado havas profitojn alireblajn de ĉiuj, kiuj volas nove vidi. Ĉiun semajnon, grupo da plenkreskuloj de diversaj aĝoj kaj fonoj kunvenas ĉe la konstruaĵo “Kincumber Village School of Arts” en la centra marbordo, norde de Sidnejo. Ili kunvenas por praktiki la kapablon desegni homfigurojn: por skizi la homan korpon, observante vivan poziston. … Read more

Kiel rigardi pentraĵon

People looking at art

Mi antaŭ nelonge relegis bonegan libron verkitan de Justin Paton (kuratoro de nuntempa arto ĉe la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio), “How to look at a painting” (Kiel rigardi pentraĵon). Proksime al la fino de la libro li donis tre utilajn konsilojn per dek punktoj, kiujn mi volas dividi kun vi. 1. Respektu la aĵon. 2. … Read more

Pri art-aprezado

Hodiaŭ, kiel mi rememoris mian karan amikon, la artisto Robin Norling, kiu mortis en januaro de ĉi tiu jaro, mi remalkovris la tekston de muro-panelo, kiun li kaj Jocelyn Maughan preparis por sia galerio antaŭ kelkaj jaroj. Mi tiom ŝatas ĝin, ke mi decidis afiŝi redaktitan version de ĝi ĉi tie. Valoro, laŭ mono, instigas … Read more

La deziro konektiĝi

Mi relegadis libron, “What Makes Us Tick?” (Kiel ni funkcias?) fare de Hugh Mackay (Hachette, 2010). Jen kelkaj ŝatataj citaĵoj, el ĉapitro 4, “La deziro konekti”: “La rusa literatura kritikisto, Viktor Ŝklovski, skribis ke ‘arto ekzistas por ke oni povu rehavi la sentojn de vivo; ĝi ekzistas por ke oni sentu, por ke la ŝtono … Read more

Kio faras arton esti arto?

Mi kreas verkon de “arto” per turni skatolon da rubaĵo supro-malsupren en arta muzeo. Se mi lasus ĝin tie kaj revenus unu tagon poste, ĉu vi pensas ke ĝi estus ankoraŭ tie? Kial ne? Kiuj estus preninta ĝin? Nek la direktoro, nek la kuratoroj… sed la purigistoj! La purigistoj devus decidi ĉu ĝi aspektas kiel … Read more

La inkopentristo: rakonto

Rakontisto: Iam en Ĉinio estis lerta inkopentristo, speciale famega por liaj figuroj de floroj, kiuj estis venditaj por tre altaj prezoj. Li havis amikon. Unu tagon la artisto kaj lia amiko paroladis. Pentristo: Vi estas bonega amiko al mi dum multaj jaroj. Mi pentros por vi pentraĵon kaj donos ĝin al vi. Amiko: Ĉu vere? … Read more

La graveco de “malpleneco” en arto (kaj muziko)

Mi ĵus aŭskultis la pianiston, Lang Lang, ludantan Robert Schumann, Kinderszenen (Scenoj el Infanaĝo), Op. 15: N-ro 7, Träumerei (Tagsonĝo) (aŭskultu eltiraĵon, malsupre) kaj mi miris pri la esprima potenco de la paŭzoj en la muziko, pligrandigitaj bele kaj sensitive de Lang Lang. Ĝi kaŭzis min pensi pri la arto de Vermeer. Kial Vermeer estas … Read more