Art-aprezado por ĉiuj

Bazita sur prelego, prezentita ĉe la Aŭstralia kaj Novzelanda Esperanto-Kongreso, Melburno, en januaro 2015. Origine eldonita en Esperanto sub la Suda Kruco, marto 2015

PARTO I. Mitoj kaj duonveroj pri arto

Kia estas art-rigardado por vi? Ĉu ĝi estas ĝua, plezura kaj luda? Aŭ konfuziga, timiga kaj eĉ koleriga (precipe pri moderna kaj nuntempa arto)? Kial oni ne povas simple aprezi (tio estas, kompreni kaj ĝui) arton? Mi kredas ke ekzistas kelkaj obstakloj. Tiuj estas mitoj kaj duonveroj pri arto. Duonveroj fakte estas pli tiklaj ol malveroj, ĉar oni ne povas simple malpruvi ilin. Ili havas iom da vero, sed ne la tuton. Jen kelkajn:

“Art-aprezo malfacilas, kaj postulas jarojn da studado.”

La bona novaĵo estas ke ekzerci art-aprezadon dum tempo ĉiam rekompencas. Sed divenu, kio estas la sola, plej bona ago, kion vi povus fari por pliigi vian nivelon de art-aprezo? Estas simple montri al vi arton! Kaj ĝin daŭre fari, kun menso tiel malferma kaj nejuĝema kiel eble.

“Povi paroli pri arto ricevigos vin en la ‘ĝustaj’ rondoj.”

Dependas pri kion vi intencas per “ĝustaj”. Ĉu ne estas malĝoje ke arto estas uzata kiel speco de socia konkurso? Kaj bedaŭrinde, tiu fenomeno estas memdaŭriga.

“Ĉio estas subjektiva, ĉu ne?”

Alia maniero por diri tion estas, “Ne ekzistas bona aŭ malbona arto”, aŭ, “Mi ne scias multe pri arto, sed mi scias, kion mi ŝatas.”

Ke arto estas subjektiva parte veras, do tio estas duonvero, kaj la allogo de tio estas ne-negebla. Tamen, estas citaĵo, kio laŭ mi respondas plej bone al ĝi:

“Ne estas malbonaj kialoj por ŝati pentraĵon; estas [nur] malbonaj kialoj por ne ŝati pentraĵon.” – EH Gombrich, La Rakonto de Arto

Do, ne juĝu tro frue. Ne ‘fermu la pordon’.

“Arto devus esti bela.”

Dependas de kion oni intencas per “bela”. Ekzemple, konsideru la pentraĵon de Goya, La tria de majo, 1808 (bildo 1).

1. Francisco Goya La tria de majo, 1808, 1814 Prado, Madrid

Eble ni povus priskribi ĉi tiun efikon kiel “feroca beleco”? Tiu pentraĵo indikas disiĝon inter temo kaj stilo: La temo ne estas bela, kompreneble, sed laŭ multaj, la stilo estas ja bela. Ni rigardu artaĵon, kion oni certe intencis esti bela, per kaj temo kaj stilo. Eĉ la “titolo” diras tiel: “Pozitiva, bela, artaĵo, arto, arboj, luno, tero” (bildo 2).

2. Positive beautiful artwork art trees moon earth HD wallpaper (#13149) from hd4desktop.com
2. Positive beautiful artwork art trees moon earth HD wallpaper (#13149) de hd4desktop.com

Alivorte, ĝi estas vendebla, fonbilda arto por komputiloj. Do, ĉu tio estas pli “bela” ol la pentraĵo de Goya? Oni eble priskribus la “belecon” de ĝi kiel kliŝa, tro dolĉa, recepta, malplena kaj sen enhavo.

“Arto devus montri lertecon.”

Tiun duonveron oni ofte uzas kiel ekskuzo por ne pli multe partopreni en arto. Ni ŝanĝu la demandon, por nun, de “Ĉu arto bezonas lertecon?” al “Ĉu lerteco estas sufiĉa por bona arto?” Rigardu bildon 2 denove. La lerteco de la artisto estas nekontestebla. Sed ĉu tiu fakto, sole, atestas ke la pentraĵo ja estas bona?

“Arto ne estas por ĉiuj.”

Alia maniero por diri tion estas, “Mi ne estas artema.” La respondo al tiu mito estas esence la sama kiel al la unua. Iu ajn povas esti art-spertulo. Oni nur bezonas tempon kaj malferman menson.

“La artisto estas la sola vera spertulo.”

Tio eble veras, dum la artisto laboras je artaĵo. Sed, tuj post kiam artaĵo finiĝas kaj forlasas la atelion, ĝi apartenas al la mondo. Ekzemple, la aŭstralia artisto Jeffrey Smart asertis multfoje pri siaj pentraĵoj ke ili estas kvazaŭ “abstraktaĵoj kun temoj”. Alivorte, kvankam li ofte pentris homojn en strangaj urbaj scenoj, kun malhelaj ĉieloj kaj fortaj ombroj, li insistis ke la pentraĵoj ĉiam temas nur pri formoj kaj koloroj, ktp. Sed multaj homoj (inkluzive de art-historiistoj) ne tute kredas lin.

Kompreneble, por iuj artaĵoj, ni ne havas deklarojn de la artisto. Anstataŭe, ni havas “historian kuntekston”.

“Por sufiĉe aprezi arton, oni devas scii la historian kuntekston.”

Kunteksto fakte eble prenas nin for de aprezado de artaĵon. Ekzemple, ĉu ni povas nun rigardi la pentraĵojn de van Gogh sen pensi pri la torturita mensa vivo de la artisto?

Antaŭ multe da jaroj, mi estis en la Muzeo de Moderna Arto en Nov-Jorko. Mi legis sur signo proksime al la eniro: “Parolo pri la arto de Marcel Duchamp – komenciĝos en… specifa galerio… je la dua.” La arto de Duchamp tre interesas min, do mi iris tien kaj atendis. La parolado estis komencota apud malfrua pentraĵo de Duchamp. Je la dua, ĉiĉerono alvenis, enkondukis sin kaj komencis la paroladon. Dum minuto, kvin minutoj, dek minutoj, li parolis pri la vivo de Duchamp, pri la artmovado “dadaismo”, sed li nek rigardis la pentraĵon malantaŭ sin, nek montris al ĝi. Mi ne estis tie por aŭskulti faktojn, kiujn mi povus legi el libroj. Mi estis tie por vidi realajn artaĵojn kaj lerni pri ili.

Grava principo pri art-aprezado estas ke ekzistas kaj interna kaj ekstera informoj; oni devus serĉi unue tiom da interna informon, kiom eble.

“Mona valoro montras (aŭ devus montri) artan valoron.”

Estas simpla ekvacio: Mona-valoro = peto dividite per provizo. Se peto pligrandiĝus, aŭ provizo malpligrandiĝus, mona valoro pligrandiĝas. Tio principo aplikas por domoj, oro, glumarkoj, kaj ankaŭ por artaĵoj.

Fakte, eblas ruze manipuli la monan valoran de artaĵoj per organizi ke iu alia aĉetu artaĵojn faritajn de unu ne bone konata, mortinta artisto, por iomete pli kaj pli altaj prezoj ĉe ĉiu vendo. La aĉetuntoj eknotas. La provizo de tiaj artaĵoj estas konstanta (kaj, tial, limigita). Do, la prezo en “malferma” merkato plialtiĝos.

Do, estas klare ke mona valoro kaj arta valoro estas du apartaj aferoj.

“Arto havas unu difinon”

Ezkemple, “Arto estas persona esprimo.”

Kio estas arto? Dependas de la kialo por artaĵo ekzisti. Diversaj artaĵoj havas diversajn kialojn, laŭ tri ĉefaj celoj: figuri, esprimi kaj krei.

PARTO II. Kiel ni povas aprezi artaĵon?

Plej multaj homoj rapide ekrigardas kaj juĝas, kaj poste pravigas sian juĝon per siaj emociaj reagoj, kaj poste, eble rigard(et)as plu. La problemoj pri tiu metodo estas ke tiel, oni fermus la pordon tro frue, la pordon al novaj spertoj.

Do, anstataŭe, ni devus unue…

  • rigardi, atente kaj nejuĝeme, kaj poste, ĉar ni havos nenion pravigendan, ni povos…
  • reagi kaj rilati, kaj poste, se ni volos, ni povos…
  • esti kritikaj.

Do, ni ekzercu nian art-aprezadon:

1. Rigardu atente

Jen kelkaj ekzemplaj agadoj por helpi vin ekzerci vian lertecon rigardi. Se vi volas fari tiujn efektivajn agadojn, rigardu la pentraĵon Implement blue (Instrumento blua) de Margaret Preston.

  • Trovu aĵojn aŭ ecojn, kies unua litero estas “S”. Trovu aĵojn aŭ ecojn, kies unua litero estas “T”.
  • Trovu la kvar formojn en bildo 3 en la pentraĵo. (Ili eble estas malfacile troveblaj ĉar ekzistas du tipoj de vido: traviva vido – kion ni uzas por ke ni rekoni, kaj ne hazarde frapi, objektojn – kaj estetika vido – kio estas vido pro plezuro. Kutime, ne necesas al ni vidi ombrojn aŭ la formojn de spacoj inter objektoj. Tamen, per estetika vido ni povas vidi sendepende de tio, kion ni scias.)
  • De kie venas la lumon?
  • Trovu ion, kio montras ke la artisto valoris komponadon pli ol realismon. (La solvo estas ĉe la fino.)
3. Kvar formoj en Instrumento blua de Margaret Preston

2. Reagu kaj rilatu

Alivorte: Faru personan konekton. Se vi tuj ŝatas artaĵon, aparte la temon, eble estas facile, sed ofte ne. Kutima tekniko, kion art-instruistoj kaj muzeo-ĉiĉeronoj uzas, estas demandi, “Kion ĝi sentigas al vi?” Tamen, ĉu tio vere helpas? Kiel ni respondus? “Feliĉa”? “Malfeliĉa”? Arto havas pli da nuancoj de sento ol tio.

Jen kelkaj ekzemplaj agadoj por helpi vin ekzerci vian lertecon reagu kaj rilatu. Se vi volas fari tiujn efektivajn agadojn, rigardu la pentraĵon Five bells (Kvin sonoriloj) de John Olsen.

  • Imagu ke vi promenas tra la pentraĵo per nudaj piedoj. Kion vi sentas pro tio? Ĉu la pentraĵo estas malmola, akra kaj krusta, aŭ mola, sponga kaj ŝlima?
  • Imagu ke la pentraĵo estas homo. Kio estas lia aŭ ŝia plej ŝatata sporto? Volanludo? Teniso? Glitŝtonludo? Futbalo? Luktado? Io alia?
  • Imagu ke ĝi volas eskapi el la Galerio je nokto. Kiel ĝi eskapus? Silente kaj ŝtelire? Aŭ subite kaj bruege?
  • Kia besto ĝi estus?
  • Kia estus la vetera prognozo en la pentraĵo?
  • Se vi povus manĝi ĝin, kiel ĝi gustus? Kiel glaciaĵo? Pico? Miksopoto? Lukumo? Kapsiketa polpo? Io alia?
  • Kun kia muziko ĝi estas kongrua?

3. Estu kritika

(Tamen, ne estas urĝo por tio!)

Estas tenta diri, “Mi konas malbonan arton kiam mi vidas ĝin.” Tamen, problemoj venas kiam ni ne havas kriteríojn. Ni klopodu kune taksi artaĵon:

Vidu la pentraĵon suban.

4. Michel Keck Between bad and worse (2009) Collection of the artist
4. Michel Keck Between bad and worse (Inter malbona kaj pli malbona) (2009) Kolekto de la artisto

Ni ekzamenu ĝin laŭ la tri ĉefaj celoj: figuri, esprimi kaj krei:

    • Ĉu la artisto celis figuri parton de la la reala mondo? Ne.
    • Ĉu la artisto celis esprimi sentojn? Eble, sed kiajn sentojn? Estas tre malfacile diri.
    • Ĉu la artisto celis krei plaĉan komponaĵon? Supozeble.

La du flankoj de komponado estas: intereso (por ne tedi la rigardanton), kaj unueco (por ne konfuzi la rigardanton).

Ĉu la pentraĵo havas intereson? Jes, ja. Ĝi havas multajn diversajn kolorojn, formojn, markojn ktp. Sed, bedaŭrinde, ĝi ne havas multe da unuecon – ĝi aspektas kiel tri aŭ kvar pentraĵoj kungluigitaj.

Jen alia ekzemplo, ne-abstrakta:

5. Ethel Carrick La marée haute à Saint-Malo (ĉ. 1911-12) AGNSW. Aĉetita per mono donita de la Fonduso Gleeson O’Keefe 2009

Denove, ni taksu la artaĵon laŭ la tri celoj:

  • Ĉu la artisto celis figuri? Jes.
  • Ĉu la artisto celis esprimi? Jes, verŝajne sentojn de vivĝojo.
  • Ĉu la artisto celis krei? Jes.

Ĉu la pentraĵo figuras bone parton de la reala mondo? Nu, ni rekonas la objektojn, sed notu la linian perspektivon: la malapera punkto estas sub la horizonto!

Ĉu la artisto kreis unuecon? Plaĉan komponaĵon? Eble la blu-verda akvo en la maldekstra flanko ne rilatas sufiĉe kun la cetero de la pentraĵo.

Kiel bone la pentraĵo esprimas senton? Ni supozas ke la artisto celis esprimi la vivĝojon de tago apud la maro, sed kion vi opinias pri la granda ŝtona muro? Ĉu vi pensas ke ĝi eble kontraŭas la malpezan, aeran senton de la temo?

Fojfoje, estas pli facile taksi kiam oni havas rilatan artaĵon por kompari. Vidu la du pentraĵoj de floroj (bildoj 6 kaj 7).

Maldekstre: 6. William Buelow Gould Floroj kaj fruktoj 1849 AGNSW. Dekstre: 7. Henri Fantin-Latour Floroj kaj fruktoj 1866 AGNSW

Ĉu vi opinias ke la dekstra pentraĵo estas pli konvinka? Notu kiel la ombroj mankas sub la prunoj en la maldekstra pentraĵo!

Kiu pentraĵon havas pli bonan komponadon? Eble la maldekstra pentristo (Gould) ne povis decidi kion fari kun la supra, dekstra angulo?

Resumo

  • Viaj personaj reagoj havas valoron.
  • Artaĵoj havas informojn kaj internajn kaj eksterajn. Serĉu unue tiom multe da interna informo kiom eble.
  • La valoro de viaj personaj reagoj, plus la kapablo trovi internan informon plibonigas memfidon.
  • Estetika vido (tio, kion arto nutras) ne estas la sama kiel traviva vido.
  • Estetika vido estas vidi sendepende de tio, kion vi scias.
  • Por aprezi artaĵon, rigardu atente kaj nejuĝeme, poste reagu kaj rilatu, kaj fine, estu kritika. Ne transalti paŝon, sed hasto ne necesas por la paŝo ‘estu kritika’.
  • Donu al arto tempon.
  • Ne forgesu ‘danci’! …
8
8. Juna knabino pozanta antaŭ pentraĵo. Fotisto Kirsty Kelly. Pli da informo

Solvoj

  • “S”: spegulaj surfacoj, strioj, subtaso, suker-kubo. “T”: tablo, tuko, taso, telereto.
  • La formoj estas (de la supra, maldekstra angulo):
    – Blanka spaco inter la mezaj du objektoj kaj iliaj ombroj, kaj la dekstraj du objektoj kaj iliaj ombroj.
    – Unu spegulaĵo sur la kruĉo.
    – Dekstra duono de la ombro kaŭzita de la glaso kun la citrono.
    – Videbla parto de la ombro kaŭzita de la maldekstra taso kaj subtaso.
  • La lumo venis de lampo de antaŭ la tablo.
  • La ombro de la kruĉo ŝajnas kuŝi sub la taso kaj subtaso antaŭ ĝi; kaj la strioj malantaŭ la kruĉo estas nekontinuaj (imagu ke la kruĉo malaperis). Tiuj du faktoj montras ke la artisto valoris komponadon pli ol realismon.

[Ankaŭ vidu Pri art-aprezado.]