Ĉu vi (mi) vakciniĝu kontraŭ KOVIM-19?

Pluraj homoj, kiujn mi konas, parolas kontraŭ la nuna “vakcina devigo” (angle “vaccine mandate”), kiu estas la postulo, ke iuj privilegioj – ekzemple manĝi en restoracio – estu disponeblaj nur por tiuj, kiuj estas plene vakcinitaj. Tiuj argumentoj baziĝas sur tri ĉefaj punktoj:

  1. La devigo pri vakcinado estas diskriminacia, kiel ia medicina rasapartismo
  2. La vakcinoj estas nesekuraj, aŭ almenaŭ nesufiĉe provitaj
  3. La TGA (Therapeutic Goods Administration = Terapia Var-administrado) estas sekrete regata de “Granda Farmako” (“Big Pharma”).

Tamen, antaŭ ol mi respondos al tiuj punktoj, mi volas doni personan respondon.

Eĉ mi komence iomete hezitis pri AstraZeneca, la sola vakcino havebla por mi tiutempe, pro raportoj pri sangokoagulaĵoj kiel kromefiko. Tamen mi poste eksciis, kion diras multaj fidindaj fakuloj pri epidemiologio kaj imunologio. La grandega interkonsento estis, ke la risko de gravaj malfavoraj kromefikoj de AstraZeneca estis multege pli malgranda ol la risko iĝi infektata de KOVIM-19 kaj tiel grave malsaniĝi. (Parenteze, homoj kutime ne lerte agas instinkte laŭ relativaj probabloj; tial prosperas la vetluda industrio kaj tial ekzistas superstiĉo. Do, ni devas pensi tre racie pri tiaj aferoj.)

Do, mi decidis akiri AstraZeneca, pro amo:

  • por miaj amatoj (mia edzino, miaj infanoj, miaj genepoj, miaj gefratoj kaj miaj karaj amikoj)
  • por mi mem
  • por mia komunumo kaj, preter tio, la homaro.

Nun mi respondos al tiuj tri argumentoj kontraŭ la vakcina devigo:

1. (“Ĝi estas diskriminacia.”)
Ĉi tio estas falsa ekvivalento. Diskriminacio (rasa, genra, aĝa, laŭ seksa orientiĝo ktp) baziĝas sur aferoj ekster onia regado. La afero kutime nomata “vakcina devigo” estas nur kondiĉo: Oni nur rajtas fari A-n se oni havas B-n. Ekzemple:

Oni nur rajtas stiri aŭton, se oni sukcesis en testo pri stirado kaj pagas por permesilo.
Oni nur rajtas labori en malsanulejo, se oni havas aktualan hepatitan vakcinadon.

2. (“La vakcinoj estas nesekuraj, aŭ almenaŭ nesufiĉe provitaj.”)
Estas vere, ke vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 disvolviĝis multe pli rapide ol antaŭaj vakcinoj. Tamen, ĉi tiuj vakcinoj estis transprenitaj pli ol 3,7 miliardojn da fojoj tutmonde. Tio estas la plej granda medicina provo en la historio.

3. (“La TGA estas sekrete regata de ‘Granda Farmako’”.)
Tio estas unu el multaj teorioj pri konspiroj. Tamen, kiel montris D-ro David Grimes, de la Universitato de Oksfordo, plej multaj konspiroj estas matematike ne realigeblaj. Ekzemple, se ekzistus komploto de ”Granda Farmako” kaŝi kuracon kontraŭ kancero, tio estus elmontrita post ĉirkaŭ 3,2 jaroj, pro la nombro da homoj postulataj por teni ĝin sekreta (www.bbc.com/news/science-environment-35411684). Krome, ne ekzistas tia komploto “Granda Farmako”. Estas nur pluraj kompanioj, kiuj konkuras kontraŭ unu la alia.

Se rifuzi vakciniĝi tuŝus nur la homon ne vakcinatan, tio estus en ordo. Tamen, plej multaj homoj – inkluzive de tiuj nevakcinitaj – vivas en socio kaj havas reton de familio kaj amikoj. Se mi rifuzus vakciniĝi (sen valida medicina kialo), mi riskus aliajn. Se, sekve de tio, mi malsaniĝus pro KOVIM-19, aŭ eble mortus, tio terure efikus al tiuj, kiujn mi amas.

Do, konklude, esti vakcinata estas ago de amo.

[Foto farita de Mika Baumeister per Unsplash]