Esperanto

Kio ĝi estas?

La internacia planlingvo Esperanto estis lanĉita la 26-an de julio, 1887. Ĝi estis farita por ebligi facilan komunikadon inter homoj tutmonde. Ĉar ĝi estis farita specife por ĉi tiu celo, Esperanto estas lernebla tre rapide.

Fakte, Esperanto estas la plej facila el ĉiuj vivantaj lingvoj. Tamen ĝi estas riĉa lingvo: oni povas vere esprimi ĉion per ĝi. Tamen, ĉar ĝi estas konstruita sur malgranda nombro da reguloj kaj strukturoj, oni povas lerni ĝin en tre malmulta tempo. Tuj post enkonduko al la lingvo, komencantoj rapide ekeksperimentas kun sia unua frazo en Esperanto.

Ĝi nun estas parolata en pli ol 100 landoj, de milionoj da homoj. (Ĝi fakte nun estas la plej vaste parolata planlingvo en la mondo.)

Kiel mi povas uzi ĝin?

Kursoj en Esperanto, daŭrante de semajnfino ĝis pluraj semajnoj, okazas en multaj partoj de la mondo dum la tuta jaro. Tamen, por multaj, lerni per la interreto (aŭ almenaŭ per komputilo) estas plej facile por komenci:

Duolingo estas senpaga lingv-edukada metodo (elektita de Apple kiel Apo de la Jaro 2013 por iPhone, kaj de Google kiel Plej Bona de la Bonaj por Android en 2013 kaj 2014).

Lernu! havas senpagajn retajn kursojn taŭgajn por ĉiu nivelo de kompetenteco. Ĝi havas interretan babilejon, do oni povas praktiki Esperanton kun aliaj studentoj.
Oni ankaŭ povas elŝuti la senpagan programon, Kurso de Esperanto. (Funkcias per Windows, Linux kaj Mac.)

Por renkonti aliajn proksimajn Esperanto-parolantojn kaj -lernantojn (bone por praktiko!), ekzistas senpaga apo (por iOS aŭ Android) nomita Amikumu.

Kiel mi povas uzi ĝin?

Jen nur kelkaj el la manieroj per kiuj Esperanto povas esti utila al vi:

  • Komuniku kun homoj el diversaj landoj kaj kulturoj, samtempe, sen esti malhelpita de lingvaj baroj, kaj kiel egalulo
  • Malkovru aliajn kulturojn per aliro al vasta fonto de revuoj, ĵurnaloj kaj libroj tradukitaj rekte de ĉiu grava nacia lingvo, kaj ankaŭ originala literaturo en Esperanto
  • Ĝuu malmultekostan vojaĝadon, danke al “Pasporta Servo” – tutmonda reto de volontaj gastigantoj kiuj proponas senpagan (aŭ preskaŭ-senpagan) loĝadon por esperantistoj
  • Aliĝu al internaciaj renkontiĝoj kaj festivaloj, kun prezentoj en Esperanto, kaj ankaŭ multaj aliaj naciaj lingvoj
  • Aliru al internacia reto de spertaj en preskaŭ ĉiu profesia kampo: ĉiu membro de la Universala Esperanto-Asocio havas senpagan aliron al listo de centoj da specialistaj ‘delegitoj’

Esperanto estas…

Por pli da informoj (en la angla) pri Esperanto, elŝutu la senpagan libreton: Discover Esperanto (PDF, 24 paĝoj, 3 MB)

Vidu blogaĵojn en la kategorio ‘Esperanto’