Argumento por la ekzisto de “la animo”

Ĉi tie, “animo” signifas ion ekster mia korpo, kiu tamen estas esenca parto de “mi”.
Mi uzos la metodon Reductio ad absurdum (“redukto al la absurdo”): mi supozos la malon de tio, kion mi penas pruvi. Se tio gvidos al absurda rezulto, mi povos konkludi, ke la originala supozo estis falsa.

1. Supozo: Mi estas nur organizita kolekto da materialoj (atomoj, molekuloj, ĉeloj, ktp).
2. Do, tio, kion mi nomas “miaj pensoj”, estas nur sinsekvoj da elektrokemiaj ŝanĝoj en mia cerbo.
3. Ĉiuj kredoj estas pensoj.
4. Do, kredo estas sinsekvo da elektrokemiaj ŝanĝoj en la cerbo.
5. Ĉi tiuj elektrokemiaj ŝanĝoj estas kaŭzitaj de eksteraj eventoj en la pasinteco (plus iom da kvantuma hazardo).
6. Do, miaj kredoj (inkluzive de mia originala supozo) ne vere konektiĝas kun la efektiva vero pri la universo.
7. Jen absurdo. [Kiel CS Lewis skribis: “Oni ne povas havi pruvon, ke neniu pruvoj gravas.”]
8. Tial, ekzistas io pli pri “mi” ol mia fizika korpo, kiun oni eble identigas kiel “la animo”.