Ĉu la granda debato pri klimat-ŝanĝo devas daŭri senfine?

Ne mankas homoj, kiuj deklaras, ke klimat-ŝanĝo estas reala kaj, se ni ne agos rapide kaj decide, la mondo iros al nekontraŭigebla katastrofo. Aliflanke, ne estas malfacile trovi tiujn, kiuj kontraŭas tiun vidpunkton, ĉu skeptike (asertante, ke la pruvoj estas nekonkludeblaj) aŭ certe (asertante, ke tute ne ekzistas pruvoj). Interese, tiuj de ambaŭ flankoj diras, ke ili povas trovi “spertulojn”, kiuj subtenas ilin. Do, kion ni devus kredi kaj, pli grave, kion ni devus fari?

Multaj homoj argumentas per statistikoj pri la nombro da sciencaj artikoloj ambaŭflankaj. Kompreneble la kvalifikoj kaj reputacio de ĉiu sciencisto, kiu prezentas pruvojn – kaj eltiras konkludojn el tiuj pruvoj – estas gravegaj por decidi kiom da atento li aŭ ŝi indas. Sed eĉ tiujn estas malfacilaj determini. Kutime oni ĉefe konsideras ties famon (ekz-e David Suzuki aŭ Tim Flannery). Plue, onia opinio estas ofte plejparte decidita antaŭ ol oni ekzamenos pruvojn aŭ argumentojn, bazite sur ĝeneralaj politikaj kaj ideologiaj kredoj.

Do, ĉu la solvo estas, ke ni ĉiuj faru universitatajn kursojn en klimatologio kaj ne decidu ĝis ni atingos almenaŭ doktoran nivelon kaj povos ekzameni kaj kompreni la pruvojn per ni mem? Aŭ, ĉu ni uzu bazan kritikan rezonadon, kaj iajn ajn informojn kaj komprenojn nun disponeblajn al ni?

Ni devas unue priskribi la aferon klare kaj precize. La demando ne estas “Ĉu la tera klimato vere ŝanĝiĝas?” sed “Ĉu homa agado faras rimarkeblan kaj negativan efikon sur la tera klimato?” Se la klimato fakte ŝanĝiĝus, sed ĝi estus parto da granda natura ciklo, tiuokaze, kvankam estus bedaŭrinde, ne necesus ŝanĝi nian konduton rilate al karbon-eligado.

La veto de Pascal

Blaise Pascal, franca filozofo de la 18-a jarcento, faris interesan kontribuon al la tiutempa filozofia debato pri la ekzisto de Dio. Li rigardis, ne la pruvojn, sed la konsekvencojn de kredi, aŭ ne kredi. Pascal prezentis kvar eblecojn, bazite sur ĉu aŭ ne Dio ekzistus kaj ĉu aŭ ne oni kredus je Dio: Se Dio ekzistus sed oni ne kredus, oni estus punata per eterna damnigo. Se Dio ekzistus kaj oni ja kredus, oni estus rekompencata per eterna vivo en la ĉielo. Se oni kredus je “Dio” sed neniu tia estulo fakte ekzistus, onia pieco estus “malŝparita”, tamen aliflanke, ekzistus nek rekompenco nek damno post morto. Fine, se oni estus ateisto kaj oni pravus (t.e., ne ekzistas Dio), oni simple vivus por oni mem kaj morto estus fina, kiel oni atendis.

Do, simile, ni supozu, ke oni ne povus decidi la veron pri klimat-ŝanĝo. Tio donas al ni la jenajn kvar eblecojn:

Ago A. Se homa agado kaŭzas klimat-ŝanĝon B. Se homa agado NE kaŭzas klimat-ŝanĝon
1. Faru nenion • Tutmonda katastrofo • Neniu ŝanĝo
2. Fari ion
(redukti CO2-eligadon, ktp)
• (Espereble) katastrofo evitata, aŭ malgrandigata • Poluaĵo malgrandigata
• Iom da nenecesa elspezo
• Iom da nenecesa timo

Parenteze, unu granda problemo pri la origina veto de Pascal estas, ke diri, “Mi nun kredas je Dio,” ne estas same kiel reala kredo je Dio.(Oni supozas, ke Dio konus la diferencon inter la du!) Tamen, neniu simila problemo ekzistas se oni aplikas la saman ĝeneralan principon al la afero de klimat-ŝango.

Do, eĉ se oni supozus, ke klimatologoj estus pli-malpli egale dividitaj laŭ siaj opinioj, eĉ se oni supozus, ke la pruvoj estus vere nekonkludeblaj (ne nur la normala, scienca necerteco), tiuokaze la relativaj konsekvencoj estus ege neegalaj. La du negativoj, indikitaj en la ĉeloj A1 kaj B2 supre, estas: katastrofa unuflanke, kaj nur malkomforta kaj maloportuna aliflanke. Laŭ mi, la elekto estas klara.

(Notu: Tio baziĝas sur angla-lingva afiŝo en mia forlasita, tamen ankoraŭ aktuala blogo, Some thoughts about…, de 2009. Tamen, mi kredas, ke ĝi estas tiel trafa kiel iam ajn. Verŝajne pli.)