Recenzo de libro “Complete Esperanto”

kovrilo de libro “Complete Esperanto”Kiam mi eklernis Esperanton en 1970, interretaj kursoj ne ekzistis. Por lerni lingvon, oni aŭ lernis vizaĝ-al-vizaĝe de instruisto aŭ uzis libron (eble kun akompananta vinila disko por prononco). Ĉar mi tute ne sciis, kie trovi iun, kiu povus instrui aŭ eĉ paroli Esperanton, mi lernis el libro, specife Esperanto de Cresswell kaj Hartley (2-a eldono, 1968), unu el la fama serio Teach Yourself Books. La metodo estis tradicia sed efika. Ĝi instruis gramatikon, sed sen ŝarĝi min per gramatika terminologio aŭ tro multaj konceptoj tro frue. Aliaj libroj uzas ĉi tiun bazan metodon, kun diversaj gradoj de sukceso, inkluzive de Step by Step in Esperanto de Butler kaj The Esperanto Teacher de Stuttard. Aliaj libroj uzis la “rektan” metodon, per kiu ĉiuj (aŭ plejpartoj) el la materialo estas en Esperanto. Unu tia libro, kiun mi poste uzis kiel lernolibron kune kun lecionoj ĉe Esperanto-Domo en Sidnejo en la 1980-aj jaroj, estis la ofte amuza A practical course in Esperanto de Szilágyi.

Nun nova libro eldoniĝis: Complete Esperanto de Tim Owen kaj Judith Meyer. Kvankam eldonita sub la nomo “Teach Yourself”, ĝi tute ne estas ĝisdatigita versio de la antaŭa verko de Cresswell kaj Hartley. En dek ok ĉapitroj, plus gramatika resumo kaj baza vortprovizo (Esperanto al la angla kaj inverse), ĝi donas al la leganto la eblecon progresi de plena komencanto al iu kun meza flueco (nivelo B2 de CEFR: Komuna Eŭropa Kadro de Referenco por lingvoj).

La libro uzas tion, kion ĝi nomas “Malkovran metodon” (Discovery method), kiu signifas, ke la legantoj estas kuraĝigataj malkovri signifojn kaj skemojn per si mem, por ke ili retenu pli da tio, kion ili lernis. Ĝi ankaŭ havas akompanajn sondosierojn, kiujn oni povas aŭskulti interrete, aŭ per la apo Teach Yourself.

Post Leciono 5 de la originala Teach Yourself Esperanto de Creswell kaj Hartley, estas la jena: “Imagu, ke unu bonan tagon vi prenas vian matenan gazeton kaj eltrovas, ke ĝi tute transformiĝis en Esperanton! Ĉiu posta leciono uzos kiel bazo tipan artikolon prenitan de ĉi tiu imaga gazeto…“ Kiel alloga estas ĉi tiu revo—ke Esperanto estas adoptita kiel lingvo por ĉiutaga uzo—Owen kaj Meyer sekvas alian metodon. Multaj ekzemploj en la libro uzas realan Esperanto-kulturon kiel la kuntekston, ekzemple Universalajn Kongresojn. Fakte, ĉi tio provizas iom el la humuro de la libro. Ekzemple, sur paĝo 242, oni petas la leganton traduki la jenajn frazojn (“kiuj povus esti utilaj dum via sekva Esperanto-Kongreso”!) en Esperanton:

a. I don’t like the rhythm and melody of this song.
b. It’s too loud.
c. The guitarist is awful.
d. I would prefer to listen to the other singer.
e. It would be quieter somewhere else.
f. I’d avoid this concert; he sings terribly.
g. Sorry, I misheard because of the noise.*

Tra la libro estas multaj konsiloj pri Esperanto-kulturo, multaj utilaj esprimoj kaj multaj eblecoj por la leganto ekzerci kaj provi sin.

Unu ebla problemo por iuj legantoj estas, ke la sondosieroj foje estas ne nur helpaj sed necesaj: iuj el la ekzercoj fakte postulas aliron al ili.

Tamen, ĉi tio estas tre bona enkonduko al Esperanto kaj Esperantujo por komencanto, kaj havinda ilo por iu ajn, kiu deziras fortikigi sian majstradon en la lingvo.

Complete Esperanto
Verkis: Tim Owen kaj Judith Meyer
Eldonis: Teach Yourself (Hodder and Stoughton), Britio, 2018
ISBN: 9781473669185

Interesa parentezaĵo: Unu el la verkistoj, Judith Meyer, estas skipano de Amikumu. Fakte, estas malgranda reklamo sur la malantaŭa kovrilo: “Find Esperanto speakers nearby with the Amikumu app.”

 
*
a. Mi ne ŝatas la ritmon kaj melodion de ĉi tiu kanto.
b. Estas tro laŭte.
c. La gitaristo estas aĉa.
d. Mi preferas aŭskulti la alian kantiston.
e. Estus pli trankvile aliloke.
f. Mi evitus ĉi tiun koncerton; li kantas aĉe.
g. Pardonu, mi misaŭdis pro la bruo.

[Originale eldonita en Esperanto sub la Suda Kruco, oficiala organo de Aŭstralia Esperanto-Asocio]