La graveco de “malpleneco” en arto (kaj muziko)

Maldekstre: Johannes Vermeer, ‘Virino leganta leteron’ c. 1663
Dekstre: Pieter de Hooch, ‘Internsceno kun virino apud tolŝranko’ 1663
(ambaŭ de Riksmuseum)
Painting by Vermeer Painting by de Hooch

Mi ĵus aŭskultis la pianiston, Lang Lang, ludantan Robert Schumann, Kinderszenen (Scenoj el Infanaĝo), Op. 15: N-ro 7, Träumerei (Tagsonĝo) (aŭskultu eltiraĵon, malsupre) kaj mi miris pri la esprima potenco de la paŭzoj en la muziko, pligrandigitaj bele kaj sensitive de Lang Lang. Ĝi kaŭzis min pensi pri la arto de Vermeer. Kial Vermeer estas tiom pli fama ol, ni diru, de Hooch, sia samtempulo, kiu ankaŭ pentris scenojn de ĉiutaga hejma vivo? Rigardu la pentraĵojn suprajn. Ambaŭ artistoj elstaras pri realismo. Ambaŭ pentraĵoj havas interesajn historiajn detalojn, kaj ĉiu sugestas rakonton malantaŭ la glaciiĝinta momento. Sed, kompare al la pentraĵo de Vermeer, tiu de de Hooch ŝajnas tro plenplena. Tiu de Vermeer, aliflanke, donas al ni adekvatajn spacojn por niaj okuloj ripozi, por kontempli la proporciojn kaj la rilatojn inter la koloroj, teksturoj kaj tiel plu.

Simile, kiam mi aŭskultas Träumerei de Schumann, je ĉiu tempo ke estas ripozo (iuj relative longaj), en mia menso mi aŭdas la eĥojn de la muziko, kiun mi jam aŭdis. Ĝi estas mirinda ekzemplo de la kunlaboro inter la komponisto kaj aŭskultanto; aŭ, en la kazo de Vermeer, inter la artisto kaj spektanto.