Kiel rigardi pentraĵon

Mi antaŭ nelonge relegis bonegan libron verkitan de Justin Paton (kuratoro de nuntempa arto ĉe la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio), “How to look at a painting” (Kiel rigardi pentraĵon). Proksime al la fino de la libro li donis tre utilajn konsilojn per dek punktoj, kiujn mi volas dividi kun vi.

1. Respektu la aĵon.

2. Malrapidu. Unu pentraĵo bone vidata estas pli bona ol dekoj vidataj ŝvitige kaj frustre.

5. Tamen rigardu tiom da pentraĵoj kiom vi povas, kaj poste serĉu pli. Ju pli plena estas via mensa bildbanko per memoritaj pentraĵoj, des pli riĉaj estos viaj respondoj al novaj pentraĵoj.

4. Dum vi rigardas pentraĵon, antaŭ ol vi respondos al la demando ‘Kion mi pensas?’ provu ‘Kion mi rimarkis?’ Neniuj opinioj sen observoj.

5. Se ŝajna manko ĝenas vin – ne sufiĉa koloro, ne sufiĉa figurado – provu ŝanĝi la dubon en demandon. Kion artisto gajnus per perdo de tiuj aferoj? Kion li aŭ ŝi invitas vin rimarki en tiu manko? Vi eble sentas, ke aspektoj de pentraĵo, antaŭe ne rimarkitaj, aperos per nova akreco.

6. Serĉu verkistojn kiel gvidantojn tra tiu fremda lando, la pasinteco. Provi imagi vian vojon en la vivo de pentraĵo sen imagi la tempon kaj lokon, kiuj produktis ĝin, similas al provi kompreni fiŝon sen konsideri akvon. Kaj ne atentu tiujn, kiuj diras, ke ili ne legas pri pentraĵoj ĉar la vortoj malhelpas. Ili devis uzi vortojn por diri tion al vi, ĉu ne?

7. Se artaĵo ne ŝajnas esti por vi, provu imagi la homon, por kiu ĝi estas. Almenaŭ, vi paŝus el la cirklo de viaj kutimaj gustoj. Vi eĉ eble ĝuos la sperton tie.

8. Je iu ajn tempo, la kvanto da averaĝa aŭ vere aĉa arto superas la alian specon per timinda proporcio. Se artaĵo donas al vi nenion, ne estas hontinde turni vian dorson. Memoru, tamen, ke se vi ne vadus de tempo al tempo tra la malaltoj de arto, vi apenaŭ povus rimarki la altajn.

9. Fidu viajn proprajn impresojn. Infanoj ofte diras precizegajn komentojn pri pentraĵoj ĉar ili ankoraŭ ne estas instruitaj malfidi siajn unuajn impresojn kaj spontaneajn ide-asociojn. Elprenu la signifon de tio, kion vi jam vidas, prefere ol turmentiĝi pri nevideblaj signifoj.

10. Fidu la pentraĵon. La plej bona konsilo pri kiel rigardi specifan pentraĵon plej ofte estas tie en la pentraĵo.