Kio faras arton esti arto?

Jonathan faligas rubaĵon sur la galeri-plankon

Mi kreas verkon de “arto” per turni skatolon da rubaĵo supro-malsupren en arta muzeo.

Se mi lasus ĝin tie kaj revenus unu tagon poste, ĉu vi pensas ke ĝi estus ankoraŭ tie?

Kial ne? Kiuj estus preninta ĝin? Nek la direktoro, nek la kuratoroj… sed la purigistoj! La purigistoj devus decidi ĉu ĝi aspektas kiel oni intencis ĝin esti tie.

Do, por esti rigardata kiel “arto”, mia verko bezonas “intencitecon”.

Jonathan metas kadron ĉirkaŭ la rubaĵo

Kadro helpas la ‘intencitecon’ de artaĵo: ĝi enhavas la artaĵon, kaj agas kiel barilo por disigi la specialan (arton) de la ordinaraj (ne-arto). Etiketo ankaŭ povus helpi. Sed artaĵo vere bezonas pli, ekzemple: aranĝadon, selektadon kaj ripetadon.

Jonathan imitas la simetrion de artaĵo per sia korpo

Unu bona maniero por doni al artaĵo ‘intencitecon’ estas simetrio (eĉ se ĝi ne estas perfekta): la aĵoj maldekstraj ekvilibrigas la aĵojn dekstrajn.

Jen mi imagas kiel la pentraĵo “Nova realeco” povus esti pentrita.

Jonathan montras kiel gesta, abstrakta pentraĵo eble estus pentrita

Sed estas tre verŝajne, ke la artisto devis provi plurfoje, ĉiun fojon sur freŝa tabulo, antaŭ ol atingi la ĝustan efikon. Se tio veras pri tiu pentraĵo, dum kiom da tempo la artisto pentris ĝin? Unu minuto? Tago? Monato?