Speciala T-ĉemizo

Inter la 8-a kaj la 12-a de januaro 2022, mi partoprenis retan Esperanto-kongreson (por Aŭstralio kaj Nov-Zelando, sed ni havis homojn el la tuta mondo). En la lasta tago okazis sesio nomata “Montru kaj rakontu”. Ĉiu, kiu volis, povus paroli pri objekto en sia hejmo, kiu havas ian personan signifon por si. Mia objekto estis T-ĉemizo.

Mia objekto estas tiu T-ĉemizo, kiu havas, sur la antaŭo, la vortojn “weird church, Cumberland BC”, kaj, sur la malantaŭo, “Spiritual growth for weird folk”. Mi tradukus tiujn kiel “kurioza eklezio, Cumberland, Brita Kolumbio” kaj “Spirita kresko por kuriozuloj”.

Iuj el vi jam scias, ke miaj du filinoj, kaj nepino, loĝas en Kanado, en malgranda urbo en Vankuvera Insulo. Mi kaj mia edzino, Wanda, ofte vizitis ilin (tamen kompreneble ne de post la komenco de la pandemio). Ĉiun viziton, ni regule iris al diservoj ĉe proksima preĝejo, Cumberland United Church (Unuigita Eklezio de Cumberland). Tamen, en 2017, pro tro malgranda eklezianaro, la diservoj finiĝis kaj la preĝejo fermiĝis.

Je la komenco de 2021, ni vidis en Facebook, ke alia, malgranda eklezio ekuzis la saman preĝejon sed, pro KOVIM-19, ĉiuj ĝiaj diservoj okazis per Zoom. La nomo de la eklezio estis – jes – Weird Church (Kurioza Eklezio). Tamen, ĝi ne havas strangajn kredojn. Fakte, ĝi havas pastron, virinon, kiu estis ordinita en la Unuigita Eklezio de Kanado. Ĝi estas tute inkluzivema: Ĉiu estas bonvena, ĉu kredanto aŭ ne, senkonsidere de aĝo, sekso, seksa orientiĝo, raso aŭ io ajn.

Do, unu lundon en januaro, pasintjare, je la 11-a antaŭtagmeze, ni partoprenis nian unuan diservon de Weird Church, kiu okazis dimanĉon, je la 4-a posttagmeze en Cumberland, en Kanado. Kaj baze, ni partoprenis ĉiusemajne post tiam. Ni sentas, ke tio vere estas nia eklezio – ni estas membroj, malgraŭ ke ni loĝas milojn da kilometrojn for!

(Tiuj, kiuj partoprenis la “alternativan diservon” dimanĉon, eble interesiĝos scii, ke mi bazis multe da ĝi sur miaj spertoj en Weird Church.)

En Majo, Weird Church produktis specialajn T-ĉemizojn, kaj niaj filinoj decidis sendi du T-ĉemizojn kiel naskiĝtagaj donacoj. Mi vere ĝojis, kiam estis sufiĉe varme por mi surhavi la mian.

Kiam ni anoncis, ke ni vojaĝos al Kanado en Junio ĉi-jare (se la pandemio ebligos tion) la aliaj membroj multe ekscitiĝis. Do nun, ni havas alian kialon por antaŭĝoji nian sekvan viziton. Kaj ni certe surhavos niajn T-ĉemizojn tie.