Bela Esperanta lulkanto

jubila-terrigal-2015

Mia koruso, Jubila Singers, kantis belan lulkanton en Esperanto dum prezentado la 13-an de septembro, kvankam mi estas la sola membro kiu parolas Esperanton. Ĝi titoliĝas “Dolĉa Vent’”.

Ludi

Jen la teksto (verkita de G.L. Browne, bazita sur anglalingva originalo de Alfred Lordo Tennyson):

Dolĉa vent’, dolĉa vent’ el okcidenta mar’,
Vent’, vent’, spiro, sent’, el okcidenta mar’!
Super la ondoj iru ĝi,
Blovu la patron tien ĉi –
Hejmen trans bluondar’:
Pace dormu vi, dolĉe dormu vi nun.

Dormu nun, dormu nun sur la patrina sin’,
Nun, nun, sub fea lun’, patro revenas nin.
Veloj arĝentaj el forokcident’
Portas lin hejmen al orient’,
Ame li prenos vin:
Pace dormu vi, dolĉe dormu vi nun.

(Muziko verkita de Joseph Barnby)
Dankon al Alan Bishop pro la provizado de la partituro.
Dankon al Christine Lindsay pro la sonregistrado kaj foto.