Rakontisto: Iam en Ĉinio estis lerta inkopentristo, speciale famega por liaj figuroj de floroj, kiuj estis venditaj por tre altaj prezoj. Li havis amikon. Unu tagon la artisto kaj lia amiko paroladis.
Pentristo: Vi estas bonega amiko al mi dum multaj jaroj. Mi pentros por vi pentraĵon kaj donos ĝin al vi.
Amiko: Ĉu vere?
Pentristo: Jes, certe. Pentraĵon pri kiu, vi ŝatus?
Amiko: Pri floroj, kompreneble.
Pentristo: Do, pri floroj ĝi estos.
Amiko: Dankon. Mi tre ekscitiĝas.
Pentristo: Ne dankinde.
Rakontisto: Semajno pasis kaj la amiko scivolis kiam la promesita pentraĵo estus preta, sed li diris nenion. Alia semajno pasis kaj ankoraŭ pentraĵo ne aperis. Tiam, post monato, la amiko demandis al la artisto:
Amiko: Pardonu min, mi ne riproĉas vin, sed ĉu vi memoras la pentraĵon kiun vi promesis al mi?
Pentristo: Ho, kompreneble. Mi laboradis pri ĝi ekde mi promesis ĝin. Kiom da tempo daŭris? Ĉu tri semajnojn?
Amiko: Unu monaton.
Pentristo: Unu monaton, ĉu?
Amiko: Jes, sed ne gravas. Kompletigu ĝin kiam ĝi kompletos. Ne rapidu.
Rakontisto: Sed enkore, la amiko ja malpaciencis. Pasis alia monato – ankoraŭ ne pentraĵo. Pasis du pliaj monatoj. Fine, entute ses monatoj pasis. La amiko ne povis bridi sin. Li vizitis la pentriston ĉe lia domo.
Amiko: Saluton. Mi nur scivolas ĉu la pentraĵo estas kompleta.
Pentristo: Preskaŭ, preskaŭ. Fakte, mi kredas ke mi povas fini ĝin dum vi atendos. Restu ĉi tie; mi revenos.
Rakontisto: La pentristo iris en alian ĉambron kaj revenis post minuto kun papero, peniko, inkbastono, ŝtona bloko kaj akvo. Li instalis sin ĉe malgranda, malalta tablo. Li gutigis akvon sur la ŝtonan blokon kaj frotis ĝin per la inkbastono ĝis nigra inko aperis. Tiam, li mallevis la penikon en la inkon kaj metis ĝin super la papero. Li paŭzis momente… kaj ekpentris. Lia mano, kaj la peniko, moviĝis rapide kaj lerte. Post malpli ol du minutoj figuro de orkideo aperis sur la papero. Ĝi estis majstroverko.
Pentristo: Jen via pentraĵo.
Amiko (mirege): Dankon, Sed, sed… vi atendigis min dum ses monatoj por ke mi ricevu la finitan pentraĵon, sed vi faris ĝin dum malpli ol unu minuto! Kial? Mi ne komprenas.
Pentristo: Sekvu min.
Rakontisto: La pentristo gvidis sian amikon en la alian ĉambron, sian atelieron. Tie, sur la granda labortablo kaj sur ĉiu muro estis pentraĵoj, entute centoj kaj centoj da pentraĵoj, kaj ĉiu estis figuro de orkideo.
Pentristo: Ĉiun pentraĵon mi pentris dum du aŭ tri minutojn, sed neniu estis sufiĉe bona por doni al vi. Sed mi sentis ke hodiaŭ mi estus preta, ke mi povus pentri la pentraĵon kiun mi deziris doni al vi.
Rakontisto: Do, la demando estas, kiel longe daŭris la kreado de la fina pentraĵo? Ĉu malpli ol du minutojn aŭ ses monatojn? Aŭ eĉ, la tutan vivon de la pentristo ĝis tiam? Vere, artisto ne povas krei sian milan artaĵon sen fini naŭcent naŭdek naŭ artaĵojn antaŭe.
Bildo: XU Dalun (Ĉinio) Orkideo 1809. Donaco de S-ro Sydney Cooper 1962. Kolekto de Art Gallery of NSW, Sydney, Aŭstralio
Vidu ĉe la retejo de AGNSW >>