La unua Esperanto-muzeo en Ĉinio malfermiĝas

Originale eldonita en la angla ĉe English.news.cn 2013-11-18 17:55:49

JINAN, 18 nov (Xinhua) – la unua Esperanto-muzeo en Ĉinio oficiale malfermiĝis post pli ol du jaroj de konstruado por promocii la “universalan lingvon”.

La Esperanto-Muzeo, en Universitato Zaozhuang en Provinco Ŝandong de orienta Ĉinio, malfermiĝis sabaton post akceptante pli ol 7000 vizitantojn dum prova operacio de post majo.

Kun ekspozicia areo, kovranta 680 kvadratajn metrojn, la muzeo estas la plej granda de sia speco en Azio, diris Sun Mingxiao, kiu estras la institucion.

Ĝi havas pli ol 26 000 artikolojn, inkluzive de libroj, ĵurnaloj, fotoj kaj manuskriptoj. La plimulto de ili estis donacitaj de esperantonistoj el pli ol 40 landoj aŭ regionoj.

Chen Haosu, estro de la Tut-Ĉinia Esperanto-Ligo, diris ke la misio de la muzeo estas registri la historion de Esperanto, kaj stimuli la kulturon de la artefarita lingvo kaj ĝia evoluo.

La muzeo estis kune konstruita de Universitato Zaozhuang kaj la Tut-Ĉina Esperanto-Ligo je kosto de 3 milionoj da juanoj (490,000 usonaj dolaroj).

Esperanto-rilatajn agadoj komencis en la universitato en 1980. Esperanto fariĝis laŭvola kurso en la universitato en 2011, altiranta pli ol 500 lernantojn ĝis nun.

Ĝis nun, ĉirkaŭ 400 000 ĉinoj lernis Esperanton, laŭ Sun.

Esperanto estis kreita de pola kuracisto L.L. Zamenhof en 1887 kaj prezentita al Ĉinio en la fruaj 1990-aj jaroj.