Recenzo de “Esperanto: Learning and using the international language” de David Richardson

Mi ekscias pri ĉi tiu libro antaŭ pluraj jaroj (kaj eĉ tiam ĝi ne estis nova), sed mi unuafoje rigardis kopion nur antaŭ monato (kiam mi verkis ĉi tion, je la 22-a de septembro 2016). Tiun recenzon mi verkis por tiuj, kiuj scivolas ĉu ĝi rekomendindas, kaj por tiuj, kiuj jam konas ĝin sed eble interesiĝas pri opinio de aliulo.

Lingvaj lernlibroj pli-malpli falas en du kampojn: gramatikocentra (ekzemple, Step by Step in Esperanto de Montagu Butler) kaj rektmetoda (ekzemple la libroj de Stano Marček). Ĉi tiu libro certe falas pli en la unuan kampon, sed la gramatikon ĝi prezentas milde kaj ne tro teorie. Anstataŭe, ĝi enkondukas konceptojn per utilaj ekzemploj. Ekzemple, estas sekcioneto: “formula phrases” (formulaj vortgrupoj): “openers, adding on, keeping on, questioning, disbelief, agreement, disagreement, changing the subject” (malfermiloj, aldoni, daŭri, demandi, nekredo, konsento, malkonsento, ŝanĝi la temon). Ankaŭ utilaj estas pluraj ekzercaj tabeloj, kiujn la leganto povas uzi por krei frazojn el donitaj elementoj.

La tekstoj en la lasta parto de la libro estas bonegaj. Kelkaj originalaj poemoj de Zamenhof inkluziviĝas, kaj ankaŭ eltiraĵoj de liaj leteroj pri la kreado de la lingvo, kaj biografieto. Inter la aliaj estas poemo de William Auld (Ebrio) kaj eltiraĵoj de Sur Sanga Tero de Julio Baghy. Tiu parto enhavas ankaŭ anglalingvajn ŝlosilojn por la lecionoj, dialogoj kaj ekzercoj, kvarpaĝan bibliografion kaj Esperanto-anglan vortareton.

Unu trajto, verŝajne unika inter Esperanto-lernlibroj, estas sekcio ĉe la komenco: “Communication and the Language Barrier” (Komunikado kaj la lingva baro). Inkluzivita en kvar ĉapitroj estas historieto de helplingvoj kaj priskribo de la stato de Esperanto en la mondo (en 1988): “Esperanto Today — and Tomorrow” (Esperanto hodiaŭ – kaj morgaŭ). Krom la fakto, ke la libro estas nun tre malaktuala, estus pli bone – laŭ mi – ke la fona materialo estu multe pli mallonga, aŭ metita en apendicon.

Kvankam la kopio, kiun mi legis, estas priskribita kiel la “third edition”, escepte de la kromkovrilo (kio pase mencias la interreton sur la klapo) ĝi fakte estas nur dua represaĵo. Estus tre bone, se oni reverkus la libron por la 21-a jarcento.

“Esperanto: Learning and using the international language”
Verkisto: David Richardson
Unua eldono: 1988 (Represita: 1990, 2004)
Eldonejo: Esperanto League for North America
Formato: 368 paĝoj, 22 cm
ISBN: 0939785064
Havebla ĉe Libroservoj de Esperanto USA kaj UEA

[Unue publikigita en “Esperanto sub la Suda Kruco” (Aŭstralia Esperanto-Asocio), de decembro 2016]

ĜISDATIĜO (24 Feb 2017):

Malgrande ĝisdatigita Kindle-eldono estas nun aĉetebla per Amazon.