Informi la mondon pri Esperanto en la 21-a jarcento

Parte, kaj iel, la tasko diskonigi Esperanton estas la sama kiel antaŭ cent jaroj. Sed alie, ĝi estas tre malsama. Tra la mondo, kiel neniam antaŭe, la angla ŝajnas domini, kaj ekzistas multaj novaj manieroj komuniki. Tiuj donas kaj defiojn kaj oportunojn.

Kial ni devus diskonigi Esperanton? La respondo dependas de nia vizio por ĝi. Ĉu ni celas:

  • Al Fina Venko (kiam Esperanto povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale)? Aŭ…
  • Por prospera Esperantujo “nun”? – Ĉar ju pli Esperanto estas uzata de aliaj, des pli utila ĝi estas al mi. Kaj, se Esperantujo ne prosperos, ĝi eble velkos.

Do, kiel ni devus diskonigi Esperanton? Laŭ Lu Wunsch-Rolshoven, germana matematikisto kaj estro de EsperantoLand, ekzistas 2 ĉefaj strategioj:

  • Desuprismo: la kredo ke oni povas atingi la ĝeneralan enkondukon de Esperanto per konvinki politikistojn, kaj per leĝa enkonduko de Esperanto en la lernejoj, ktp, kaj…
  • Desubismo: la kredo ke oni povas atingi la ĝeneralan enkondukon de Esperanto (aŭ almenaŭ fortigi la uzadon de Esperanto) per disvastigi Esperanton inter individuoj.

Aldone, estas tria strategio (kiu fakte estas varianto de Desuprismo)…

  • Deflankismo: konvinki ekspertojn, ĉefe lingvistojn, kiuj povus – per sia faka scio – influi la decidantojn.

Dum la cetero de ĉi tiu eseo, mi ĉefe verkos pri desubismo.

Kiuj estas la defioj por diskonigi Esperanton? Unue estas nescio (de la publiko), ekz-e…
Do, ni devus bone koni oftajn (kaj iam tiklajn) demandojn pri Esperanto, kaj havi bonajn respondojn al ili.

Alia defio estas maldiligenteco kaj apatio (de la publiko). Do, ni devus pensi pri kiaj motivoj, kiujn homoj eble havas, kaj pri la strategioj, kiuj funkcius plej bone por ili.

Alia defio estas timo (de la publiko) – de aliaj kulturoj. Ekzemple, en la gazeto The Sydney Morning Herald, de la 30-a de Decembro 2015, estis raporto pri virino en sidneja trajno, kiu ĵetegas rasismajn insultojn al samvagona pasaĝero, ĉar ŝi parolis alian lingvon ol la angla.
Alia defio estas malesperointer esperantistoj – pro la malkresko de membraroj de esperanto-asocioj. (Tamen, ni rememoru: La uzado de Esperanto en la Interreto fakte kreskas!)

Ni nun esploru kelkajn oftajn tiklajn demandojn kaj argumentojn pri Esperanto.

En landoj kie la angla estas la plej vaste parolata lingvo, la ĉefa demando estas kutime:
“Kial ne la angla?” (Alivorte, “La angla jam estas la internacia lingvo, do kial oni bezonus alian?”)
Kvankam multaj homoj tra la mondo studas la anglan kaj ofte pensas ke ili parolas ĝin bone, la nombro da homoj, kiuj povas partopreni en ne-bagatela konversacio per la angla estas tre malgranda ekster angla-lingvaj landoj. Koni la anglan eble sufiĉas por vivi kiel turisto en multaj lokoj, sed ne por pli.

“Esperanto estas artifika kaj senanima.”
Laŭ Judith Meyer, estrarano de TEJO, germana poligloto kaj programisto:
“Artifikeco fakte estas avantaĝo por Esperanto. Esperanto estas artifika lingvo sammaniere ke aŭto estas artifika ĉevalo. Ĉevaloj estas belaj, sed ili ne estus mia unua elekto por iri ien rapide. (Se mi volus havi amuzan posttagmezon, mia elekto estus malsama.)

“Aŭtoj estis dezajnitaj por esti rapidaj. Esperanto estis dezajnita por esti rapide lernebla, kaj homoj kutime raportas ke oni povas lerni Esperanton almenaŭ kvinoble pli rapide ol alia eŭropa lingvo. Multaj azianoj diras ke dum pli ol dek jaroj ili lernis la anglan sen atingi iun ajn indan rezulton, tamen ili estas fluaj en Esperanto post unu jaro. Artefarita estas bona. Neniu ne-artifika lingvo povas esti tiom facila kiom Esperanto. Certe ne la angla.”

“Ĉu Esperanto ne jam malsukcesis?” (Alivorte: “Preskaŭ neniu parolas ĝin.”)
Kiel ni respondu al tio? “Ho ne, pli ol 2 milionoj (aŭ 5 aŭ 10 milionoj) da homoj estas fluaj parolantoj de Esperanto!” ? Tia aserto verŝajne estas troigo kaj malhelpus la argumenton por Esperanto.

Aŭ ĉu ni respondu: “Neniu scias kiom da Esperanto-parolantoj estas.”? Iu, kiu aŭdos tion, verŝajne supozos ke la nombro certe estas tre malgranda.

Do, kiom da homoj parolas Esperanton? Ni devas klarigi la signifon de la vorto “parolas”. En 1996, Finna lingvisto Jouko Lindstedt taksis la lingvajn kapablojn en la tutmonda Esperanto-komunumo, baze de normigaj enketoj en pluraj landoj, tiel:

  • Proksimume mil homoj havas Esperanton kiel sia 1-a lingvo (tiuj estas denaskuloj)
  • Proksimume dek mil parolas ĝin flue.
  • Proksimume cent mil povas aktive uzi ĝin.
  • Proksimume unu miliono da homoj pasive komprenas grandan kvanton da ĝi.
  • Proksimume dek milionoj studis ĝin iom, iam.

Do, kompreneble Esperanto ne dominos la mondon baldaŭ, sed ĝia komunumo de parolantoj, kaj verkistoj, ankaŭ ne estas nesignifa.

(La relativa rareco de Esperanto fakte povas esti avantaĝo: Ekzistas neniu lando kie vi povus certi ke la plimulto da homoj komprenus vin se vi parolus Esperanton; sed aliflanke vi povas trovi esperantistojn preskaŭ ie ajn kaj ili pretas bonveni vin en siajn hejmojn, kaj montri al vi lokojn, kiujn kutimaj turistoj ne vidus, nur ĉar vi parolas Esperanton!)

“Esperanto ne estas sufiĉe internacia (pro ĝia ‘eŭropeco’).”
Ĉu ni devus krei lingvon kun vortoj el ĉiu lingvo? Nu, ekzistas miloj da lingvoj en la mondo, kaj se Esperanto provus ricevi sian vortprovizon el eĉ 10% da ili, la rezulto estus lingvo, kio estas tre malfacila lerni por ĉiuj, anstataŭ Esperanto, kio estas relative facila por ĉiuj. La internaciismo de Esperanto ne venas el sia vortprovizo. Esperanto estas vere “internacia” lingvo (distinge de “monda” lingvo, kiel la angla) pro sia eksterordinara semantika fleksebleco, kio ebligas, ke parolantoj de diversaj lingvofamilioj traduku siajn proprajn pensmanierojn rekte en Esperanton kaj fari ion kaj kompreneblan kaj gramatike ĝustan.

“Esperanto ne estas perfekta.”
(Ekzemple, ĝi estas “seksisma” pro la manko de vira sufikso, aŭ ĝi ne estas “tute logika”.)
Tio estas sufiĉe ofta kontraŭa argumento, plejparte de homoj, kiuj havas iom da scio pri Esperanto.

Multe da tiuj, kiuj provis krei internaciajn lingvojn pli “perfektajn” (tio estas, pli “internaciajn”, pli “logikajn”, aŭ kiajn ajn) ol Esperanto, ne komprenis, ke plua laboretado ne nur malsukcesus signife plibonigi la produkton, sed perturbus la establadon de granda komunumo da parolantoj. Lingvo kiel, ekzemple Interlingua, eble estus (laŭ iuj kriterioj) “pli bona” ol Esperanto, sed por esti inde elradikigi la establitan mondon de Esperanto kaj krei mondkomunumon de parolantoj de Interlingua tiom vasta kiom Esperantujo, ĝi devus esti plibonigo grandega kaj evidenta super Esperanto. Neniu tia lingvo estas kreita.

En la komunumo de la Interreto, unu el la plej konataj planlingvo-projektoj estas Loglan (kaj ĝia posteulo, Loĵban). Kvankam iuj ja pensas pri tiuj lingvoj kiel konkurantoj al Esperanto, ili estis inventitaj ne kiel iloj por faciligi bonan komunikadon, sed kiel lingvaj eksperimentoj (por provi teorion ke lingvo formas la pensojn de siaj parolantoj). Tial, ili estas intence dezajnitaj ne simili ekzistantajn homajn lingvojn.

“Esperanto ĥaosiĝos en dialektojn.”
Esperanto estis kreita por interkultura uzo, do uzi tro multe da idiomaĵoj, ktp, endanĝerigus la eblecon esti komprenata (kiu, supozeble, estas la intenco). Ĉi tio agas kiel stabiliga influo sur la lingvo.

Mi antaŭe menciis maldiligentecon kaj apation (de la publiko) kiel defio por la diskonigado de Esperanto. Oni povas pensi pri apation kiel manko de motiviĝo. Ekzistas ne unu motiviĝo por lerni Esperanton, sed pluraj diversaj, inkluzive de…

  • la deziro lerni iun “fremdan lingvon” (kiel persona defio)
  • la deziro konekti kun homoj de diversaj kulturoj
  • la deziro esti parto de movado por monda interkompreno kaj lingva justeco
  • scivolemo kaj fasciniĝo pri konstruita lingvo.

Ĉiu motiviĝo postulas apartan strategion. Ekzemple:
– Deziro lerni ‘fremdan lingvon’: Esperanto povas esti facila unua paŝo.
– Deziro konekti kun homoj de diversaj kulturoj: Vojaĝado per, ekzemple, Pasporta Servo, kaj Interreta komunikado
– Deziro esti parto de movado por monda interkompreno kaj lingva justeco: Aktivismo (kaj persona kaj reta)
– Scivolemo kaj fasciniĝo pri konstruita lingvo: Literaturo (precipe poezio), kaj vortludoj

Kiujn komunikilojn ni povas (kaj devus) uzi?

Objektoj videblaj al la publiko
Ekzemple T-ĉemizoj, flagoj, ktp. Iliaj efikeco dependas de la teksto sur ili, kaj la kadro. Se oni celas komuniki kun nekonata publiko (ekz-e en la strato)…
– Verda stelo sen vortoj signifus preskaŭ nenion.
– Objekto kun la vorto “Esperanto” eble rememorigus homojn, kaj informus ilin ke la lingvo ankoraŭ vivas.
– Objekto kun tre mallonga mesaĝo en la nacia lingvo (kiel ĉi-sube) eble komunikus pli.
Sed, se oni havus oportunon paroli kun iu, kiu vidas la objekton (ekzemple parenco, amiko aŭ konato), ĝi verŝajne havus la plej grandan efikon.
Kompreneble, oni povus tiam uzi specialan objekton: la broŝuron aŭ libreton.

Budoj ĉe publikaj eventoj
La avantaĝo estas ke homoj estas jam tie, kaj ili eble havus iom pli da intereson pri Esperanto ol la averaĝa homo, depende de la temo de la evento.

Kursoj por plenkreskuloj
Ekzemple, U3A, kio estas la tiel-nomata Universitato de la Tria Aĝo. Kompreneble tia kurso devas esti bone instruata, sed ankaŭ la titolo kaj priskribo de ĝi devus esti allogaj.

Lingvaj festivaloj
Tiuj montras ke la Esperanto-movado subtenas lingvan diversecon.

Kunvenoj per Meetup
Meetup estas retejo por homoj trovi lokajn grupojn, kiujn havas la samajn interesojn.

Gazetaraj Komunikoj
Jen tri konsiloj:
1. Trovu specifan ankron aŭ hokon, ekz-e mencion aŭ citon de individuo, okazaĵo aŭ atingo.
2. Evitu tro internajn terminojn kaj esperantismojn (ekz-e, en la angla, “congress” kaj “Esperantist” – pli bonaj estus “conference” kaj “Esperanto speaker”).
3. Evitu viziojn pri la estonteco; estas pli bone paroli pri konkretaj faktoj.

Leteroj al la Redaktoro de gazeto aŭ novaĵ-retejo
Konsiloj pri tio similas al tiuj por gazetaraj komunikoj. Aldone, plejparte da leteroj ne presiĝas. Studu atente tiujn jam presitajn. Rimarku kiel ili atingas la kernon de la afero rapide kaj klare. Rigardu kiel la frazoj ne estas tro longaj aŭ komplikaj.

Sociaj retoj
Tiuj estas ankaŭ tre utilaj por konektado inter esperantistoj.

Facebook: La publika fejsbuk-grupo “Esperanto” havis preskaŭ 20 000 membrojn kiam mi verkis ĉi tion.

Estas ankaŭ fejsbuk-grupo por AEA, kaj paĝo por la loka organizo Melburna Esperanto-Asocio. (Parenteze, la plej grava diferenco inter fejsbuka grupo kaj fejsbuka paĝo estas ke en “paĝo”, vizitantoj povas krei afiŝojn sed ili aperos nur en aparta (kvazaŭ kaŝita) sekcio, tamen en “grupo”, ajna membro povas krei afiŝon, kio aperos en la ĉefa sekcio. Grupo ankaŭ povas esti malferma aŭ ferma.)

Tamen la plej efika uzo de Facebook (kaj aliaj sociaj retoj) por diskonigi Esperanton estas la personaj kontoj de esperantistoj. Afiŝoj povas esti dulingva: kaj en la nacia lingvo kaj Esperanto.
Alia grava socia reto estas Twitter. Afiŝo en Twitter, kio nomiĝas “tweet” (aŭ en Esperanto, “pepo”) havas maksimume 140 280 signojn, sed ĝi ankaŭ povas inkluzivi bildon. Malkiel Facebook, Twitter ne havas koncepton de “Amikoj”, kvankam oni povas “sekvi” aliajn por ke iliaj pepoj aperu en sia novaĵ-fluo.

Jen la profilpaĝo de iu, kiu havas la kromnomo “Esperanto”. Ĝi eble estas aligita al Lernu! (Mi ne scias.) Kaj jen la profilpaĝo de Indonezia Esperanto-Asocio.

Por trovi kontojn konektitajn al Esperanto, oni povas serĉi, jene: https://twitter.com/search?q=Esperanto

Alia socia reto iom ŝatata de esperantistoj estas Ipernity. La plej granda allogo de ĝi eble estas ke oni povas tre facile ŝanĝi la fasadan lingvon al Esperanto (aŭ al unu el 15 aliaj lingvoj). Tamen, laŭ mi ĝi estas konfuzanta, kaj la senpaga versio estas tre limigita. Kaj Facebook nun ankaŭ povigas vin ŝanĝi la fasadan lingvon al Esperanto (aŭ unu el pli ol 80 aliaj lingvoj).

Iuj priskribas la servon YouTube kiel socia reto, sed fakte ĝi estas socia amaskomunikilo. Ĝi estas “socia” ĉar iu ajn povas alŝuti siajn videaĵojn al ĝi kaj iu ajn povas taksi kaj prikomenti videaĵojn. Sed ĝi estas tute publika kaj videaĵoj estas defaŭlte publike troveblaj. Pro tio, ĝi estas potenca ilo por diskonigi Esperanton.

Tial, Richard Delamore kreis sian serion da videaĵoj, sub la kromnomo “Evildea”. Kaj tial li proponis kampanjan ideon por la pasinta Zamenhof-tago: “EsperantoLives” (aŭ “EsperantoVivas”). Jen la rezulto de serĉo en YouTube por “#esperantolives”.

Fakte, iu ajn retejo aŭ blogo povas esti diskonigilo, se homoj povas trovi ĝin. Kaj per kio plejparte da homoj serĉas?

Per Google, kompreneble! Jen rezulto de serĉo por la vorto “esperanto” en Google. Interese, la unua ligilo – almenaŭ kiam mi kaptis tiun ekranbildon – estas al la retejo “Omniglot”. Tamen la dua estas al la angla versio de Wikipedia, la grandega kunlabora enciklopedio.

Pro tio, Wikipedia (en via lingvo, aŭ tio de viaj ‘celpubliko’) estas verŝajne la plej grava reta diskonigilo. Kaj iu ajn rajtas kontribui al ĝi!

Jen la artikolo en la angla Wikipedia pri “International auxiliary language” (kio signifas “internacia helplingvo”), unu el la ligiloj de Google.

Artikoloj en Wikipedia devas esti kaj kredindaj kaj bone verkitaj. Se io aperas tie, kio aspektas reklama, ĝi estos baldaŭ forigata aŭ reverkata.

Do, kio estas la kernaj mesaĝoj por la diskonigado de Esperanto? Laŭ mi, ili estas la jenaj:

  • Esperanto (internacia planlingvo) ekzistas!
  • Esperanto estas reala lingvo (ne ridinda, ne senutila)
  • Esperanto estas bona ideo por internacia komunikado
  • Esperanto estas lerninda
  • Lerni Esperanton ne estas tro malfacile
  • Lerni Esperanton estas agrable