Mi relegadis libron, “What Makes Us Tick?” (Kiel ni funkcias?) fare de Hugh Mackay (Hachette, 2010). Jen kelkaj ŝatataj citaĵoj, el ĉapitro 4, “La deziro konekti”:
“La rusa literatura kritikisto, Viktor Ŝklovski, skribis ke ‘arto ekzistas por ke oni povu rehavi la sentojn de vivo; ĝi ekzistas por ke oni sentu, por ke la ŝtono ŝajnu ŝtona.”
“ ‘Libro devas esti la hakilo por la frostigita maro en ni,’ Franz Kafka iam skribis al amiko. Li parolis pri legado, sed la metaforo povas esti etendita al nia sperto de ajna formo de arto, kaj funkcias eĉ pli bone kiam ni aplikas ĝin al nia propra krea agado. Post kiam ni komenciĝos en la krea procezo, ni eble ekscios ke ni konektas kun ni mem per manieroj, kiuj surprizas nin. ‘De kie tio venis?’ povus esti signo ke ni krakigis la frostigitan maron en ni.”
“Se ni nur spertas kaj neniam kreas, ekzistas granda ŝanco ke ni fariĝos enuigita en niaj respondoj al la artoj, ĉiam pli malfacile plaĉi, tro maltrankvila pri la ‘signifo’ kaj ‘valoro’ de la artaĵo. Kreu ion kaj tiaj demandoj aŭ dissolvos aŭ evoluos al pli simpatia aprezo de la potenco de la artoj konekti nin al ni.”