Ĉu ni havas libervolon?

Ĉu vi estas libera? Ĉu libera elekti kion vi faras kaj fari decidojn? Aŭ ĉu vi estas ne kapabla decidi ion ajn por vi mem? Vi sentas, ke vi regas vian vivon, aŭ almenaŭ tion, kion vi matenmanĝos. Sed tio povas esti iluzio. Fiziko efektive povas devigi vin travivi la vivon kvazaŭ sur reloj, tute sen libervolo.

Vi spertas libervolon la tutan tempon. Ekzemple, kiam vi decidis legi ĉi tiun artikolon anstataŭ fari ion alian. Libervolo estas via kapablo mem decidi kion vi faros. Ĝi signifas, ke la estonteco estas malferma areno, kiun vi povas formi per viaj agoj. Ĝi estas la kerno de homaj rilatoj; tio signifas, ke vi respondecas pri viaj agoj, kio estas la bazo de niaj moralaj kaj juraj sistemoj. Tamen ĉu libervolo fakte eblas?

Du ĉefaj filozofiaj flankoj batalas pri tio. Unu flanko asertas ke la koncepto de libervolo estas principe malkongrua kun la principoj de la universo:

“Vi ne havas libervolon”

Kio ajn “vi” estas iel konsistas el fizika cerbo kaj korpo. Kaj tiuj estas faritaj el ĉeloj, kiuj estas faritaj el proteinoj, kiuj estas faritaj el molekuloj, kiuj estas faritaj el atomoj, kaj tiel plu.

Do esence, vi estas specifa, dinamika aranĝo de partikloj. Partikloj ne havas volon, nek instigon, nek liberecon; ili blinde sekvas la principojn de fiziko. Kaj ni ne scias kial, sed plej multaj principoj de fiziko estas determinismaj. Tio signifas, ke aferoj tiel okazas pro la aferoj kiuj antaŭe okazis.

Se vi ludas bilardon kaj trafas globon je specifa rapideco kaj angulo, la principoj de fiziko determinos precize kiel ĉiuj globoj sur la tablo poste kondutos: iliaj rapidoj, resaltaj direktoj, ĉio. Tiuj principoj tute decidas la konduton de ĉiuj globoj sur la tablo. Je la mikroskopa nivelo, aferoj funkcias tre tiel, tamen sen ludantoj. Agoj kaj reagoj influas ĉiujn partiklojn en la universo, kreante ĉenon de kaŭzitaj efikoj, kiu etendiĝas tra la tempo, de la pasinteco ĝis la estonteco. Aferoj okazas, farante aliajn aferojn okazi.

Nun imagu ke se, tuj post la Praeksplodo, supersaĝa superkomputilo rigardus ĉiun unuopan partiklon en la universo kaj notis ĉiujn iliajn ecojn. Nur uzante la determinismajn principojn de fiziko, ĝi teorie povus antaŭdiri kion ĉiuj ekzistantaj partikloj faros ĝis la fino de tempo.

Sed se vi estas farita el partikloj, kaj estas teknike eble kalkuli kion partikloj faros eterne, vi neniam decidis ion ajn. Via pasinteco, nuntempo kaj estonteco jam estis antaŭdifinitaj je la Praeksplodo. Tio signifus, ke ekzistas ia sorto kaj vi ne rajtas decidi ion ajn.

Vi eble sentas, ke vi faras decidojn, sed vi efektive agas laŭ aŭtomata piloto. La movoj de la partikloj, kiuj konsistigas viajn cerbajn ĉelojn, kiuj igis vin legi ĉi tiun artikolon, estis deciditaj antaŭ 14 miliardoj da jaroj. Vi estas nur tie kiam ĝi okazas. Vi nur rigardas kiel la “universo” en vi disvolviĝas realtempe.

Sed tio ne povas esti vera pro kvantuma fiziko, ĉu? Kvantumaj procezoj estas interne hazardaj, ne determinismaj, kaj ne povas esti antaŭviditaj tutcerte. Sur la kvantuma bilardtablo, globoj povas iri hazarde maldekstren aŭ supren aŭ ien ajn. Ilia konduto ne estas fiksita de tio, kio antaŭe okazis, sed estas hazarde “decidita” realtempe.

Sed por la kredantoj pri “neniu libervolo”, tio ne influas ilian argumenton. Ili pensas ke, ĉar kvantumaj procezoj estas hazardaj, ili ne permesas al vi fari iujn ajn decidojn. Ĉar, se ekzistas hazardo por la aferoj, kiuj esence konsistigas vian cerbon kaj korpon, tiuj hazardaj procezoj faras la decidojn por vi. Kiel?

Ni diru, ke elektrono povas hazarde iri dekstren aŭ maldekstren. Se ĝi iras maldekstren, ĝi ekigas elektrajn kurentojn inter viaj neŭronoj, kiuj kreas neŭronan procezon, kiu ekigas longan ĉenon da agoj, kiuj igas vin legi ĉi tiun artikolon. Aŭ ĝi iras dekstren kaj igas vin purigi vian ĉambron. Nur ĉar la ĉeno estas ekstreme kompleksa, ne signifas ke vi havas ajnan regon pri ĝi.

Do eble via sorto ne estis decidita je la Praeksplodo, sed ĝi estas decidita en ĉi tiu momento. La grava afero estas, ke ĝi ne estas decidita de vi. Vi ne havas influon pri tio; vi ne havas liberan volon.

Ho! Tio estas malfeliĉiga ĉar la argumento esence ŝajnas havi sencon. Tamen, “Ne!”, krias la libervola flanko, “Tio estas vere malbona maniero por pensi pri la universo.”

“Vi ja havas libervolon”

Ni scias, ke ni povas redukti ĉion, kio ekzistas, al ĝiaj bazaj partikloj kaj la principoj, kiuj regas ilin. Kvankam tio ŝajnigas fizikon kiel la sola scienca disciplino kiu efektive gravas, estas problemo: Oni ne povas klarigi ĉion en la universo nur laŭ partikloj.

Unu ĉefa fakto pri la realo, kiun ni ne povas klarigi nur rigardante elektronojn kaj kvantumaĵojn estas io kion mi nomas emerĝo (en la angla, emergence). Emerĝo estas kiam multaj malgrandaj aferoj kune kreas novajn fundamentajn trajtojn, kiuj antaŭe ne ekzistis.

Guto da akvo estas nur H2O-molekuloj (proks. 1.67 × 1021 da ili). Se vi ricevas akvon sur vian vestaĵon, ĝi malsekiĝas. Sed kio fakte estas malsekeco? H2O-molekuloj ne estas malsekaj. Sed viaj vestaĵoj certe estas nun malseka. Multaj malgrandaj aferoj kune kreis ion novan, kiu ne ekzistas je la nivelo de la individuaj molekuloj.

Emerĝo okazas je ĉiuj niveloj de la realo, kaj la realo ŝajnas esti organizita en tavoloj: atomoj, molekuloj, ĉeloj, histoj, organoj, vi, socio. Metu multajn aferojn kune en unu tavolon kaj ili kreos la sekvan tavolon. Ĉiufoje kiam ili faras tion, tute novaj trajtoj aperas.

Unu atomo ne povas pritrakti informojn, sed multaj el ili kune povas formi DNA-molekulon. Molekuloj ne vivas, sed multaj el ili povas formi ĉelon, kaj ĉeloj vivas. Per ĉiu salto supren laŭ la ŝtuparo de komplekseco, ŝanĝiĝas la principoj pri kio eblas. Tute novaj aferoj aperas, kiuj estas multe pli ol la sumo de iliaj partoj. Kaj jen rompiĝas la reduktisma vidpunkto de la universo.

La tavoloj de la realo bezonas unu la alian por havi sencon. Vi povas klarigi vivaĵojn per ĉeloj, ĉelojn per molekuloj kaj molekulojn per atomoj. Sed pro emerĝo, oni ne povas komenci per kvantumaj partikloj kaj rekonstrui la universon. Oni ne povas ekspliki galaksiojn aŭ homan psikologion per kvantuma fiziko.

Tio ne estas la tuta afero. La realo estas ne nur strukturita en tavoloj sed ial, la tavoloj ankaŭ estas plejparte sendependaj unu de la alia. Aferoj ekzistantaj ene de la sama tavolo povas influi unu la alian kaj eble unu tavolon supran aŭ malsupran. Sed ofte ili ne influas aferojn multe pli suprajn aŭ malsuprajn. Por ekscii kiel organoj funkcias, oni ne bezonas kvarkojn. Por kompreni politikon, oni ne bezonas scii pri ĉeloj. Se oni volas ekspliki aferojn kiuj okazas en unu tavolo, oni povas fari tion nur restante proksime al tiu tavolo.

“Ne!” krias la ne-libervola flanko, “Vi ne povas simple uzi magion por ekspliki libervolon!”

Sed la emerĝa argumento ne alvokas magion. Ĝi nur diras, ke pensi pri libervolo laŭ determinismo kaj fundamentaj principoj estas sakstrato, ia kategoria eraro. Ĝi estas parto de reduktisma skolo de pensado pri la universo, kiu tre sukcese regis sciencon dum longa tempo, sed tio estas defiita de emerĝo.

Do eble, provi kompreni libervolon, rigardante fundamentajn partiklojn, determinismajn principojn kaj kvantuman fizikon, maltrafas la demandon. Tio kion ni devus demandi, estas “Kiu tavolo de la realo rilatas al libervolo?”

Nu, same kiel neniu individua molekulo kreas malsekecon, neniu ĉelo en via cerbo volas legi artikolon. Sed je unu tavolo pli supra, via cerbo, farita el 80 miliardoj da interligitaj neŭronoj, faras tion. Sur tiu tavolo aperas ĉiuj aferoj rilataj al vi: via konscio, personeco, sentoj, viaj timoj kaj revoj. Jen kie vi emerĝas. Vi ne scias kial kaj kiel, sed vi scias, ke vi ja estas ĉi tie, ĝuste nun. Kiel ĉiuj aferoj okazantaj en via cerbo interludas por fari vin tia estas tute malsama afero. Sed sur tiu tavolo de la realo, vi estas parto de la decida procezo. Vi estas formita de viaj decidoj kaj viaj decidoj estas formitaj de vi. Vi havas rajton decidi pri tiu tavolo de la realo.

Vi ne nur rigardas kiel la “universo” en vi disvolviĝas – vi efektive partoprenas en ĝi. Kaj vi rajtas fari kion ajn kiun vi opinias taŭga. Almenaŭ tiel iuj en la libervola flanko pensas pri tio.

Konkludo kaj opinio

Do kiuj pravas? Ĉu ekzistas libervolo? Mi ne certas. Sed pensu pri tio: Se vi kredus, ke libervolo ne ekzistas, ke ĝi estas nur iluzio, de kie venus tiu kredo? Ĉu ĝi estus nur la rezulto de sennombraj agoj kaj reagoj de partikloj kaj hazardaj kvantumaĵoj? Se jes, kia konekto ekzistus inter tiuj kaj “la vero”? Oni ne povas pruvi, ke pruvoj ne ekzistas, aŭ tute ne gravas. Estus kiel oni forigus la grundon sur kio oni staras.

Tamen, eĉ se ni ne havas libervolon, ne estas klare, kion tio ŝanĝas por praktikaj celoj. Vi kaj ni, ni homoj, sur pure subjektiva bazo, sentas ke ni ja havas libervolon kaj ke niaj decidoj estas nia faro. Kvankam ni ne certas ambaŭflanke, se vi sentas, ke vi faras decidojn, kio gravas se supersaĝa superkomputilo povintus kalkuli la estontecon je la Praeksplodo? Aŭ se kvantumaĵoj hazarde puŝas viajn ĉelojn unudirekten aŭ alidirekten? Libervolo kiu ŝajnas libera, estas sufiĉe bona por ni.

Ĉiuokaze, nun vi povas decidi kion fari nun. Eble fari iun laboron? Aŭ legi alian artikolon? Estas via decido. Verŝajne.

Tiu artikolo originale aperis en Esperanto sub la Suda Kruco (n-ro 155, septembro 2024), la revuo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ĝi estas bazita sur videaĵo de Kurzgesagt, Do You Have a Free Will? (youtu.be/UebSfjmQNvs)

Foto de Vladislav Babienko per Unsplash (detalo)