(Bazita sur AEA-prelego per Zoom, Arto estas kiel boksado, la 20an de aprilo 2025. Ĉi tiu artikolo aperis en Esperanto sub la Suda Kruco, junio 2025.)
Polemiko en arto ne estas nova fenomeno; ĝi jam okazis dum la Renesanco. Ĉi tiu artikolo ekzamenas kelkajn el la temoj pri kiuj artistoj malkonsentis kaj argumentis dum la pasintaj 550 jaroj, kaj pere de tio, vi espereble lernos kelkajn interesajn aferojn pri arto. Multaj ekzemploj estas en la kolekto de la Art Gallery of New South Wales (AGNSW), kie mi laboris dum pli ol 30 jaroj.

Rigardu la pentraĵon Printempa frosto de la aŭstralia artisto, Elioth Gruner (Bildo 1). Tio verŝajne estas la plej populara artaĵo en la kolekto de la AGNSW, laŭ oftaj vizitantoj. Kial? Nu, ĝi montras lertan iluzion de reala vidaĵo; ĝi komunikas la senton kaj memoron de frosto, la koloroj estas harmoniaj, kaj ĝi havas bone ordigitan komponadon. Resume, ĝi estas bela kaj ne malfacile komprenebla.
Sed, ĉiu pozitiva komento povas havi negativan kontraŭpunkton. Imagu ke vi estas art-kritikisto kaj vi volas paroli kontraŭ tiu pentraĵo, eble por montri, ke vi havas aprezon de arto malpli naivan ol “ordinaraj” homoj.
Iu povas diri: “La pentraĵo montras lertan iluzion de reala vidaĵo.” Tamen, al tio oni povas respondi: “Ĝi estas nur trompaĵo; la artisto estas sklavo al la principoj de perspektivo.”
“Ĝi memorigas min pri la sento de frosto.” Aŭ… “Ĝi estas sentimentala.”
“La koloroj estas harmoniaj kaj ĝi havas bone ordigitan komponadon.” Aŭ… “Ĝi estas ne sufiĉe provoka, eĉ enuiga.”
Interese, niaj reagoj al arto malkaŝas aferojn pri ni mem, precipe niajn atendojn.

Rigardu la skulptaĵon faritan de la fama impresionisma pentristo, Edgar Degas (Bildo 2). Kiajn riproĉojn oni povus fari?
Eble, “Ĝi estas tro ordinara.” Tiuokaze, la atendo estus: “Arto devus esti pli interesa ol ĉiutaga vivo.”
Eble, “Ĝi estas tro malglata.” La atendo estus: “Arto devus esti rafinita.”
(Interese, homoj kutime akceptas krudecon en pentraĵoj pli ol en skulptaĵoj.)

Rigardu la ceramikaĵon de Ivan McMeekin (Bildo 3). Neniu havus problemon pri tio kiel utila objekto, kaj multaj eĉ priskribus ĝin kiel “bela”, sed ĉu ĝi estas “arto”? (Nu, ĝi estas en la kolekto de AGNSW, do ĝi devus esti, ĉu ne?)
Do, unu riproĉo povus esti: “Ĝi ne estas artaĵo, sed metiaĵo.” Kaj la atendo estus: “Arto originala (kreita kiel nova formo) estas pli bona ol metio (rekreita de jam ekzistanta formo).” Krome, “Arto devus esti nur por rigardi, ne por uzi.”
Ni revenu al la pentraĵo, per kiu ni komenciĝis (Bildo 1). Tio nun ŝajnas al ni tre “tradicia”, ĉu ne? Tamen, ĝi iam al iuj estus neakceptebla. Ekzemple, imagu ke ĝi estus rigardata de la pentristo de La vidvo, la Viktorina angla artisto, Luke Fildes (Bildo 4).

Kion Fildes dirus? Eble, “Ĝi estas ne edifanta; ĝi ne faros iun pli bona, morale. Ĝi estas nur bildo de iuj bovinoj.” Nun imagu ke Printempa frosto estus rigardata de la pentristo de la aĵbildo1 en Bildo 5, la 17a‑jarcenta nederlanda pentristo, Laurens Craen.

Lia plendo pri la pentraĵo de Elioth Gruner verŝajne estus pli pri tekniko ol temo: “La peniko-strekoj estas tro evidentaj; estas ne sufiĉe da detaloj.”
Do, argumentoj pri arto ne estas nur inter artistoj kaj kritikistoj (aŭ inter artistoj kaj la publiko) sed ankaŭ inter artistoj kaj artistoj.
Bataloj en arto tra historio
Ek de la Renesanco, okazis bataloj inter artistoj pri tio, kion signifas bona arto. Ili estas pri la temoj de arto, kaj kiel arto traktas ilin.

Rigardu la pentraĵon en Bildo 6, de la fama itala renesanca artisto, Rafaelo. Kiel la krucumado de Jesuo estas traktita? Kiel perfekta, kvieta evento, malgraŭ la temo de morto kaj ofero. Ekzemple, rigardu la simetrion, la ripetadon de kurboj kaj duoncirkloj, kaj kiel la du anĝeloj kolektas la sangon de Jesuo en tasojn.

Nun, rigardu la retablo-pentraĵon en Bildo 7. Ĝi havas la saman temon kiel tiu de Rafaelo, kaj estis pentrita proksimume la saman tempon (sed en Germanio). Kiel la temo estas traktita tie? Kiel tragika, malperfekta evento. La korpo de Jesuo eĉ montras simptomojn de la pesto, kiu farus ĝin pli rilatebla al samtempaj rigardantoj

Reen al Italio, sed iom pli poste: rigardu la pentraĵon en Bildo 8. La temo ne estas la krucumado, sed Jesuo kiel bebo, kaj lia patrino. La temo estas traktita tre strange. La komponado estas malekvilibra kaj la figuroj estas distorditaj. La artstilo estis iam konata kiel la “Malfrua Renesanco”, tamen nun oni nomas ĝin “Manierismo”. Tiamaj artistoj sentas ke la verkaro de artistoj de la Alta Renesanco – ĉefe Leonardo, Rafaelo, Mikelanĝelo kaj Botiĉelo – estis tiel perfekta kiel arto povas esti. Do, ĉar ne eblas iĝi “pli perfekta”, ili volas ke arto almenaŭ estu pli interesa.

Nun ni iras al frua 18a-jarcenta Francio kaj la verko de Antoine Watteau (Bildo 9). La temo estas imaga evento: riĉuloj preparas iri al la insulo de Citero (kie la diino Venuso supozeble naskiĝis). La celo de arto por Watteau estis esti kiel komforta sofo, do li kreis bildon dolĉan kaj malpezan.

Bildo 10 montras pentraĵon de la malfrua 18a-jarcenta franco, Jacques-Louis David. Tri fratoj de romia familio, la Horacioj, konsentis fini militon, batalante tri fratojn de familio de la malamikoj. La tri fratoj pretas oferi siajn vivojn por la bono de Romio. La celo de arto por David estis inspiri, kaj instigi la rigardanton fari heroajn agojn, do li kreis bildon heroan, solenan, kaj “pezan”.

Alian pentraĵon kun la temo de milito oni vidos en Bildo 11. La artisto Goya festis la hispanan reziston al la armeoj de Napoleono dum la okupo de Madrido. Laŭ li, milito estas sensenca, ne heroa afero. Ĝi certe ne estas glorinda.

La germana romantikista artisto, Caspar David Friedrich, pentris la vidaĵon en Bildo 12, kiu gloras la majeston de la naturo. La celo de tiu arto estis, kiel por David, inspiri, tamen ne al milita aŭ politika ago, sed al miro, aŭ eĉ solena timo.

En Bildo 13 vi vidos fruan priskribon de moderna vivo. Edgar Degas, la pentristo (kaj skulptisto) konata pro siaj prezentaĵoj de baletistinoj, prezentas al ni drinkanton de absinto kaj ŝian kunulon. La temo estas la tedeco de moderna, ĉiutaga vivo. Rigardu kiel Degas ŝajnigas ke li hazarde kaptis tiun scenon, kvazaŭ per moderna fotilo. Tamen la komponado – kun siaj zigzagaj, oblikvaj linioj – estas tre lerta, kaj tute ne hazarda.

Modernan vivon montris ankaŭ Claude Monet, en La stacidomo Sankta Lazare (Bildo 14). Tamen, tiuokaze, la grandaj, siblaj, potencaj lokomotivoj, kaj la nuboj de vaporo, estas simboloj de ekscita, nova mondo.
Ni vidis plurajn ekzemplojn en kiuj artistoj montras malsamajn respondojn al la demandoj, “Por kio estas arto?” kaj “Kion signifas bona arto?” Jen kelkaj aliaj:

Bildo 15: Ĉu arto estu por, kaj pri, riĉuloj aŭ pri malriĉuloj?

Bildo 16: Ĉu komponado estu trankvila aŭ dinamika?
Alia loko de la argumento estas la rilato inter la artisto kaj la kreado de sia verko.
La supozita maniero por pentristo labori estas ĉe vertikala, plata, streĉita rektangula surfaco (sur stablo), rigardante la temon, pentrante per peniko kaj artista oleofarbo sur paletro.

Tamen, rigardu kiel la usona artisto, Jackson Pollock pentris (Bildo 17): super horizontala, nestreĉita surfaco, li metis la farbon verŝante, gutetante, frapante. Li estis “en” la pentraĵo, kaj ne rigardis aliloken. Fakte, la procezo de kreado estis la temo de la pentraĵo.
Hans Hoffman, pli maljuna artisto kaj mentoro de Pollock unufoje vizitis Pollock en lia ateliero. Li diris al la pli juna artisto: “Jackson, vi ne desegnas el la naturo. Ne estas bone; vi ripetos vin mem.” La respondo de Pollock estis: ”Mi estas la naturo!”
Supozita maniero de skulptista laboro estas ĉizi solidan materialon (ŝtonon aŭ lignon), agnoskante graviton. Do, skulptaĵoj estas plej ofte pli-malpli solidaj, sidantaj sur soklo, sur bazo (kiu apartigas la artaĵojn de la planko kaj, tial, la “reala” mondo).

Tamen, la skulptaĵo en Bildo 18 estas malfermita (oni povas trairi ĝin). Ĝi sidas rekte sur la planko, kaj ĝi estas konstruita el lamenigita ligno, kiu kreis malglatan surfacon, ĉar la gluo estas ankoraŭ videbla. Tamen, la skulptaĵo ankoraŭ estas objekto sidanta sur horizontala surfaco (la planko).

Aliflanke, la skulptaĵo en Bildo 19 (eble la plej populara nuntempa verko de AGNSW) ŝajnas defii graviton. Ĝi ne plu estas objekto kiu sidas, aŭ kuŝas, sur la planko, sed pendas de la muroj.


Artan argumentadon oni povas kompari al ia boksa matĉo. Imagu, ke la pentraĵoj en Bildoj 20 kaj 21 estas boksistoj, kiuj batalas unu la alian. Mi estos la anoncisto:
“Gesinjoroj! El via ŝtata artgalerio, ni prezentas al vi la ĉefan batalon por hodiaŭ, inter Kavaliro Ed Poynter kaj Vic Pasmore. Ni estas ĉe la kadro-flanko, kaj mi prezentu al vi la du pentristojn: [Bildo 20] Kavaliron Edward Poynter, surhavantan multkoloran ŝorton, kaj lian kontraŭulon, [Bildo 21] surhavantan brunan kaj blankan ŝorton: Victor Pasmore.
[20] Kavaliro Edward praktikis arton dum multaj jaroj, sed lia trejniĝo en la prestiĝa Brita Akademio, kaj lia fajna tekniko, konservis lian popularecon. [21] Victor Pasmore estas pli lastatempa aldono al la artgalerio, sed li allogis sufiĉe aprobantan spektantaron inter la amantoj de abstrakta arto.
La arbitraciisto nun parolas al ĉiu pentristo: li kontrolas la paletrojn por iliaj blankoj, kaj avertas pri nebuligado sub la glazuroj. Ili nun revenas al siaj stabloj… kaj atendas la sonorilon. [DIN!]
[21] La malgrandeco de la pentraĵo de Pasmore permesas al li labori rapide de sia angulo, [20] sed Poynter kontraŭas per sia pli larĝa gamo da koloro – rigardu tiujn ruĝojn kaj orojn, kaj ruĝojn kaj orojn. Tiuj certe estas rapidaj ŝanĝoj de koloro!
[21] Sed la simpla konstruado de Pasmore, kun apenaŭ ajna kolorŝanĝo, ŝajnigas la stilon de Poynter peza kaj peniga.
[20] Nun Poynter forte batas per siaj markaroj2 kaj tuŝaspektoj3: rigardu la marmoron kaj la paralelajn sulkojn sur la kolonoj!
[21] Pasmore rebatas per siaj fortaj, akraj rektanguloj. Li entute apenaŭ ŝajnas moviĝi!
Nu, du povas tiel ludi: [20] Poynter kreas lerte kaŝitajn rektangulojn en la fono. Li zigzagas ĉie en la kanvaso, uzante multe pli da spaco ol Pasmore.
[21] Sed Pasmore funkcias bone en malgranda areo: li nur milde premas antaŭen; li apenaŭ ŝajnas esti tuŝita de la atako de Poynter.
[20] Sed nun Poynter alportas en la ludon sian temon: Estas enorma pliiĝo de religia sento dum li citas el la Biblio kaj – malgraŭ tiu afero de religio – estas pli ol malgranda kvanto da seksallogo por la spektantaro: brako, kruro, kapo, mamo! Kia spektaklo! Kiel Pasmore povos venki tion?
[21] Nu, Pasmore rebatalas per glataj surfacoj kaj simpla geometrio. Estas sento, ke io tre grava okazas ĉi tie; li rekte alvokas la sciencan kaj matematikan modon de la 1950aj jaroj. Kia atako kontraŭ malprofunda rakontado! Li tute ignoras la mondon!
Pasmore enmetas rektajn liniojn. [20] Poynter kontraŭas per rektaj linioj. [21] Heleco de Pasmore, [20] profundaj ombroj de Poynter. [21] Malgrandaj, rektangulaj blokoj de Pasmore, [20] la profunda iluzio de spaco de Poynter.
[21] Sed kion Pasmore nun faras? Kia nekutima taktiko! Li nur staras tie, prelegante al Poynter pri komponado kaj geometrio! Kia kuraĝo! Kia eltenemo![20] Nu, Poynter ne permesos, ke li sukcesu pri tio! Li prelegas al Pasmore pri desegnado de la korpo, kaj anatomio. Apenaŭ estas muskolo eksterloke, eĉ en la plej malfacilaj pozoj.
Ho! Nun estas forta movado dekstren de Poynter, [21] kontraŭata de ekvilibra aranĝo de Pasmore!Ambaŭ tiuj artistoj scias pri kio signifas bona pentraĵo, sed tia malsameco de stiloj… [DIN! DIN!] … kaj jen la sonorilo pri la fino de raŭndo unu.”
Resumo
Niaj reagoj al arto malkaŝas aferojn pri ni mem, precipe niajn atendojn.
Bona maniero por pli bone aprezi arton estas imagi ke artistoj de du artaĵoj, kiujn vi rigardas, parolas unu al la alia pri arto: Ĉu ili interkonsentos aŭ ne?
Alia bona maniero estas trovi artaĵon, kiun vi ne ŝatas: imagi ke vi estas nova laboristo ĉe komerca galerio; iu eniras la galerion – penu vendi tiun artaĵon!
Iuj difinoj
1. Aĵbildo: bildo prezentanta aranĝon de senvivaj objektoj (aĵoj), ekz-e fruktoj, floroj, bovloj, ktp.
2. Markaro: dezajno per kiu linioj, formoj, aŭ koloroj estas ripetitaj en regula aŭ neregula maniero (angle, “pattern”)
3. Tuŝaspekto: la aspekto kaj sento de surfaco (angle, “texture”) – Pluraj esperantistoj sugestis al mi la vorton “teksturo”, tamen “tuŝaspekto” priskribas la koncepton, kiun mi volas komuniki. Interese, la ankoraŭ ne publikigita PIV inkluzivos ankaŭ tiun signifon.