Preter la interreta muzeo

Bazita sur Cooper, J.M., “Beyond the On-line Museum: Participatory Virtual Exhibitions” [Preter la Interreta Muzeo: Partoprenaj Virtualaj Ekspozicioj] en J. Trant kaj D. Bearman (red.), Museums and the Web 2006: Proceedings [Muzeoj kaj la Retejo] 2006: Procedoj] , Toronto: Archives & Museum Informatics, eldonita 1 marton 2006.

Resumo

Anstataŭ krei anstataŭaĵon por reala muzea vizito, interreta teknologio povas etendi kaj riĉigi la tutan muzean sperton, precipe en la areoj de persona engaĝiĝo, partopreno kaj komunuma okupiĝo. Krei partoprenajn virtualajn ekspoziciojn estas unu maniero por atingi tion. Ĉi tiu artikolo ekzamenas plurajn partoprenajn projektojn de virtualaj ekspoziciaj kaj diskutas iliajn malsamajn funkciajn modelojn kaj interfacojn. Unu projekto, myVirtualGallery (Art Gallery of NSW 2005–11) estas ekzamenata detale, inkluzive de diskuto pri gravaj kaj interesaj filozofiaj demandoj levitaj dum debato inter muzeaj profesiuloj baldaŭ antaŭ la oficiala lanĉo de la projekto.

Enkonduko

Kiam oni unue aplikis interretan teknologion en la kunteksto de muzeoj, iuj parolis ekscitite pri kiel la Reto povus esti uzata por krei virtualajn muzeojn. Ne necesos iri al Parizo por viziti la Luvron, aŭ al Novjorko por viziti MOMA-n: oni povos viziti ilin el la komforto de la hejmo. Dum iom da tempo la celo ŝajnis esti, ke la interreta sperto aspektu kiel eble plej proksima al la fizika sperto, uzante simulitajn 3D-spacojn kaj VR (Virtual-Realecan) teknologion. Kvankam estas klare, ke neniu bildigado per komputila ekrano, kiom ajn alta estas la difino, povus anstataŭi renkonton kun reala objekto, fizikaj muzeoj ankaŭ havas iujn esencajn limigojn.

Ni ekzamenu, flank-al-flanke, la tipan sperton de vizitanto al fizika muzeo kaj uzanto de muzea reta kolekto (aŭ interreta muzeo). Kvankam iuj el ĉi tiuj observoj baziĝas sur kunteksto de arta muzeo, plej multaj validas ĝenerale por muzeoj.

Unu, eble evidenta, avantaĝo de la fizika muzeo estas, ke ĝiaj objektoj, ĉar ili estas fizikaj, povas esti spertataj rekte (kvankam eble malantaŭ vitro), dum objektoj en interreta muzeo estas bildoj de fizikaj objektoj. Alia avantaĝo de la fizika muzeo estas, ke vizitanto ĝenerale povas alveni sen preparo kaj esplori laŭ sia propra rapideco. Tamen, iu, kiu vizitas interretan muzeon kutime havas du eblojn: serĉi (ekz-e laŭ artisto, titolo, ŝlosilvorto ktp.) aŭ esplori laŭ kuratora areo. Tiel, oni supozas, ke vizitantoj sciu, kion serĉi, aŭ komprenu la kuratoran hierarkion de la muzeo (ekz-e oni eble esplorus unue aŭstralian arton, poste la 19-an jarcenton, kaj poste skulptaĵojn). Tria avantaĝo de la fizika muzeo estas, ke objektoj estas zorge aranĝitaj de spertuloj (kuratoroj) por aperi en la kunteksto de aliaj, rilataj objektoj (ĝenerale rilataj laŭ loko kaj/aŭ tempo). Tamen objektoj en interreta muzeo estas efektive rikordoj en datumbazo kaj, tial, kutime tute ne antaŭ-aranĝitaj. Aliflanke, la malofteco (aŭ unikeco) de fizikaj muzeaj objektoj limigas sin esti en unusola, fiksita loko je iu tempo. Ĉi tio, kune kun arkitekturaj limigoj de spaco, signifas, ke por multaj fizikaj muzeoj, nur malgranda parto de la kolekto povas esti publike montrata je iu ajn tempo. Ĉi tiu limigo instigis iujn muzeojn krei specialajn areojn, kie vizitantoj povas peti rigardi specifajn neekspoziciitajn objektojn (ekz-e studĉambro por artpresaĵoj kaj desegnaĵoj).

Multaj fizikaj muzeoj ofertas helpojn al interpretado, kiel katalogoj, tekstopaneloj, pli detalaj etiketoj, gvidataj vizitoj, prelegoj, prezentadoj kaj aliaj publikaj programoj. Interretaj muzeoj ofertas kromajn informojn pri iuj objektoj, sed preter tio, oni supozas, ke la vizitanto ĝenerale faru sian propran esploradon per internaj kaj/aŭ eksteraj serĉiloj. Unu fina avantaĝo de la fizika muzeo estas, ke ĝi povas esti kaj socia kaj kultura ejo: multaj homoj vizitas en paroj aŭ grupoj, kvankam soleca vizito ankaŭ povas esti fruktodona. Tamen viziti interretan muzeon (same pri iu ajn retejo) estas ĝenerale nur sola sperto.

Ĉi tiu komparo estas resumita en Tabelo 1:

VIZITI FIZIKAN MUZEON VIZITI INTERRETAN MUZEON
[+] Objektoj estas fizikaj ‘Objektoj’ estas bildoj de fizikaj objektoj
[+] Vizitantoj rigardas objektojn sen preparado kaj laŭ sia rapideco La vizitanto kutime devas serĉi (ekz-e laŭ artisto, titolo, ŝlosilvorto ktp) kaj do scii kion serĉi
La vizitanto eble ankaŭ ricevas la oportunon esplori laŭ “kuratora areo”
[+] Vizitantoj vidas objektojn aranĝitajn en la kunteksto de aliaj, rilataj objektoj ‘Objektoj’ estas kutime ne antaŭ-aranĝitaj, sed konservitaj en datumbazo, pretaj por esti reakiritaj per serĉado
Nevideblaj spertuloj (kuratoroj) elektas kaj aranĝas objektojn
[–] Objektoj estas fiksitaj en siaj lokoj
[–] Ĉiu objekto povas esti en nur unu loko iam ajn
[–] Nur malgranda parto de la kolekto estas publike videbla iam ajn [+] La vizitanto kutime povas vidi pli da ‘objektoj’, kaj pli obskurajn, ‘objektojn’ ol en fizika muzeo
Vizitanto povas havi la oportunon peti vidi specifajn objektojn, kiuj ne estas kutime videblaj (ekz-e en studĉambro por artpresaĵoj kaj desegnaĵoj)
Aliaj helpoj por interpretado estas haveblaj, se oni deziras (ekz-e katalogoj, tekstopaneloj, plidetalaj etiketoj, gvidataj vizitoj, prelegoj kaj aliaj publikaj programoj) Aliaj helpoj por interpreto kutime ne tuj haveblas, sed kutime oni povas serĉi ilin per interna kaj/aŭ ekstera serĉilo
[+] Viziti povas esti socia sperto (aŭ soleca sperto) Viziti estas kutime nur soleca sperto

Tabelo 1: Komparo de tipaj fizikaj kaj interretaj muzeaj spertoj
(Definitivaj pozitivaj kaj negativaj trajtoj indikitaj kun [+] kaj [–] respektive)

Kiel ni povas vidi, ambaŭ tipoj de spertoj havas fortojn kaj limigojn kaj estas komplementaj. Unu limigo de la fizika muzea sperto – ke ĉiu fizika objekto devas esti ĉe nur unu loko samtempe – estas simple konsekvenco de la leĝoj de fiziko. Tamen oni supozas, ke du fortoj – la kapablo eniri sen preparado kaj komenci esplori la kolekton (t.e. sen devi scii kion serĉi) kaj la prezentado de objektoj en kunteksto – validas nur por la fizika muzea sperto. Krome unu trajto de la fizika muzeo – ke objektoj estas elektitaj kaj aranĝitaj de kuratoroj – estas kaj forto kaj limigo: forto, ĉar ĝi ebligas esploradon sen preparado kaj ĉar vizitantoj profitas de la kompetenteco de profesiuloj; limigo, ĉar ĝi severe limigas oportunojn por vizitantoj krei siajn proprajn rakontojn aŭ fari siajn proprajn rilatojn. La kialo de ĉi tiu postulo en fizika muzea kunteksto estas klara: ĝi estus abdiko de respondeco por muzeo permesi al la publiko tuŝi kaj translokigi la altvalorajn kaj unikajn objektojn. Tamen tiaj restriktoj ne necesas en interreta muzeo. La cetero de ĉi tiu artikolo ekzamenas kiel oni povas apliki interretan teknologion por forigi tiajn limojn en la praktiko, kaj atingi personan engaĝiĝon kaj partoprenon por virtualaj vizitantoj.

Traireblaj panoramoj

Plimalpli rekta maniero alporti la sperton de ekspozicia esplorado al la Interreto estas per la teknologio de traireblaj panoramoj, per kiu oni kreas serion da panoramaj bildoj de ekspozicio kun alklakeblaj regionoj enmetitaj por trairado kaj zumado al unuopaj objektoj. Kvankam oni teorie povas krei traireblan panoramon de imaga ekspozicio, tiu teknologio oni kutime uzas kiel etendaĵo de foto-dokumentado: kapti fizikan ekspozicion kaj parte imiti la sperton viziti ĝin.

Privataj legosignoj

Unu parta solvo al la problemo atingi personan engaĝiĝon kaj partoprenon de vizitantoj estas doni al ĉiu vizitanto ian privatan spacon por kolekti ilustritajn legosignojn de plej ŝatataj objektoj, kiel tio ofertita de la Metropola Muzeo de Arto, Novjorko, kun ĝia My Met Gallery. La interfaco estis tre malabunda: sub ĉiu ilustrita objekto registrita en la ĝenerala kolekto-datumbazo estis ligilo: “Aldoni al [Add to] My Met Gallery”. Se oni ensalutis en la retejo (kaj la komputilo akceptis kuketojn), oni estis kondukita al paĝo kun bildeto de oniaj elektitaj artaĵoj kaj baza informo, sub iuj aliaj artaĵoj, kiujn oni jam elektis. Por modifi la elekton, estis nur du ebloj: forigi artaĵon aŭ aldoni alian; oni ne povis reordigi ilin, aŭ aldoni personajn notojn; nek ekzistis ia maniero dividi la listojn kun aliaj (krom dividi onian ensalutnomon kaj pasvorton).

Virtual Gallery [Virtuala Galerio]

Montriĝis (Muchinsky, 2000), ke partopreno kaj agnosko estas fortaj instigaj faktoroj: homoj kutime pli pozitive rilatas al agado se ili sentas, ke ili kontribuis ion signifan al palpebla rezulto, kaj eĉ pli se iliaj kontribuoj estas iel publike rekonataj. Do, se vizitanto ricevus la eblon ne nur elekti persone signifoplenajn objektojn el kolekto, sed ankaŭ aranĝi ilin, verki ion pri tiu elekto kaj fari la anoncitan aranĝon publike havebla, oni povus supozi, ke la valoro de tiu agado por la vizitanto esti pli alta ol por nur fari privatan elekton. Tio eble estis la pensado malantaŭ projekto de la Belartaj Muzeoj de San-Francisko [Fine Arts Museums of San Francisco]: FAMSF: Virtual Gallery [Virtuala Galerio]. Daŭrante de 2001 ĝis 2005, Virtual Gallery permesis al iu ajn vizitanto elekti artaĵojn el la kolektoj kaj krei malgrandan ekspozicion kun titolo kaj nedeviga enkonduka teksto. Tiu ekspozicio tiam ekestis parto de la retejo de FAMSF, signifante ke aliaj povis spekti ĝin.

La enira paĝo de Virtual Gallery montris reprezentaĵon de ses ĉambroj, ĉiu enhavante ligilon al ekspozicio en formo de bildeto. Ĉiu ekspozicio havis kvar murojn, kaj ĉiu muro havis proksimume du aŭ tri artaĵojn. Dum oni movis la musmontrilon sur artaĵoj, bazaj detaloj aperis ĉe la subo de la paĝo. Se oni alklakis la artaĵon, nova paĝo (de alia parto de la retejo) aperis kun kromaj informoj pri ĝi. Por trovi artaĵojn por onia propra ekspozicio (vidu Bildon 1), oni serĉis la kolekton, uzante ŝlosilvortojn (eble la nomo de artisto). La rezultoj aperis kiel bildetoj sub la ĉambro, po dek. Por elekti unu, oni simple tiris ĝin al muro. Artaĵoj povus esti pligrandigitaj ĝis la maksimuma ebla grandeco (kaj reduktitaj denove), movitaj kaj forigitaj. Kiam oni alklakis SAVE [konservi], oni tajpis titolon, (maldevigan) mallongan priskribon kaj eĉ liston de retpoŝtadresoj de homoj por inviti al la ‘malfermo’. Tiu nova ekspozicio tiam delokigis la plej malnovan el la ses aktualaj ekspozicioj kaj ĝi restis tie ĝis, post ses aliaj ekspozicioj aperos, ĝi ankaŭ estis forpuŝita, en publike videblan arkivon.

Bildon 1: Virtual Gallery – Krei Galerion, Belartajn Muzeojn de San-Francisko

La granda nombro da ekspozicioj (pli ol 2000) en la arkivo, aŭ “Indekso”, de Virtual Gallery atestas la popularecon kaj facilecon de tiu ilo. Tamen multaj aperis haste kreitaj. Pli probabla klarigo ol manko de zorgo estas, ke ĉiu ekspozicio devis esti finita ene de unu sesio; ne ekzistis maniero konservi malnetan ekspozicion. Mi suspektas, ke multaj vizitantoj komence ekscitiĝis pri la eblecoj de tiu ilo, komencis krei ekspozicion por vidi kiel ĝi funkcias, sed poste rimarkis, ke ili ne havis la tempon por doni al la tasko la atenton, kiun ĝi meritis. (Estas eble kulpigo pri la rapida ritmo de la moderna vivo, sed scii, ke tasko postulas seninterrompan blokon da tempo estas preskaŭ certa recepto por nedifinita prokrasto!) Tion malplibonigis la fakto, ke ĉiu ekspozicio, krom se ĝi estis forlasita partvoje, publikiĝis aŭtomate.

Kiam mi demandis pri la eblo de misuzo de tia senjuĝa ilo fare de petolaj aŭ malicaj “kuratoroj”, Andrew Fox, la kreinto de Virtual Gallery, skribis:

… Ĝis nun mi ne trafas ian ofendan enhavon en nia virtuala galerio. Uzantoj plejparte tre bone kondutis sin. Mi ne havis la tempon por juĝi ĉiujn 2000+ “galeriojn”, sed tiuj, kiujn mi hazarde provis, taŭgas por publika konsumo. Multaj el la ideoj kaj uzoj de la galerioj fakte estas rimarkindaj. Estas interese vidi, kion uzantoj faras de oniaj kolektoj. (Fox 2005)

Tio levas alian interesan punkton: Se iu kreis rimarkindan ekspozicion, nenio povus malebligi ke ĝi efektive perdiĝu, post kiam ĝi estos forpuŝita de la ĉefpaĝo, en alfabete aranĝitan arkivon, aŭ “Indekso”.

Malgraŭ tiuj limoj, Virtual Gallery estis pionira kaj poviga ilo. Ĝi ankaŭ estis persone pionira ĉar, kvankam mi jam revis pri krei “lokon por homoj por kuratori siajn proprajn ekspoziciojn de verkoj de nia kolekto (kun komentoj)” (Cooper 1998) dum preskaŭ kvar jaroj, ne okazis ĝis mi vidis Virtual Gallery, ke la revo ekrealiĝis. Koincide, en la sama jaro kiel mia mesaĝo, Scott Sayre, direktoro pri presitaj kaj elektronikaj artaĵoj ĉe la Minneapolis Instituto de Artoj, skribis:

Studantoj kaj instruistoj devus ekrigardi la Reton kiel muzeon en si mem. … Ili povus facile kunmeti teman kolekton de bildoj el la tuta mondo en Retpaĝon; ekzameni la bildojn, iliajn temojn kaj la teknikojn de artistoj; krei ligilojn; kaj verki kritikajn konkludojn. Instruistoj eble konstruos instruplanon ĉirkaŭ instigante studantonj ligi verkojn, kaj ili povas publikigi siajn proprajn plej bonajn verkojn kaj lecionojn en la Reto. (Valenza 1998)

myVirtualGallery

Do, en majo 2005 la Art Gallery of New South Wales [Artgalerio de Novsudkimrio] lanĉis novan interagan ilon nomatan myVirtualGallery [miaVirtualaGalerio], kun la jenaj trajtoj:

  • Sistemo de registrado/ensalutado por ebligi la kreadon de ekspozicioj dum multaj sesioj
  • La kapablo havi iom ajn da muroj, en la formo de fermita buklo, por ke la lasta muro estu apud la unua
  • Enkonduka tekstopanelo sur la titola muro, kaj la eblo havi tekstopanelojn sur aliaj muroj
  • Aproba procezo (anstataŭ, ke ĉiuj ekspozicioj publikiĝu aŭtomate)
  • Pasintaj ekspozicioj esti reviziteblaj per serĉado (laŭ titolo kaj nomo de la kreinto) kaj hazarda esplorado
  • Ke elstaraj ekspozicioj povu esti prezentitaj tiom longe kiom necesas

Mallonge, tiel ĝi funkcias (vidu Bildon 2): Ĉiu nova ekspozicio komenciĝis per unu sola muro. Oni serĉis la kolekton (uzante unu serĉ-kampon), elektis artaĵon kaj tiris ĝin sur la muron, poste donis al la ekspozicio titolon kaj mallongan enkondukon (poste ŝanĝeblan) kaj alklakis SAVE [konservi]; la ekspozicio tiam estis en la sistemo. Oni povis daŭre konstrui ĝin – prenante tiom da tempo kiom oni ŝatas – aldonante kromajn murojn kaj artaĵojn. Oni povis submeti ekspozicion por fariĝi publika per alklaki SUBMIT [submeti]. Tio ŝanĝis la staton de la ekspozicio de “konstruata” al “atendanta aprobon” (por provizore malebligi pluajn ŝanĝojn) kaj sendis retpoŝton al la administranto de myVirtualGallery (kiu eble malsamis al la retejo-administranto). Aprobitaj ekspozicioj aŭtomate aperis sur la paĝo de Ekspozicioj, de la plej nova ĝis la plej malnova, kaj elektitaj ekspozicioj ankaŭ povis aperi en la sekcio ”Elstaraj Ekspozicioj” en la bonvena paĝo.

Bildo 2: myVirtualGallery – Redakta Ekspozicion, Art Gallery of New South Wales

Filozofiaj aferoj

La problemoj renkontitaj en la disvolvigo de myVirtualGallery estis certe pli ol nur teknikaj: la projekto instigis viglan debaton inter kuratoroj, klerigistoj kaj merkatistoj. Unu aŭ du kuratoroj konsideris la ideon, ke neinstruitaj homoj ‘kuratorus’ virtualajn ekspoziciojn, kiel sensignifa kaj bagatela (kvazaŭ ni dirus, efektive, ke kuratorado postulis nenian lertecon aŭ komprenon), dum aliaj nur havis problemon pri la ideo, ke ekspozicioj publkiĝus – t.e., aperus en la retejo al ĉiuj. Ĉi tio levas iujn interesajn kaj fundamentajn demandojn pri la rolo de muzeo, aparte arta muzeo:

  • Kiu rajtas fari publikajn deklarojn pri objektoj de publika signifo, aparte artaĵoj?
  • Ĉu ekzistas definitiva, aŭtoritata interpreto de objekto aŭ artaĵo?
  • Ĉu oni devas protekti la reputaciojn de artistoj kaj artaĵoj? (Se jes, ĉu tio estas parto de la laboro de kuratoro?)
  • Ĉu muzeo devus permesi al si mem esti publike kritikata (ekz-e, pri ĝiaj elektoj pri akirado), samkiel gazetoj faras en siaj Leteroj al la Redaktoro?

Tiu debato rivelis la ekziston de spektro de opinio. Ĉe unu ekstremo estas kredo je la aŭtoritato de la kuratoro; t.e., ke nur profesia kuratoro rajtus kuratori ekspoziciojn kaj interpreti artaĵojn en la publika areno; ĉi tion mi nomas “aŭtoritatismo”. Ĉe la alia ekstremo estas kredo je la egala valideco de ĉiuj vidpunktoj: do, iu ajn rajtus kuratori kaj interpreti, kaj dividi siajn personajn kontribuojn kun aliaj. Tiu kredo, kiun mi nomas “[persona] aŭtonomismo”, ne aperis en sia ekstrema formo en la diskuto. Ne ĉiuj kuratoroj estis same ekstremaj laŭ siaj aŭtoritatismaj vidpunktoj; tamen ĉiuj, kiuj emis al aŭtoritatismo, ja estis kuratoroj. Tio eble estas natura reflekto de la necesa, ena fokuso de la kuratora profesio – kontraste al la ekstera fokuso de muzea klerigado. Tamen la ekstrema aŭtoritatisma vidpunkto ankaŭ ŝajnas esti konservativa reago al perceptita liberalismo kaj ‘stultigado’ de arto. Ekzemple, jen la sarkasma atako de Heather MacDonald kontraŭ tio, kion ŝi priskribas kiel “kripliga kuratora populismo”:

Lasu la homojn fari la kuratoradon! estas vasta doktrino. Nenio permesu, ke muzeoj faru valorjuĝojn aŭ montru specialan scion, kiujn eble ne havas la ordinara homo. Tio estus tiom aŭtoritata! Pli bone malfermi ĉion al demokrata decido, kiom ajn neinformita. (MacDonald 2001)

Verŝajne ankaŭ daŭras timo pri la Interreto: kvankam fizika ekspozicio havas finan daŭron kaj finan, kontroleblan aron da vizitantoj, enhavo en la Reto povas teorie resti havebla nedifinite al nevidata publiko.

Je la fino, la sekvaj ŝanĝoj estis faritaj antaŭ la lanĉo la 26-an de majo 2005:

  • La vorto “curator” [kuratoro] estis forigita rilate al iu, kiu kreas virtualan ekspozicion
  • La enkonduka panelo havis la titolon “My introduction” [Mia enkonduko] kaj internaj tekstopaneloj, “My response” [Mia respondo]
  • La butono alklakota kiam ekspozicio iĝis finita kaj preta por esti pripensata por publika spektado estis unue nomata COMPLETE [kompletigi]; tio estis ŝanĝita al SUBMIT [submeti] (kaj iu helpteksto ŝanĝiĝis laŭe) por klarigi, ke “kompletigitaj” ekspozicioj ne estas aŭtomate aprobitaj, ke ekzistas taksa procezo
  • Malgarantio estis metita super la ekspozicia muro: “NOTE: Opinions expressed in this virtual exhibition are solely those of its creator” [“RIMARKU: La opinioj esprimitaj en ĉi tiu virtuala ekspozicio estas nur tiuj de ĝia kreinto”]
  • Aro da ligitaj paĝoj estis kreita, kiu kunligis la sperton krei virtualan ekspozicion al la rolo de kuratoro en fizika muzeo (ekz-e, “Intervjuo kun kuratoro” kaj “Kiel reala ekspozicio okazas”)
  • La paĝoj estis translokigitaj al la sekcio “Education” [Klerigado] de la retejo (ĝi unue estis sub “Collection” [Kolekto]). Parenteze, estas interese konsideri kial tio (parte) trankviligis la aŭtoritatistojn. Eble la kampo de muzea klerigado estas vidata kiel unu, kie strangaj kaj maltaŭgaj aferoj – el kuratora vidpunkto – jam okazas; do, tiel longe kiel ĝi estas en kvaranteno tie, la damaĝo eble estos minimumigita!

Publika respondo

La publika respondo al myVirtualGallery, kvankam komence malrapida, pliiĝis konstante. Dum la ses monatoj inter la oficiala lanĉo kaj la fino de decembro 2005, precize 250 ekspozicioj estis kreitaj de tiuj, kiuj ne laboris en la muzeo. El tiuj, 205 (82%) neniam estis submetataj. El la ceteraj 45 ekspozicioj, 28 (62%, aŭ 11% de la tuto) estis submetitaj sed malakceptitaj (kun komentoj) – kaj neniam resubmetotaj – kaj 17 (38%, aŭ 7% de la tuto) estis submetitaj kaj poste aprobitaj, ĉefe kun etaj modifoj (vidu Bildon 3). La relative malalta nombro da aprobitaj ekspozicioj montras, ke la kriterioj preterpasis la simplan foreston de libelaj, ofendaj kaj fakte malĝustaj deklaroj. La celo – almenaŭ en la fruaj etapoj – estis produkti aron da publikaj ekspozicioj, kiuj estas komprenigaj, informaj kaj pensigaj.

82% neniam submetitaj, 11% malakceptitaj, 7% aprobitaj

Bildo 3: Ekspozicioj de myVirtualGallery 26 majo – 30 aŭgusto 2005

La ceteraj statistikoj rilatas al ĉiuj ekspozicioj (konstruataj kaj aprobitaj), krom tiuj kreitaj de dungitoj de la muzeo.

Malgraŭ la fakto, ke uzantoj rajtis krei ekspoziciojn dum tempodaŭro kaj fari pripensitajn respondojn per tekstopaneloj, ĉirkaŭ 90% de ekspozicioj estis kreitaj kaj lastfoje modifitaj en la sama tago, kaj 75% havas nur mallongan enkondukon, sed neniun alian tekstopanelojn. Estas klare de tio, ke simple doni al homoj la oportunon pasigi pli da tempo, atento kaj penado por kreai siajn proprajn virtualajn ekspoziciojn ne aŭtomate signifas, ke ili utiligos tiun oportunon. Ŝajnas, ke plej multaj homoj ankoraŭ kreas ekspoziciojn dum unu sesio, probable nur por vidi kiel funkcias la aplikaĵo. Tamen, per permesi ankaŭ al homoj decidi por si mem ĉu aŭ ne submeti siajn ekspoziciojn (kaj, kiel la nombroj montras, la plej multaj neniam submetiĝis), la sperto por spektantoj povas esti pli bona, ĉar ili ne devas vadi tra sennombraj ‘forĵetindaj’ ekspozicioj.

Antaŭ la lanĉo ekzistis maltrankvilo, ke la tasko prilabori submetitajn ekspoziciojn estus tro peniga kaj temporaba por mi. Feliĉe, tamen, tio ne okazis. Mi eĉ sukcesis skribi sufiĉe detalajn respondojn al ĉiuj kreintoj, klarigante miajn decidojn kaj proponante pozitivajn sugestojn.

Krom 20 ekspozicioj pri unu sola artisto, estis 22 – de la publiko – en kiuj la titolo de ĉiu artaĵo enhavis komunan vorton. Kvindek aliaj ekspozicioj estis kreitaj de lernantoj en la sama (jaro-4/5) klaso, kaj uzis la vorton “Aboriginal” [Aborigena], supozeble laŭ la direkto de sia instruisto. Serĉi laŭ titolo – malpli-ol-ideala anstataŭaĵo por serĉi laŭ tema ŝlosilvorto – necesis, bedaŭrinde, ĉar la kolekta datumbazo tiutempe ne enhavis ŝlosilvortan kampon.

Unu surpriza rezulto estis la diversaj manieroj, kiujn uzantoj prezentis siajn elektitajn artaĵoj sur la muroj. En ne malgranda nombro da ekspozicioj, artaĵoj estis fiksitaj ĉe malsamaj altecoj. En iuj, artaĵoj amasiĝis sur muroj, dum en aliaj, ĉiu muro enhavis ununuran, malgrandan aŭ mezgrandan artaĵon. Indas konsideri, kiom multe da nuntempa okcidenta muzea praktiko pri la montrado de dudimensiaj artaĵoj estas bazita sur fizikaj faktoroj (kiel la altecoj de vizitantoj), kiom multe baziĝas sur psikologiaj principoj, kaj kiom baziĝas sur modo. (Ĉu akcepteblas, ke muzeo gastigu virtualajn ekspoziciojn, kiuj similas al plenplena salona muro?)

Ofte observita problemo estis tiu de nekongruaj relativaj grandecoj, kie artaĵo sufiĉe malgranda en la reala vivo aspektis kvazaŭ samgranda kiel multe pli granda artaĵo. Certigi, ke ĉiuj artaĵoj en ekspozicio aŭtomate taŭgas skale unu al la alia, kvankam teknike eblas, ne ĉiam estus dezirinde (alie, iuj devos aperi etaj). Tamen gravas iel agnoski la aferon pri la relativa grandecoj de fizikaj objektoj. Eble necesas pli facile montri la realan skalon de artaĵo dum la krea etapo.

Teknikaj aferoj kaj ideoj por versio 2

Por ke myVirtualGallery funkciu je akceptebla rapido per kutima interreta konekto, mi decidis, ke bildetoj (specife, la plej malalta el tri disponeblaj difinoj por ĉiu verko ilustritaj en la kolekta datumbazo, kun maksimuma dimensio de 152 rastrumerojn) estus uzataj ĉie. Nur kiam bildo estas duoble alklakata, ĝi aperos je pli alta difino, en aparta fenestro. Tamen tio signifis, ke se artaĵo estus tro pligrandigata sur la muro (io, kion la uzantoj ŝajnis fari sufiĉe ofte), ĝi aperis neklara kaj ‘denteca’. Unu solvo, pri kiu mi pensis, estis uzi bildetojn por krei ekspoziciojn (tiel rapidigante serĉadon) sed la sekvajn pli altajn difinojn por spektado de ili. Kompreneble tio ankoraŭ havus gravan efikon sur la ŝarĝotempo de ekspozicioj kun multaj artaĵoj.

Kvankam la eblo serĉi ekspoziciojn laŭ kreinto/kuratoro, titolo kaj enkonduko estis signifa plibonigo super alfabeta indekso de titoloj, inda aldono estintus la kapablo serĉi laŭ artaĵoj. Eble vizitanto, dum spektado de ekspozicio, povus alklaki butonon: “Vidu aliajn ekspoziciojn, kiuj dividas artaĵojn kun ĉi tiu.” Tio portus la komunuman retan potencon de myVirtualGallery al alia nivelo.

Ekzistas unu signifa maniero, en kiu la procezo krei ekspozicion de myVirtualGallery estis malpli bona ol la procezo krei unu fizikan. Serĉi artaĵojn kreis mallongan liston da bildetoj, kiujn oni povus rafini per forigi nedeziratajn erojn. Tamen, tiu listo ne estis konservita je la fino de sesio. Real-viva kuratoro ofte pasigas semajnojn pripensante liston da eblaj artaĵoj antaŭ ol fari ion ajn alian. Tio ofte fariĝas per fotokopioj de la artaĵoj fiksitaj al unu aŭ pli pecoj da dika karto, kaj dum la procezo la bildoj estas reordigataj por esplori ligojn. Eble la ideala virtuala galerio havus du-partan procezon: la unua simile al My Met Gallery (sed en kiu oni povus reordigi bildojn en granda, dudimensia spaco), kaj la dua simile al myVirtualGallery.

Resumo kaj konkludo

La spertoj de vizitado de fizikaj kaj interretaj muzeoj havas malsamajn fortojn kaj limojn kaj estas komplementaj. Aliro (en muzea kunteksto) estas kutime mezurita per la facileco kun kiu ĉiu vizitanto povas sperti la kolekton de la muzeo. Iloj por virtualaj galerioj povas etendi tion al pli aktiva, persona engaĝiĝo per permesi al vizitantoj krei novan enhavon el ekzistanta rimedo kaj aldoni al tiu rimedo. Tio havas la eblon krei novan kaj viglan formon de kultura interkonektado. Tamen planantoj kaj programistoj de tiaj iloj devas esti pretaj por, kaj sentemaj al, rezisto (de timo ĝis malamikeco) de ena kuratora dungitaro.

Agnoskoj

myVirtualGallery estis programita de Squiz.net (http://www.squiz.net), uzante kombinaĵon de teknologio de Macromedia Flash kaj la MySource Classic malferm-fonta enhav-administra sistemo. Koncepta dezajno: la aŭtoro, kunlabore kun John-Paul Syriatowicz. Programado: Mark Brydon kaj Marc McIntyre. Vida dezajno: Casey Frendin.

Referencoj

Cooper, J.M. (2001). AGNSW 12-month plan for the Web [12-monata plano de AGNSW por la Reto]. Interna mesaĝo al altranga dungitaro, Art Gallery of New South Wales, 11 julio 2001.

Fox, A. (2005). RE: Virtual Gallery [PRI: Virtuala Galerio]. Retletero al la aŭtoro, 11 marto 2005.

MacDonald, H. (2005). The Met’s Triumphant Democratic Elitism [La Triumfa Demokratia Elitismo de La Met]. En City Journal [Urba Revuo], Vintro 2001. http://www.city-journal.org/html/11_1_urbanities-the_mets.html (alirita 19 septembro 2005).

Muchinsky, R.M. (2000). Psychology Applied to Work [Psikologio Aplikita al Laboro]. Belmont, CA, Usono: Wadsworth, 341-46.

Valenza, J.K. (1998). Real art museums without walls [Realaj art-muzeoj sen muroj]. En Technology Connection [Teknologia Ligo], Vol. 4, Eldono 9, Feb 1998, 10. https://eric.ed.gov/?id=EJ561359, (alirita 9 sep 2005).