(Notoj por gepatroj, kaj instruistoj, kiuj deziras helpi siajn infanojn aprezi arton)
Ni havu amuzon kun ĉi tiun duon-abstrakta pentraĵo, de John Olsen.
- Imagu, ke vi iras tra la pentraĵo per nudaj piedoj. Kiel ĝi sentigas?
- Imagu, ke la pentraĵo estas homo. Kio estas lia aŭ ŝia plej ŝatata sporto?
- Kiel ĝi eskapus el la muzeo?
- Kia besto ĝi estus?
- Kio estus la vetera antaŭvido por ĉi tiu pentraĵo?
- Kiel ĉi tiu pentraĵo gustus se vi povus manĝi ĝin?
- Kia muziko kongruus bone kun ĉi tiu pentraĵo?
- Kia televidprogramo ĉi tio estus? (Kaj ĉu vi opinias, ke vi rigardus ĝin?)
Amuziĝi per arto havas seriozan flankon
Kial ludi per arto, ekzemple demandi kiel pentraĵo gustus, aŭ kiel ĝi parolus?
1. Estas amuze, kaj nia unua celo estas, ke niaj infanoj volas pasigi tempon kun arto.
2. Estas partoprene. Ne estas sekreto, ke spertoj estas pli signifaj kaj memorindaj se ili estas aktivaj, anstataŭ pasivaj.
3. Helpas fari rilatojn inter la artaĵo kaj la vivo de la spektanto. Oni povus pensi, ke por vere aprezi artaĵon, oni devus studi la historian kuntekston kaj lerni pri la vivo de la artisto. Sed se iu, kiu rigardas artaĵon, havas aron da interesoj sen ion komunan kun tiaj aferoj, rilato ne okazos:
Se, aliflanke, ni povas malkovri kelkajn aliajn ‘hokoj’ en artaĵo, la procezo de art-aprezado povas komenci:
Kaj, fine (eĉ se ĝi bezonus monatojn aŭ jarojn), la juna spektanto povas kreski novajn ‘interes-maŝojn’ kaj konekti kun tiuj pli tradiciaj art-historiaj ‘hokoj’.
4. Imagaj ludoj (aparte tiuj, kiuj transiras la sensojn, kiel “Kia muziko kongruus bone kun ĉi tiu artaĵo?”) tre bone ĉirkaŭiras nian silentemon paroli pri sentoj. Demandu al iu, “Kiel ĉi tiu pentraĵo vin sentigas?” kaj vi probable akiros dubkvalitan respondon. Se, tamen, vi demandus, “Kia manĝo ĉi tio eblas esti?” kaj vi eble ricevus la respondon, “Ŝlima polpo”, kiu estus utila indiko de forta emocia reago. La plej bona vojo al ies sentoj estas ofte la nerekta. Je la malsupro de ĉi tiu paĝo estas kelkaj pluaj sugestoj por imagaj demandoj.
Ne fermu la pordon tro frue
Du oftaj demandoj, kiujn oni demandas de infanoj apud artaĵoj estas: “Ĉu vi ŝatas tion?” Kaj “Kiu estas via plej ŝatata?” Kvankam estas bone kuraĝigi partoprenon, fari valoro-juĝon tro frue estas kvazaŭ fermi pordon. Eĉ se la respondo estas, “Jes, mi amas ĝin!”, tio povas sufoki pluan esploron aŭ ludemecon. Kompreneble, tio foje estas neevitebla, precipe kiam la komenca respondo estas negativa: “Ĉu oni diras, ke ĉi tiu estas arto?” Aŭ “Kiom da mono la Galerio pagis por tio?!” En tiu kazo, provu kunlabori kun tiuj komencaj reagoj, por vidi, ĉu vi povas teni la pordon malferma iom pli longe. Vi (kaj/aŭ via infano) eble ankoraŭ ne fine ŝatos la artaĵon sed, kredu aŭ ne, estas eble ‘malŝati’ artaĵon sed samtempe ĝue rigardi ĝin kaj pensi pri ĝi. Memoru, ke artistoj estas realaj homoj. Estas facile tro impresiĝi pri artaĵo kaj pri la ‘genio’ de grava artisto (aŭ pri la malklaremo de avangarda artisto). Ni povas forgesi, ke iam estis tempo, kiam ĉi tiu artaĵo ne ekzistas kaj kiam la artisto devis fari iujn decidojn. Image re-krei artaĵon (pensi pri tio, kio eble estis en la menso de la artisto kaj kiel la artaĵo eble estis kreita) estas bona maniero por konekti kun ĝi. Sed estu preta por surprizoj!
Pluaj imagaj demandoj
- “Ĉi tiu foto nomiĝas ‘La defilado’. Donu al ĝi tri novajn titolojn: unu amuzan, unu tragikan, unu strangan.”
- “Donu vetero-raporton por ĉi tiu pejzaĝa pentraĵo.”
- “Imagu, ke ĉi tiu skulptaĵo eskapos ĉi-nokte. Kiel ĝi moviĝus? Ĉu skue? Serpente? Glite? Kure? Ŝarĝe? …”
Oni eĉ povas uzi tiajn demandojn en aliaj specoj de muzeoj. Ekz-e:
Historia domo
- “Kiel ĉi tiu ĉambro ŝanĝiĝus se [Amy Perry] loĝus ĉi tie?”
- “Kiel vi ŝanĝus ĉi tiun ĉambron, se vi loĝus ĉi tie?”
Zoologia parko
- “Kongruigi ĉiun el ĉi tiuj bestoj kun unu el ĉi tiuj famuloj.”
- “En kiu sporto ĉiu el ĉi tiuj bestoj elstarus?”
Transporta muzeo
- “Kiel vi konvertus ĉi tiun buson en submarŝipo?”
- “La kromnomo por ĉi tia tramo estis ‘rostpanrako’. Kio estus bona kromnomo por ĉi tiu kamiono?”