In an article, How Christianity can help us recover the usefulness of art, Alain De Botton laments the ‘veneration of ambiguity’ in art today. According to him, the art world doesn’t like the idea that art could have a purpose outside of itself. ‘Christianity, by contrast,’ he claims, ‘never leaves us in any doubt about what art is for: it is a medium to teach us how to live, what to love and what to be afraid of.’ But this raises an interesting question. If the purpose of a picture of Mary is to remind us what tenderness is like, then what does it matter whether or not it is good art? Couldn’t a poorly executed painting of Mary teach us about tenderness just as well as a masterpiece?
The thing is, an art work can have many purposes, ranging from the purely intrinsic (belonging to art by their very nature) to the completely extrinsic. One of the purposes most intrinsic to art is to express emotion. Another is to describe the visible and another, to create an aesthetically pleasing object. One of the most extrinsic purposes is to make money. Somewhere in the middle are the following: to convince, to teach and to encourage.
If an artwork is created for mostly extrinsic purposes, chances are it will suffer as a result. It may seem paradoxical, but an artwork that tries too hard to deliver its overt meaning (or “message”) will end up weakening itself. Most of us have experienced this phenomenon in cinema: a film essentially about the triumph of good over evil may portray one particular character as wholly evil, with no redeeming traits, and another as completely good. Whereas a more satisfying film will portray characters with more complex facets. (Think of Disney versus Pixar.) Yes, with complexity comes a certain degree of ambiguity, but that’s what life is like and that’s what art aspires to, even so-called “non-realist” art. Ambiguity also allows room for our interpretation. Otherwise, might feel we are being assaulted with overt meaning.
In the gospel of John, Jesus says, ‘… unless a kernel of wheat falls to the ground and dies, it remains only a single seed. But if it dies, it produces many seeds.’ (John 12:24, NIV) Although the original context of this verse is Jesus talking about his own crucifixion and resurrection, it can also apply to art. The urge to communicate a message may have been the original motivation for creating an artwork but unless the artist is prepared to let this message “fall and die”, the artwork will be stillborn.
What is art?
Esperanto:
En artikolo, How Christianity can help us recover the usefulness of art (Kiel kristanismo povas helpi nin reakiri la utilecon de arto), Alain De Botton lamentas la ‘respektegon de ambigueco’ en arto hodiaŭ. Laŭ li, la artmondo ne ŝatas la ideon, ke arto povus havi celon ekster si. ‘Kristanismo, kontraste,’ li diras, ‘neniam donas nin ajnan dubon pri la intenco de arto: ĝi estas medio por instrui nin kiel vivi, kion ami kaj kion timu.’ Sed ĉi tio proponas interesan demandon. Se la celo de bildo de Maria estas rememorigi nin, kia estas tenereco, kial gravas, ĉu aŭ ne ĝi estas bona artaĵo? Ĉu malbone farita pentraĵo de Maria ne povas instrui nin pri tenereco same bone kiel ĉefverko?
Notindas, ke artaĵo povas havi multajn celojn, de la pure esenca (apartenanta al arto laŭ sia propra naturo) ĝis la tute malesenca. Unu el la celoj plej esencaj al arto estas por esprimi emocion. Alia estas por priskribi videblaĵojn kaj alia, por krei estetike plaĉantan aĵon. Unu el la plej malesencaj celoj estas gajni monon. Ie en la mezo estas la jenaj: por konvinki, por instrui kaj por kuraĝigi .
Se artaĵo estas kreita por plejparte malesecaj celoj, tre probable ĝi suferos kiel rezulto. Povas ŝajni paradokse, sed artaĵo kiu penas tro forte transdoni sian malkaŝan signifon (aŭ “mesaĝon”) fine malfortigos sin. La plejmulto el ni spertis tiun fenomenon en kino: filmo esence pri la triumfo de bono super malbono povas portreti unu apartan rolon kiel tute malbona, sen elaĉetaj trajtoj, kaj alia kiel tute bona. Tamen, pli kontentiga filmo portretas rolon per pli kompleksaj facetoj. (Pensu pri Disney kontraŭ Pixar.) Jes, kun komplekseco venas iom da ambigueco, sed tia estas la vivo kaj al tio arto aspiras, eĉ la tiel-nomata “ne-realisma” arto. Ambigueco ankaŭ permesas spacon por nia interpretado. Alie, ni eble sentus ke ni estas batataj per malkaŝa signifo.
En la evangelio de Johano, Jesuo diras: “… krom se tritika grenero falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola. Sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.’ (Johano 12:24) Kvankam la originala kunteksto de tiu verso estas Jesuo parolanta pri sia propra krucumado kaj reviviĝo, la verso ankaŭ povas apliki al arto. La deziro por komuniki mesaĝon eble estus la origina motivo por krei artaĵon, sed se la artisto ne permesas al tiu mesaĝo “fali kaj morti”, la artaĵo estos mortnaskita.
Kio estas arto?