Moderna arto: Kio ĝi estas? De kie ĝi venis?

View my new website at www.doctordada.com.

Notoj por prelego ĉe la Universala Kongreso de Esperanto, Hanojo, Vjetnamo, julio 2012

English translation >

Resumo

Moderna arto jam okazas dum pli ol unu jarcento, sed eĉ nun, multaj homoj ankoraŭ havas gravajn dubojn pri ĝi. Paroli pri tiu ĉi reputacia problemo estas la unua tasko de tiu ĉi prelego. La dua tasko estas difini stilon en arto, rilate al la intenco de la artisto.

Kvankam moderna arto naskiĝis je la komenco de la 20-a jarcento, la unua semo de ĝi, relativeco, ekkreskis en la 15-a jarcento, kaj la dua semo, memstareco, en la 19-a jarcento. La prelego eksplikos kial moderna arto ne eblus sen tiuj ĉi gravaj ideaj ŝanĝoj.

En la multaĵo da diversaj artstiloj tra historio estas du ĉefaj specoj, kiuj indikas du modalojn por vidi, kaj figuri, la mondon: la absolutan kaj la relativan. Absoluteca artaĵo figuras la mondon kiel, laŭ la artisto aŭ laŭ la societo de la artisto, ĝi 'estas', dum relativeca artaĵo figuras la mondon kiel ĝi ŝajnas, aŭ aspektas. Vario de relativeca artaĵo figuras la mondon kiel ĝi 'sentigas' – aŭ, por esprimi alie, tia artaĵo figuras la emocian sperton de propra renkonto kun si. Dua grava semo de moderna arto estas la klopodo rompi la ligilon inter arto kaj la reala mondo, por ke artaĵoj staras per si mem. Tiu semo, memstareco, ebligas abstraktan (aǔ nefiguran) arton.

La reputacia problemo de moderna arto

La du demandoj de tiu ĉi prelego estas: “Kio moderna arto estas?” kaj, “De kie ĝi venis?” Sed multaj homoj eble demandas “Kiu zorgas pri moderna arto?” Por ili, estas kvazaŭ mi demandas, “Kia estas la vetero sur Marso?” aŭ “Kiel oni fermentas fiŝon?” Demandoj ne nur senrilataj por ili, sed pri io kiun ili fakte ne ŝatas.

Do, devus esti tria demando, antaŭ la du aliaj: “Ĉu moderna arto indas?” Tio estas, ĉu ĝi estas rigardinda, studinda, kaj (eble) aĉetinda?

Mia celo hodiaŭ estas ne ke vi ĉiuj ŝatu modernan arton, sed almenaŭ ke vi iomete interesiĝu pri ĝi pli multe ol antaŭe.

Fig. 1: Tim Storrier La histriona vojiranto (laŭ Bosch) 2012 © Tim Storrier

Mi laboras ĉe la Art-Galerio de Nov-Sud-Kimrio (en Sidnejo, Aŭstralio). Ĉiujare, de post 1921, la Galerio organizas konkurson pri portretpentrado, la Archibald[1]-Premio. Ĉijare, la premio estis donita al la artisto Tim Storrier[2], por lia senvizaĝa memportreto, La histriona vojiranto (laŭ Bosch) (Figuro 1)

Tiu ĉi decido kaŭzas polemikon. Multaj homoj diris, “Tio ne estas portreto. Portreto bezonas vizaĝon!”[3]

En 1973, la Nacia Galerio de Aŭstralio aĉetis pentraĵon, Bluaj stangoj: numero 1, faritan en 1952 de la Usona artisto Jackson Pollock[4], por 1.3 milionoj da dolaroj. La aĉeto de la granda, abstrakta pentraĵo[5], kiu kreiĝis per plaŭdita kaj gutita farbo, kaŭzis ne nur polemikon; ĝi kaŭzis skandalon. Multaj homoj diris indigne, “Ĉu oni nomas ĝin arto? Juna infano povus fari pli bonan pentraĵon ol ĝi! Kia perdo mona!” Gazeto tiutempa havis ĉeftitolon: “Ebriuloj faris ĝin!”

En 1959 aperis eldono de la satira revuo Punch[6] kun komika desegnaĵo de moderna artisto sur la kovrilo. Kontraŭ la muro estas multaj grandegaj abstraktaj pentraĵoj, kreitaj per ŝutado kaj gutado de farbo. La artisto ĉagreniĝas ĉar lia hundo, kiu ĵus iris tra disverŝita farbo, estas ironta sur blanka streĉita tolo kuŝanta sur la planko. La ŝerco estas: “Kial la moderna artisto ĉagreniĝas ke hundo fuŝos la pentraĵon? Moderna arto estas tiel malorda kaj sensignifa ke neniu rimarkus la diferencon!”

Moderna arto evidente havas reputacian problemon.

Ĉu vi aŭdis la esprimon “Mi ne scias multe pri arto, sed mi scias kion mi ŝatas”? Mi aŭdis ĝin tiel multe ke ĝi jam estas kliŝa. Sed homoj kiuj diras ĝin parolas vere. Ili diras, alivorte, “Eble, se oni studus arton kaj lernus pri artistoj, movadoj, stiloj, ktp, oni komprenus kaj ĝuus 'malfacilan' arton, sed mi havas simplan, tujan ĝuon de arto, kaj mi kontentas pri tio.”

Difino de stilo

Multaj homoj opinias ke la du celoj de 'reala' artisto estas: unue, figuri ion, kaj due, fari ion belan. Sed, kvankam artaĵoj eble estas figuraj kaj belaj, la kreado de arto estas pri io alia. Mi demonstru:

Fig. 2: Forĵetaĵoj sur la planko en la artmuzeo

Imagu ke ni ĉiuj estas kune en art-muzeo kaj mi estas artisto (aŭ mi almenaŭ konsideras min tiel). Mi decidas krei artaĵon por la muzeo. Mi havas skatolon plenan de forĵetaĵoj. Mi renversas la skatolon kaj la forĵetaĵoj falas sur la plankon (Figuro 2).

Nu, se ni forirus kaj postlasus la 'artaĵon' en la muzeo kaj revenus post unu tago, ĉu la artaĵo ankoraŭ estus tie ĉi? Ne? Kial ne? Kiu forprenus ĝin? Kiu havas la veran povon en la artmuzeo? Ĉu la direktoro? Ĉu la kuratoroj? Ne, la purigistoj! Estas ili kiuj devos decidi ĉu la amaso da objektoj estas vere artaĵo aŭ nur forĵetaĵoj. Do, kiel la purigisto decidus? Kaj ĉu ni povus certigi ke la 'artaĵo' estos tie ĉi morgaŭ? Kiel? Ĉu etikedo? Ĉu signo? Ĉu prez-signeto? Ĉu kadro?

Tiuj ĉi objektoj eble sufiĉus, sed ni verŝajne bezonas ion pli esencan, ion, kiu konvinkus purigiston (kaj aliajn) ke tio ĉi estas vera artaĵo, ne nur ke ni opinias ke ĝi estas tio.

Do, ni povus fari ion al la forĵetaĵaro mem, por ke ĝi aspektu pli 'arta' kaj intenca. Ni povus vicigi la objektojn. Ni povus elekti objektojn, kiuj havas similajn kolorojn.

Eble ni havas ideojn, sed kion iuj artistoj dirus al ni, se ili povus?

Fig. 3: Nora Heysen Mem-portreto 1932 Kolekto AGNSW © Lou Klepac

Nora Heysen[7] eble dirus al ni, bazita sur sia pentraĵo, Mem-portreto (Figuro 3): “Emfazu horizontalojn kaj vertikalojn. Uzu plejparte neŭtralajn kolorojn (brunojn, grizojn, kremojn, nigron kaj blankon) kaj eble malgrandan akcenton de brila koloro, ekzemple ruĝo.”

Fig. 4: William Dobell Margaret Olley 1948 Kolekto AGNSW © Sir William Dobell Art Foundation

La artisto William Dobell[8] estis fama pro siaj esprimriĉaj portretoj. Bazita sur sia portreto de Margaret Olley (Figuro 4), li eble dirus al ni: “Emfazu kurbojn. Uzu similajn kolorojn, ekzemple kremojn, flavojn kaj helajn verdojn.”

Fig. 5a: Elioth Gruner Bondi kun subkuŝantan geometrion

Fig. 5: Elioth Gruner Bondi 1915 Kolekto AGNSW

Elioth Gruner[9] estis fama pro siaj impresionismaj pejzaĝoj. Li eble dirus al ni, bazita sur sia malgranda pentraĵo de virino sur la plaĝo (Figuro 5): “Uzu geometrion, eĉ se ĝi ŝajnas tre subtila.” (Figuro 5a) Kaj, samtempe: “Uzu atmosferon por malklarigi la bordojn inter objektoj, kaj malgrandigi la kolor-diferencojn.”

Fig. 6: Eric Wilson Abstraktaĵo – la kiureja fornelo 1943 Kolekto AGNSW

Eric Wilson[10] estis raraĵo en aŭstralia arto: vera kubisto, kiel Picasso. Vidu lian pentraĵon en Figuro 6. Kion li eble dirus al ni? “Uzu dispecigadon.” Alivorte, dispecigu la objektojn kaj muntu la pecojn en alian aranĝon.

Nu, ni povus demandi konsilon de iu ajn artisto. Ĉiu respondus al ni laŭ sia propra metodo por ŝanĝi kaoson en ordon, por ŝanĝi ŝancon en intencon. Kaj ĉiu metodo estas afero, kiun oni kutime nomas 'stilo'.

Relativeco

Sed tiu ne eksplikas kial multaj modernaj artaĵoj ne similas al la reala mondo. Kial estas ofte distordo en moderna arto? Kial nun estas arto kiu estas tute nefigura – nur formoj, linioj, koloroj ktp?

Por solvi tiun problemon, ni fakte devas veturi al la 15a jarcento.

Fig. 7: Sano di Pietro Dipatrino kaj Infano kun Sanktuloj Jeromo, Johano la Baptisto, Bernardino kaj Bartolomeo Malfrua 15a jarcento Kolekto AGNSW

Figuro 7 montras pentraĵon el la urbo Sieno, en la lando nun konata kiel 'Italio'. Ĝin faris la artisto Sano di Pietro. Notu la oran fonon. Notu la Dipatrinon, Maria, en ŝia tradicia ultramara robo. Notu la nepran ordenon de la homoj. Kaj notu la strangan apudmeton de beba Jesuo kun plenkreska Johano la Baptisto (spite de la fakto ke ili estis samaĝaj). Tio signifas ke la realeco, kiun la artisto figuras, estas spirita, ne fizika.

Koncize, la pentraĵo montras objektojn ne kiel ili aspektas, sed kiel ili 'estas', laŭ la tiama societo.

Fig. 8: Domenico Beccafumi Dipatrino kaj Infano kun infana Johano la Baptisto ĉ.1542 Kolekto AGNSW

Domenico Beccafumi kreis pentraĵon, 50–70 jarojn poste, kun preskaŭ la sama temo (Figuro 8), sed rigardu la diferencojn.

Notu la ombran modeladon sur la vizaĝoj kaj korpoj, kiuj helpas la ilusion de profundeco. La vizaĝoj en la Siena pentraĵo estas preskaŭ ebenaj. Notu la ĉirkaŭajn ombrojn, kiuj kaŝas detalojn. Notu la acidajn kolorojn, elektitajn de la artisto, ne de tradicio. La pli frua pentraĵo havas haloojn kiel oraj briloj ĉirkaŭ la kapoj. La pli malfrua pentraĵo ankaŭ havas haloojn, sed ili ŝvebas super la kapoj kiel apenaŭ videblaj ringegoj. Kial la artisto pentris ilin tiel? La artisto preferus ne figuri nefizikajn aferojn, sed, se li devus, li decidas pentri ilin kvazaŭ ili estus realaj, fizikaj objektoj.

Fig. 9: Caravaggio Dipatrino de Loreto 1604–06 Preĝejo de Sankta Agostino, Romo

La pentraĵo de la Dipatrino de Loreto (Figuro 9), farita de la baroka artisto Caravaggio[11], ĉirkaŭe 60 jarojn poste, figuras ne precize la saman temon kiel la du antaŭaj, sed ĝia temo certe tre similas al ilia. Notu nun eĉ pli grandan realismon, kaj naturismon. La lumo kaj ombroj estas dramaj. Denove, la halooj estas ŝvebantaj ringegoj. Notu la nudajn piedojn de Maria, kaj la malpurajn, nudajn piedojn de la pilgrimanto, kaj notu la rompitan muron. Tiuj ĉi aferoj helpas nin imagi ke tiu ĉi sceno estas reala, ne nur mita rakonto.

De Sano di Pietro al Caravaggio, ni vidas progreson de unu aliro al alia. Sano di Pietro figuras aferojn kiel ili 'estas', sed Caravaggio figuras ilin kiel ili aspektas al li, aŭ laŭ sia sperto kaj sentoj pri ili. (Jes, la artisto ne fakte vidis la eventojn de la Biblio, sed li uzis realajn homojn kiel pozistojn kaj desegnis ilin.)

La progreso estas de 'absoluta' al 'relativa' aliro.

Tio estas kial la inventado de perspektivo en la Renasenco estis tiel grava. Fine, artistoj povis figuri objektojn, homojn kaj scenojn kiel ili aspektis, de iu ajn angulo.

En la dudeka jarcento, multaj artistoj daŭrigis kaj streĉis la relativan aliron eĉ plue, diversmaniere.

Fig. 10: Lloyd Rees Fajra nebuleto ĉe Gerringong 1980 Kolekto AGNSW © A & J Rees. Licencita de Viscopy, Sidnejo

Ekzemple, la pentraĵo de fajra nebuleto (Figuro 10), pentrita de la artisto Lloyd Rees[12] kiam li estis maljunulo. Kvankam la detaloj estas kaŝitaj per la fuma nebuleto (kaj eble per la malbona vidpovo de la artisto), la koloroj estas ja malkaŝitaj.

Fig. 11: John Olsen Enirejo al la haveno de deziro 1964 Kolekto AGNSW © John Olsen. Licencita de Viscopy, Sidnejo

Relativeco estis la unua 'semo' de moderna arto, kaj ĝi estas la aliro de moderna arto, ĉu vida (kiel la antaŭa ekzemplo) aŭ emocia (kiel la pentraĵo Enirejo al la haveno de deziro (Figuro 11), farita de John Olsen[13] en 1964, kiu estas figuro de la sento de unu homo pri la 'sovaĝa' urbo de Sidnejo).

Memstareco

Sed, estas alia kialo ke multaj modernaj artaĵoj malsimilas al la reala mondo. Por trovi ĝin, ni iru al la malfrua 19a jarcento.

Kial tiel multaj ne-modernaj pentraĵoj havas kadrojn? Parte, ĉar kadro (speciale ora kadro) igas pentraĵon pli pompa, pli parada, sed plejparte ĉar kadro ĉirkaŭ pentraĵo kreas virtualan fenestron – kiu laŭvice kreas imagan mondon post la bild-ebeno. (Tial, plejmultaj modernaj pentraĵoj havas tre malgrandajn kadrojn, aŭ eĉ tute ne havas kadrojn.)

Fig. 12: Edward Poynter La vizito de la Reĝino de Ŝebo al Reĝo Solomono 1890 Kolekto AGNSW

La artisto kiu kreis la pentraĵon en Figuro 12 (pentraĵo kun ĝia grandega kaj paradega kadro) certe ne deziras ke ni vidu farbon kaj penikmarkojn. Li deziras anstataŭe ke ni vidu karnon, marmoron, pelton, plumojn ktp.

Fig. 13: Claude Monet Fojnstako (Sunsubiro) 1891 Kolekto MFA, Bostono

La rusa artisto Wassily Kandinsky[14] (fama kiel la unua okcidentulo kiu kreis tute nefigurajn pentraĵojn) vidis, kiel juna artisto, pentraĵon de fojnstako, faritan de la franca impresionisto, Claude Monet[15]. Similan pentraĵon vi povas vidi en Figuro 13.

Pli malfrue, Kandinsky skribis: “La katalogo eksplikis al mi ke ĝi estas fornstako. Mi ne povis rekoni ĝin. Mi sentis embarason pro tiu manko de rekono. Mi ankaŭ sentis ke la pentristo ne havas rajton pentri tiel maldistinge. Mi havis malakran senton ke la objekto mankas. ... Tutklara tamen, estis la ne-anticipita povo de la paletro, ĝis nun nekonita de mi, kiu superpasis ĉiujn miajn revojn.”[16]

Fig. 14: Wassily Kandinsky Etudo por 'Pentraĵo kun blanka rando' 1913 Kolekto AGNSW © Vasily Kandinsky/ADAGP. Licencita de Viscopy, Sidnejo

Kaj jen pentraĵo de Kandinsky, de 1913 (Figuro 14). Estas neniu virtuala fenestro nun, neniu imaga mondo. 'Farbo kiel iluzio' vere iĝis 'farbo kiel farbo'. Artaĵo povas stari per si mem.

La dua semo de moderna arto estas memstareco.

Paradokse, la movado kiu insistis ke arto devas figuri realajn vidajn sensojn estis la franca impresionismo de Claude Monet, sed estas en franca impresionismo, kun ĝia malglata farbo kaj evidentaj penikmarkoj, kie oni unue trovas la semon de memstareco.

Parenteze, rigardu ankaŭ la pentraĵon far Monet kiel ekzemplon de relativeco. Vidu kiel lumo kaj atmosfero obskurigis la detalojn, kaj tio ĉi estas preskaŭ 90 jarojn antaŭ Fajra nebuleto ĉe Gerringong de Lloyd Rees.

Eksperimenteco

Ĝis nun, ni vidis du esencajn semojn, kaj trajtojn, de moderna arto: relativecon (figuri la mondon kiel ĝi ŝajnas) kaj memstarecon (uzi farbon kiel farbon). Sed estas alia trajto: la serĉo por io nova, io freŝa. De post la industria kaj scienca revolucioj, multaj artistoj ĉagreniĝas ke arto malfreŝiĝas, ke ĝi perdas sian potencon pro siaj reguloj, supozoj kaj kutimoj.

Ili scivolas, “Kio okazus se mi farus ion nekutiman, se mi intence rompus la regulojn?”

Unu regulo, aŭ kutimo, rilatas al kiel artisto kreas.

Kutima maniero por pentristo labori estas:
• ĉe vertikala, ebena supraĵo (streĉilo, kiu estas akra-randa rektangulo), kiu estas sur stablo,
• rigardante la objekton,
• uzante penikojn, kaj artistajn oleofarbojn sur paletro,
• la artisto figuras la objekton, kiu estas la temo de la pentraĵo.

Fig. 15: Jackson Pollock, pentranta

Anstataŭ, jen la usona artisto Jackson Pollock, kiu pentris la artaĵon Bluaj stangoj, laboranta (Figuro 15).

• La supraĵo estas horizontala
• kaj nestreĉita,
• la farbo estas ŝutata, gutata, vipata,
• la artisto estas 'en' la bildo (ne rigardanta aliloken) kaj...
• la procedo de kreado estas la temo de la pentraĵo!

Alia artisto, Hans Hoffmann, iam diris al Pollock, “Vi ne plu desegnas de naturo; vi stagnos.” Pollock simple respondis, “Mi estas naturo.”

Kaj kiuj estas la ingrediencoj de la pentraĵo de Pollock? Ne oleofarboj sur tolo, sed, por Bluaj stangoj: “emajlaj kaj aluminiaj farboj kun vitro, sur tolo”.

Fig. 16: Jannis Kounellis Sen titolo 1984–87 Kolekto AGNSW © Jannis Kounellis

Figuro 16 montras artaĵon de la greka artisto, Jannis Kounellis[17]:

La ingrediencoj estas: “ŝtalo, ligno, gipso, tuko, gasbrulilo, farbo kaj fulgomarkoj”. Tiu ĉi stilo iam estas nomita 'arte povera' (kiu signifas 'arto povra'). La nomo devenis de la uzo de malmultekostaj kaj kutime uzofinitaj ingrediencoj.

La bordo inter la artaĵo kaj la reala mondo estas intence malklara.: vidu la fulgojn sur la muro, kiuj verŝajne temas pri fulgo de oleolampoj en tombejoj. La muro estas nun parto de la artaĵo!

Estas alia ingredienco en tiu ĉi artaĵo kiu eble estas unika, aŭ almenaŭ tre nekutima: fajro!

La krea procedo kiel arto

Fig. 17: Peter Upward Nova realeco 1961 Kolekto AGNSW © Julie Harris

Unu problemo, kiun ni ankoraŭ ne solvis, estas: kial tiel multa moderna arto ŝajnas rapidkreita, maldiligenta kaj tro facila? Ni vizitu unu kroman pentraĵon, faritan de Peter Upward[18] (Figuro 17).

Imagu ke ni estas en la ateliero de la artisto de tiu ĉi pentraĵo, iun tagon en 1961. Imagu fakte ke mi estas la artisto:

Bonvenon al mia ateliero. Mi baldaŭ kreos grandan pentraĵon. Mi pentros ne sur tolo, sed sur tabulo. Mi metis ĝin sur la stablo, kaj nun mi prenas miajn paletron, farbojn kaj penikojn kaj preparas por pentri...

Atendu momente... ĉu tio pravas? Ĉu mi ja povas pentri tiun pentraĵon tiel? Kun malgranda peniko? Ne, la penikmarkoj estas tro larĝaj!

Ĉu mi metis la tabulon vertikale, sur stablo? Sed, la nigra farbo estas tre dika kaj buleca. Kio okazus se mi pentrus per tia farbo sur vertikala ebeno? Ĝi gutus sur la plankon. Do, kion mi faru? Mi devas kuŝigi la tabulon horizontale, sur la planko, kiel Jackson Pollock.

Kaj per kio mi surmetos la farbon? Per larĝa peniko.

Do, mi nun estas preta por pentri. Mi volas krei pentraĵon de energio kaj vivo, kiel dancon. Mi kreas fortan markon de tie ĉi ĝis tie ĉi.

Ho, mia dorso doloras pro la troa streĉado! Kaj pli bonus se mi povus pentri pli longan markon per unu streko! Tiu ĉi peniko devus esti pli longa. Kiel? Mi povus ligi ĝin al tenilo de balailo. Aŭ, kial ne forĵetu la penikon kaj uzu la balailon anstataŭe?

Mi formovas la uzitan tabulon, kaj anstataŭigi ĝin per alia, blanka tabulo. (Mi poste viŝos la uzitan tabulon por alia pentraĵo.) Nun mi ja pretas. Mi deziras pentraĵon kiel dancon.

Nu, mi pentras denove. — Hmm... Mi ne tre ŝatas la rezulton. Ĉu mi devus ripari ĝin per malgranda peniko? Ne, tiel mi perdus la spontanan energion de la farbstrekoj. Ne, mi devas tute rekomenci, kun nova tabulo.

Mi akiras novan, blankan tabulon, kaj pentras denove. — Ho ne, tio estas pli malbona ol la unua! Kion mi faru? Mi akiros novan, blankan tabulon kaj pentros denove.

Nu, imagu ke tia procedo ripetiĝas kvinfoje, sed mi ankoraŭ ne kontentas pri la rezultoj. Mi haltas por tagmanĝo.

Estas nun post tagmanĝo, kaj mi estas reveninta al la pentraĵo. Mi penas kvinfoje plu.

Mi lacas nun. Hodiaŭ mi laboros ĉe alia artaĵo.

Imagu ke nun estas la sekva tago. Mi penas fari la pentraĵon dekfoje plu.

Rapide antaŭenigu la tempon. Imagu ke du monatoj pasis. Mi faris 99 klopodojn kaj tiu ĉi estas mia centa klopodo.

Mi pentras denove. — Jes! Tio estas la pentraĵo, kiun mi serĉis!

Do, la grava demando estas: kiel longe daŭris la kreado de la fina pentraĵo? Ĉu malpli ol du minutojn, aŭ du monatojn? Aŭ eĉ, la tutan vivon de la artisto ĝis nun? Vere, artisto ne povas krei sian milan artaĵon sen fini 999 artaĵojn antaŭe.

Konkludo

Moderna arto havas multajn malsamajn formojn, sed ĝi emas havi tri ecojn, kiuj estas:

relativeco – en kiu la artisto agnoskas ke lia aŭ ŝia sperto ne nepre estas la sama kiel aliaj,
memstareco – en kiu la artaĵo, kiel aĵo, povas esti pli grava ol sia temo, kaj
eksperimenteco – en kiu la artisto scivolas, “Kial mi devas ĉiam fari ion laŭ reguloj aŭ kutimoj? Kio okazus se mi farus ĝin alie?”

Fakte, tio ne estas difino de moderna arto. Neniu povis sukcese difini arton (spite de multaj klopodoj), do kiel oni difinus modernan arton? Mia celo ne estis ke vi scios precize kio estas moderna arto kaj kio ne estas, aŭ ke vi ŝatos ĝin. Bonŝance, oni povas aprezi artaĵon, eĉ ĝui la sperton de pensado pri ĝi, sen nepre ŝati ĝin. Se vi sentas ke via aprezo de moderna arto estas kreskinta, eĉ iomete, mi feliĉos.




Piednotoj

[1] Prononcita: “ĉibold”

[2] “Storja”

[3] Fakte, la artisto enmetis figuron de sia vizaĝo, sur malgranda papero en la supra, dekstra angulo.

[4] “Ĝeksn Polok”

[5] Videbla ĉe nga.gov.au/international/catalogue/Detail.cfm?IRN=36334

[6] “Panĉ”

[7] “Hajsn”

[8] “Ŭiljm Doŭbl”

[9] “Eljt Gruna”

[10] “Erik Ŭilsn”

[11] “Karavaĝo”

[12] “Lojd Ris”

[13] “Ĝon Olsn”

[14] “Vasili Kandinski”

[15] “Klaŭd Mon

[16] Wassily Kandisky, “Reminiscences/Three pictures (Rememoraĵoj/Tri bildoj)” (1913) en Wassily Kandisky, Kandinsky: complete writings on art (Kandinsky: plenaj prozaĵoj pri arto), redakt. Kenneth C Lindsay kaj Peter Vergo, Da Capo Press, Nov-Jorko, 1994. p.363

[17] “Janis Kunelis”

[18] “Pita Apŭud”